Ŝlosilaj vortoj

Video】Kia estas ventpotenco en Taranto-haveno?
Malkovro de la ventpotenco en Taranto-haveno. La projekto pri ventpotenco en Taranto-haveno, finkonstruita en aprilo 2022, estas la unua havena projekto pri ventpotenco en Italio. En la venontaj 20 jaroj de funkciado, antaŭvide ĝi povos redukti emision de karbona dioksido je 730 000 tunoj. Ĝi signifas grandan trarompon de la du landoj en kunlaboro de verda energio.
Video】Kia estas Ĉina-Belorusa Industria Parko?
La Ĉina-Belorusa Industria Parko prezentas la kunlaboron. Ekkonstruita en 2012, la ĉin-belorusia industria parko estas la simbola projekto de kunlaboro kadre de "La Zono kaj Vojo". Ĝi kovras la areon de 91.5 kvadrataj kilometroj kaj donis 200 lokajn laborpostenojn. Ĝis januaro 2023, la industria parko altiris al si pli ol 100 kompaniojn el pli ol 10 landoj.
Video】Kia estas la fervojo inter Ĉinio kaj Laoso?
Ekkonstruita en 2016, la fervojo estis oficiale malfermita al trafiko la 3an de decembro 2021, kiam oni celebris la 60an datrevenon de starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Laoso. La fervojo inter Ĉinio kaj Laoso multe faciligas la vojaĝon de homoj kaj antaŭenigas disvolvon kaj urbanizan konstruadon de turismo, agrikulturo kaj akva konservado de la landoj laŭ la itinero. Estis 110 000 dungoj de lokanoj dum la konstruado. Preskaŭ 2 000 kilometroj da voj-kanaloj estis konstruitaj, kaj vendado de lokaj krudmaterialoj superis 5.1 miliardojn da juanoj. En unu jaro post malfermo, la fervojo plenumis 8.5 milionojn da pasaĝeraj vojaĝoj kaj transportis 11.2 milionojn da tunoj da varoj.
Video】Kia estas projekto pri ĉefsidejo de Afrika Centro por Malsan-regado kaj Preventado?
La projekto pri ĉefsidejo de Afrika Centro por Malsan-regado kaj Preventado estis konstruita de la Ĉina Civila Inĝenieristika Grupo. Ĝi komenciĝis en decembro 2020 kaj finiĝis en januaro 2023. La tuta konstru-areo kovras 23 500 kvadratajn metrojn. La projekto estas unu el la ok ĉefaj projektoj anoncitaj de Ĉinio ĉe la Pekina Pintkunveno de Forumo pri Ĉin-afrika Kunlaboro en 2018. Ĝi havas gravan signifon pri afrika publika san-sistemo kaj helpas afrikajn san-instituciojn pli bone fari siajn rolojn en kunordigo, mobilizado kaj kriz-administrado en publika sano.
Video】Kenja fervojo inter Monbaso kaj Najrobio
En majo 2017 la fervojo inter Monbaso kaj Najrobio estis oficiale malfermita al trafiko, kun longeco de 480 kilometroj. La fervojo estis finita de Voj-ponta Kompanio de Ĉinio. Ĝi estas grava atingo de la dek kunlabor-planoj deciditaj en Johannesburg-pintkunveno de la Forumo pri Ĉin-Afrika Kunlaboro. Laŭ la itineroj de marŝado de bestoj liveritaj de la Kenja Asocio de Sovaĝaj Bestoj, laŭ la fervojo estas 14 best-kanaloj, 600 kulvertoj kaj 61 pontoj por trapaso de bestoj, kio multe reduktas la malbonan efikon de la fervojo sur la natura medio kaj sovaĝaj bestoj. La turisma kanalo de CNN de Usono listigas preni la trajnon inter Monbaso kaj Najrobio kiel unu el la 20 plej indaj aferoj en Kenjo.
Video】Projekto pri centra komerca distrikto de nova administra ĉefurbo de Egiptio
Mohammed, profesoro pri politika scienco en Helwan-Universitato en Egiptio, menciis en intervjuo en majo 2023, ke pli kaj pli multaj ĉinaj kompanioj investis en Egiptio por partopreni en la konstruado de la Suez-kanala Ekonomia Zono, la centra komerca distrikto de la nova administra ĉefurbo, kaj la nova urbo Alaman, kaj helpis la ekonomian kaj socian disvolviĝon de Egiptio. Ĉinio estas konsiderata kiel grava partnero de la araba mondo, kaj estas ankaŭ la subteno por arabaj landoj solvi regionajn problemojn kaj atingi stabilan disvolviĝon.
Video】Kion Ĝakart-Bandung-a Fervojo alportas?
La 7-an de septembro ekfunkciis la fervojo inter Ĝakarto kaj Bandungo, kune konstruita de Ĉinio kaj Indonezio. La konstruado de la fervojo inter Ĝakarto kaj Bandungo komenciĝis en junio 2018. Ĝi ligas Ĝakarton, indonezia ĉefurbo, kaj Bandungon, turisma indonezia urbo, kun longeco de 142 kilometroj kaj dezajnita rapido de 350 kilometroj hore. Ĝi estas simbola projekto kadre de "La Zono kaj Vojo" kaj pragmata kunlaboro inter Ĉinio kaj Indonezio. La tempdaŭro de vojaĝo estos mallongigita de pli ol 3 horoj ĝis 40 minutoj.
Video】Ĉin-eŭropaj kargotrajnoj
La ĉin-eŭropaj trajnoj estas organizitaj de la kompanio Ĉina Fervojo kaj transportas varojn inter Ĉinio, Eŭropo kaj landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo". Ĝis aprilo 2023, la ĉin-eŭropaj trajnoj veturis el 109 ĉinaj urboj kaj atingis 211 urbojn en 25 landoj en Eŭropo. Dum la epidemio, granda nombro da kurac-materialoj kaj ĉiutagaj necesaĵoj estis senditaj, kio malfermis "vojon de vivo" en Eŭrazio.
Video】Piraeus-haveno de Grekio
Piraeus-haveno estas la plej granda haveno de Grekio kaj unu el la plej grandaj kontener-havenoj en 50 plej grandaj kontener-havenoj monde kaj en la orienta mediteraneo. Ekde la oficiala partopreno en funkciado de ĉina kompanio en 2010, ĝia jara kapablo de ŝarĝado kaj malŝarĝado promociiĝis de la 93a loko en 2010 ĝis la 26a loko en 2021. Ĝi kreis pli ol 3 000 laborpostenojn lokajn, kaj pli ol 10 000 laborpostenojn nerektajn. La rekta kontribuo al la loko estas pli ol 1.4 miliardoj da eŭroj, kio estas la plej bona efektivigo de Ĉinio kaj partneroj por konstruo de haveno.
"La Zono kaj Vojo"
"La Zono kaj Vojo" estas mallongigo de "La Ekonomia Zono sur la Silka Vojo" kaj "La Surmara Silka Vojo en la 21-a Jarcento". En septembro kaj oktobro de 2013 Xi Jinping vizitis la Centran Azion kaj la Sudorientan. Dume li levis la iniciaton respektive al koncernaj landoj pri komuna konstruado de "La Ekonomia Zono sur la Silka Vojo" kaj "La Surmara Silka Vojo en la 21-a Jarcento".
1  2  3  4