Ŝlosilaj vortoj

Azia Infrastruktura Invest-Banko
Oktobre de 2013 Xi Jinping iniciatis establon de la Azia Infrastruktura Invest-Banko (AIIB). La 25-an de decembro 2015, AIIB fondiĝis en Pekino, post pli ol 800-taga preparado de 57 landoj, kun Ĉinio kiel la iniciatoro. Kaj en la 16-a de januaro 2016, okazis ĝia inaŭguro. La banko estas establaĵo regiona kaj plurflanka, kun la karaktero de interregistareco. Ĝi subtenas ĉefe infrastrukturan konstruadon kaj estas la unua plurflanka financinstalaĵo, proponita de Ĉinio.
Silkvoja Fonduso
En la 8-a de novembro 2014, Xi Jinping deklaris, ke Ĉinio donacos 40 miliardojn da usonaj dolaroj al la Silkvoja fonduso. La 29-an de decembro de la sama jaro, estis registrita kaj fondita la Limigita Respondeca Kompanio de Silkvoja Fonduso en Pekino. La fonduso, sekvanta la koncepton pri "malfermo, grandanimeco, reciproka profitigo kaj komuna gajno", servas al ekspluatadoj mez- kaj long-periodaj, ĉefe apogante per investo kaj kapitala kunfandiĝo infrastrukturan konstruadon, resursan ekspluatadon, industrian kunlaboron kaj aliajn celojn de landoj laŭ "La Zono kaj Vojo".
Konstruado de la Homara Komunumo de Komuna Estonteco
Samas la revo de la ĉina popolo kaj tiu de diverslandaj popoloj. Realigo de la Ĉina Revo bezonas pacan medion kaj stabilan ordon en la mondo. Necesas unuece aranĝi la enlandan situacion kaj la internacian, senŝanceliĝe iri sur la vojo de paca evoluigo, praktiki la malferman strategion de reciproka utilo kaj komuna gajno, persisti en la ĝusta koncepto pri justeco kaj profito, starigi novan koncepton pri sekuraj komuneco, sintezeco, kunlaboro kaj kontinuigebleco, strebi al disvolva perspektivo de malfermaj kreado kaj novigo kaj grandanima reciproka favoro...
Tutgloba Partnereco
La raporto de la 19-a Tutlanda Kongreso de KPĈ substrekis, ke Ĉinio aktive disvolvas la tutglobajn partnerecajn rilatojn, larĝigas kruciĝon de interesoj kun aliaj landoj, antaŭenigas grandlandajn akordigon kaj kunlaboron, formas framon de grandlandaj rilatoj kun ĝenerala stabileco kaj ekvilibra evoluo, profundigas la rilatojn inter si kaj la periferiaj landoj surbaze de la diplomatia orientilo pri koncepto de intimeco, sincero, favoro kaj grandanimeco kaj pri bonnajbareco kaj bonpartnereco, kaj plifortigas solidarecon kaj kunlaboron kun evoluantaj landoj firme tenante la pravan koncepton pri konfideco kaj profiteco kaj la veran koncepton de intimeco, sincero, favoro kaj grandanimeco.
Novtipaj Internaciaj Rilatoj
Marte de 2013, Xi Jinping faris paroladon en la Internaci-Rilata Kolegio de Moskvo. Li diris, "Ĉiuj landoj devas kune akceli fondiĝon de novtipaj internaciaj rilatoj kun sinergia kunlaboro kaj komuna gajno kiel la kerno." Okazas profunda kaj kompleksa ŝanĝiĝo en la nuna mondo kaj pli fortas la epoka tajdo de paco, evoluo, kunlaboro kaj komuna gajno, tamen restas peza la tasko kaj longa la vojo defendi la mondan pacon kaj instigi la komunan disvolviĝon. Hodiaŭ la homaro havas multe pli avantaĝajn kondiĉojn ol iam ajn antaǔe, por marŝi al paco kaj prospero; la aktuala maniero por realigi tiun celon troviĝas en kunlaboro kaj komuna gajno.
Koncepto pri Amikeco, Sincero, Favoro kaj Grandanimeco
La amikeco devas esti firmigita el geoproksimeco kaj antropoafineco -- ja necesas persisti en bonnajbareco, gardi kaj helpi unu alian, konduti egalece kaj partnerece, ofte intervidiĝi kaj kontaktiĝi, multe fari aferojn plaĉajn kaj korvarmigajn, kaj fortigi alireblecon, kunsentemon kaj influon, por ke almenaŭ la periferiaj landoj estu al ni pli amikaj, pli intimaj, pli solidaraj kaj reciproke subtenemaj; la sincero, trakti aliajn honeste kaj konfide -- ni do estu sinceraj al iu ajn el la najbaraj landoj, por havi pli kaj pli da amikoj kaj partneroj; la favoro, praktiki la ideon favori la ĉirkaŭajn landojn kaj efektivigi reciprokan profiton kaj komunan gajnon per kunlaboro -- necesas do konduki kunlaboron kun ĉirkaŭaj regnoj laŭ la principo pri reciprokaj avantaĝo kaj utilo,
Ĝusta Koncepto pri Justo kaj Profito
De post la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, Xi Jinping plurfoje emfazis persiston en la ĝusta koncepto pri justo kaj profito. La "justo" vidigas nian koncepton. Ĉinio esperas, ke la tuta mondo kune disvolviĝos, precipe ke la evoluantaj landoj rapidigos sian disvolviĝon. La "profito" signifas, ke oni solide tenu la principon pri reciproka utilo kaj komuna gajno kaj efektivigu ambaŭflankan akiron anstataŭ propra ĉasado damaĝa al aliaj. Ĉinio havas la devon laŭeble helpi malriĉajn landojn, fojfoje eĉ rezigni profiton por la justo kaj neniam esti ĉasema kaj kalkulema.
Koncepto pri Vereco, Solideco, Afablo kaj Honesto
Marte de 2013, Xi Jinping faris paroladon en Daresalamo de Tanzanio. Li ĉiuflanke eksplikis la rilatojn inter Ĉinio kaj Afriko ĉinajn politikojn por tiu lasta: ni atentas, unue, verecon en kontaktado kun afrikaj amikoj ĉiam tenante disvolvon de unuiĝo kaj kunlaboro kun afrikaj landoj kiel gravan bazon de la ĉina diplomatio; due, solidecon en tia kunlaboro, ke ĉia promeso de la ĉina flanko solide realiĝu sen ia redukto; trie, afablon kiu regu en plifortigo de la amikeco inter Ĉinio kaj Afriko.
La Kvin Principoj de Paca Kunekzistado
Respekti unu alies suverenecon kaj teritorian integrecon, ne agresi unu alian, ne interveni en alies internajn aferojn, egalrajteco kaj reciproka utilo kaj paca kunekzistado.
Koncepto pri Tutgloba Administrado
La 28-an de junio, 2014, Xi Jinping parolis en memorkunveno pri la 60-a datreveno de la publikigo de la Kvin Principoj de Paca Kunekzistado. Dume li elmetis la proponon, ke estas necese akomodiĝi al nova formo de komparado de internaciaj fortoj kaj puŝi antaŭen reformadon de la tutgloba administra sistemo.
1  2  3  4