Voĉoj
- Okaze de la dekjariĝo de "La Zono kaj Vojo" venas bondezira mesaĝo de la direktoro de MARX21 Marco Pondrelli
- Moderneco donis al la homaro potencon neniam antaŭe viditan en la historio, ni povas uzi ĉi tiun potencon donitan al ni de nia scio por kuraci malsanojn, por forigi malriĉecon (kiel faris la Ĉina Popola Respubliko), por kreski spirite, aŭ ni povas uzi nian teknologion. La uzo de scio por detrui nian planedon, militoj, malriĉeco kaj malegaleco ne estas rezultoj de hazardo, sed de precizaj politikaj elektoj, la Silka Vojo estas la plej bona respondo, kiun oni povas doni por transformi nian planedon.
- Vito Petrocelli: "La Zono kaj Vojo" estas grava antaŭ ĉio
- Vito Petrocelli estas prezidanto de la instituto Italio - BRICS. De 2013 ĝis 2022 li okupiĝis en aliaj instituciaj kaj politikaj postenoj: prezidanto de la duflanka sekcio Italio-Ĉinio de la Interparlamenta Unio (2018-2022); vicprezidanto de la Komitato pri la Aferoj de Italoj Vivantaj Eksterlande (2016-2018); prezidanto (2014) kaj kasisto (2015-2016) de la Parlamenta Grupo de la Movado 5 Steloj (La Movado 5 Steloj estas itala politika partio). Li ankaŭ estis membro de la Komisiono pri Financo kaj Imposto kaj sekretario de la Komisiono pri Industrio, Komerco kaj Turismo.
- Fabio Massimo Parenti: "La Zono kaj Vojo" ludas esencan rolon en reduktado de disvolvaj breĉoj inter landoj
- Fabio Massimo Parenti estas doktoro pri geopolitiko, geostrategio kaj geoekonomiko. Nuntempe li estas fremdlanda asociita profesoro pri internaciaj studoj ĉe la Ĉina Universitato pri Eksterlandaj Aferoj en Pekino, kie li instruas internacian politikan ekonomion, internaciajn rilatojn kaj geopolitikon. En Italio li estas internacia profesoro ĉe la Itala Internacia Instituto Lorenzo de Medici en Florenco, kie li instruis pri tutmondaj financaj merkatoj, evoluo kaj tutmonda ŝanĝiĝo de Ĉinio; tutmondiĝo kaj sociaj ŝanĝiĝoj, milito kaj amaskomunikiloj. Li krome instruis en la universitatoj de Meksikurbo, Monterrey kaj Manĉestro.
- Eŭropanoj alte takas la koncepton pri konstruado de homara komunumo de komuna estonteco
- La jaro 2023 markas la 10an datrevenon de la unua mencio de ĉina prezidanto Xi Jinping pri la koncepto de homara komunumo de komuna estonteco. En la 26a de septembro, la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la blankan libron Homara komunumo de komuna estonteco: Proponoj kaj agoj de Ĉinio, kiu amplekse diskonigas pensojn kaj praktikojn de la koncepto por la homaro, celante akceli konon kaj interkomprenon de la internacia komunumo kaj kunigi vastajn konsentojn.
- Putin: "La Zono kaj Vojo" havas vastan perspektivon
- La 5-an de oktobro en Soĉi, Rusio, rusa prezidento Vladimir Putin parolis en la plena kunveno de la jarkunveno de la Internacia Debatklubo Valdai. Li diris, ke la ĉina ekonomio daŭre kreskas kaj Ĉinio restas unu el la gravaj motoroj de la monda ekonomio. La ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo" havas vastan perspektivon, kaj Rusio kaj Ĉinio antaŭenigas la efektivigon de la kunlaboro inter la Eŭrazia Ekonomia Unio kaj la iniciato.
- Ganaa parlamentano: "La Zono kaj Vojo" industriigas Afrikon
- Adams vizitis Ĉinion en aŭgusto por partopreni trejnan programon organizitan de la ministerio pri komerco de Ĉinio, kaj lia impreso pri la iniciato estis profunda. Alia areo, kiun Adams tuŝis, estas energio, ĉar Ĉinio investas en elektroproduktado por subteni industriigon. Li diris, ke Ĉinio lanĉis la iniciaton por subteni komercan kaj ekonomian disvolviĝon. Afrikaj landoj komencis evoluigi infrastrukturojn, kiel fervojoj, havenoj kaj flughavenoj, por helpi Afrikon industriiĝi, evoluigi infrastrukturojn kaj komercajn retojn. Li citis la ekzemplon de Ganao, kie Ĉinio investis en la akvelektra centralo Bui, la dua plej granda akvobaraĵo en la lando, kaj iuj projektoj pri sunenergio.
- Fabio Tiburzi: Ni ne plu iras rekte al unupolusa regado, sed al tiu multpolusa
- Fabio Tiburzi, esploristo ĉe Eurispes, instituto por politikaj, ekonomiaj kaj sociaj studoj, kunlaboras kun la Internacia Departemento de la instituto kiel kvalifikita membro de la BRICS-Laboratorio (la sola internacia kunordigita labor-grupo en Eŭropo), krome li esploras pri G20, kontraŭ-koruptado kaj la ĉina Silka Vojo. Li verkis plurajn publikaĵojn kaj raportojn pri pintaj aferoj, kiel la disvolviĝo de internaciigo en la mediteranea regiono; la rolo de BRICS en ekonomiaj kaj sociaj ŝanĝiĝoj; la raraj teroj kaj eblaj estontaj evoluoj; Italio, Ĉinio kaj la nova Silka Vojo; la spac-konkurenco inter superpotencoj, la Polusa Silka Vojo kaj la geopolitiko de Ĉinio en la arkta zono.
- Ĵamŝed Junusov: Kadre de "La Zono kaj Vojo" atendas nin prospero
- Ĵamŝed Sabiroviĉ Junusov estas membro de la centra komitato de la Komunista Partio de Taĝikio kiel respondeculo pri internacia kunlaboro, kaj ekde 2020 li estas la sekretario de la centra komitato de la partio. Naskita la 5-an de Februaro 1965 en la urbo Duŝanbo, li diplomiĝis el la fakultato pri historio de la Taĝika Ŝtata Universitato.
- Mauro Alboresi: La rolo de "La Zono kaj Vojo" pri socia evoluo estas tre markita
- Multaj emfazis la ekonomian signifon de la infrastrukturaj projektoj inter Ĉinio, Eŭropo kaj la Orienta Afriko (taksita je 1 000 miliardoj da usonaj dolaroj) kaj substrekis la valoron, kadre de komuna volo, de la interkonsentoj inter la diversaj landoj, iliaj institucioj kaj kompanioj, koncerne al multoblaj sektoroj (por Italio, kune kun rilataj agadoj, ĉi tio estis taksita je pli ol 20 miliardoj da eŭroj). Multaj evidentigis precipe la sociajn sekvojn de la iniciato, kiu influas tre malsamajn realojn, instigante ilian evoluon kaj integriĝon.
- Vilhelmo Lutermano: Evoluo de Ĉinio signifas evoluon de ĉiuj triamondaj landoj
- Vilhelmo Lutermano estas germana esperantisto, kiu aktive tradukas germanan literaturon en Esperanton kaj viglas en la maldekstra Esperanto-movado. Li naskiĝis en 1936 en norda Germanio kaj esperantistiĝis en 1987. Li estas ĉefredaktoro de la Esperanto-versio de Le Monde diplomati-que (http://eo.mondediplo.com). Li delonge loĝas en Kubo kun sia edzino kaj fondis familion en la lando. Li opinias, ke Kubo estas entute simpatia pro sia principo de socia justeco en la lando mem kaj ankaŭ pro sia internacia solidareco. Lastatempe, pri la kunlaboro inter Kubo kaj Ĉinio kadre de la iniciato "La Zono kaj Vojo", El Popola Ĉinio intervjuis lin.