Ŝlosilaj vortoj

Grandlanda Diplomatio kun Ĉinaj Trajtoj
Novembre de 2014, Xi Jinping montris en la kunveno de la Centra Komitato pri ekstera politiko, ke Ĉinio devas konduki grandlandan diplomation kun siaj trajtoj. La raporto de la 19-a Tutlanda Kongreso de la Partio emfazis, ke la grandlanda diplomatio kun ĉinaj trajtoj devas antaŭenpuŝi konstruadon de novtipaj internaciaj rilatoj kaj akceli starigon de Homara Komunumo de Komuna Estonteco. Por tio Ĉinio alte tenas la standardon de paco, evoluado, kunlaboro kaj komuna gajno, antaŭenigas establiĝon de novtipaj internaciaj rilatoj surbaze de reciproka respekto, justeco, kunlaboro kaj komuna gajno kaj apelacias, ke la diverslandaj popoloj unuanime kaj sinergie konstruu Homaran Komunumon de Komuna Estonteco.
Kion ĉina modernigo alportos al nia estonteco?
La 20-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio okazinta pasintjare montras, ke ĉina modernigo estas socialisma modernigo gvidata de la Komunista Partio de Ĉinio, ĝi havas la komunajn trajtojn de diverslandaj modernecoj kaj proprajn trajtojn de Ĉinio. Do, kia estas la plej granda diferenco inter la modernigoj ĉina kaj okcidenta? Kiel trakti la rilatojn de ĉina modernigo kaj la mondo? Pri tio respondis Zhang Shuhua, direktoro de la Instituto pri Politiko kaj direktoro de la Kolegio pri Registara Administrado sub la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj.
Ekonomia kresko de Ĉinio kaj centraziaj landoj estos pli alta ol la monda averaĝo
Ĉinio kaj centraziaj landoj estas najbaroj kun komuna landlimo je pli ol 3 300 kilometroj. En la lastaj jaroj, kadre de la iniciato "La Zono kaj Vojo", daŭre pliiĝis la interkomunikado inter Ĉinio kaj la landoj. Etendiĝo de translandlimaj transportaj kanaloj kaj pliiĝo de transportaj manieroj de Ĉinio kaj la Centra Azio helpis al centraziaj landoj transformi siajn malavantaĝojn de enlandaj lokoj en avantaĝojn de vojnodo por komercaj interŝanĝoj.
Konstruado de homara komunumo de komuna estonteco por prezenti disvolvan direkton de homara civilizacio
Konstrui homaran komunumon de komuna estonteco helpas solvi la komunajn problemojn alfrontatajn de la homaro, antaŭenigi la progreson de la homa civilizacio kaj malfermi novan ĉapitron en la disvolviĝo de la homa civilizacio. La koncepto konstrui homaran komunumon de komuna estonteco sekvas la principon, ke ĉiuj landoj, grandaj aŭ malgrandaj, estas egalaj, insistas pri komunaj dialogo, konstruado kaj ĝuo, la monda estonteco devas esti regata de ĉiuj landoj, internaciaj reguloj devas esti skribitaj de ĉiuj landoj, mondaj aferoj devas esti decidataj de ĉiuj landoj, kaj la fruktoj de disvolvado devas esti kundividitaj de ĉiuj landoj.
Shaanxi: kunlaboroj kaj kungajno laŭ "La Zono kaj Vojo"
Ekde kiam Ĉinio proponis la iniciaton "La Zono kaj Vojo", rilataj kunlaboroj kaj vojaĝoj inter la ĉina provinco Shaanxi kaj la landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo" pli kaj pli multiĝis. En antikveco, Chang'an (nuna Xi'an, ĉefurbo de Shaanxi) akceptis komercistojn el la tuta mondo, kaj en Chang'an kuniĝis diversaj kulturoj kaj tie prosperis komerco, kulturo kaj turismo. Nun, 10 jarojn post propono de la iniciato "La Zono kaj Vojo", la spirito de la Silka Vojo denove releviĝis.
Kion signifas reprosperiĝo de ĉina ekonomio?
Laŭ la Monda Banko, la ekonomia kresko de Ĉinio altiĝos ĝis 4.3% en 2023. La Internacia Mona Fonduso prognozis, ke la ekonomia kresko de Ĉinio povos atingi 5.2% en 2023, kompare kun la antaŭa prognozo, ĝi altiĝis je 0.8%. Krome, ankaŭ konataj investbankoj kiel Morgan Stanley, Goldman Sachs, Credit Suisse kaj UBS, altigis siajn prognozojn pri la ekonomia kresko de Ĉinio.
La Zono kaj Vojo: Plano fariĝis realo
Parolante en gazetara konferenco flanke de la unua sesio de la 14a Tutlanda Popola Kongreso, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Qin Gang diris, ke dum la pasinta jardeko, la iniciato "La Zono kaj Vojo" alportis investojn je preskaŭ duiliono da usonaj dolaroj, establis pli ol 3 000 kunlaborajn projektojn, kreis proksimume 420 000 laborpostenojn en landoj laŭlonge de"La Zono kaj Vojo" kaj helpis eltiri preskaŭ 40 milionojn da homoj el malriĉeco, malfermante vojon por komuna disvolvado de ĉiuj landoj.
Atingoj de Ĉinio en la pasintaj kvin jaroj
La 5-an de marto en la registara laborraporto, ĉina ĉefministro Li Keqiang diris, ke la pasintaj kvin jaroj estas ege eksterordinaraj. Sukcese estis plenumita la tasko por elimini malriĉecon. Post 8-jara penado, preskaŭ 100 milionoj da malriĉuloj en la kamparo sin liberigis el malriĉeco, pli ol 9.6 milionoj da malriĉaj loĝantoj faris translokiĝon kaj estis historie malaperigita la absoluta malriĉeco.
Verda energio kaj industria disvolvado: ekzemplo de Gansu
Gansu havas grandegan potencialon por sunenergio kaj ventenergio. Por helpi Ĉinion atingi la du karbonajn celojn, la firmao State Grid Corporation estigis en Pingliang la unuan oficejon por negocado de prikarbonaj servoj en nordokcidenta Ĉinio. La oficejo fokusiĝas sur individuaj homoj kaj ankaŭ mal- kaj mezgrandaj entreprenoj, donante al ĉiuj la eblecon kontribui por la du karbonaj celoj kaj profiti de tio.
Laosa ministro: Ekfunkcio de pasaĝeraj trajnoj estas historia tempo por rilatoj inter Laoso kaj Ĉinio
La ekfunkcio de internaciaj pasaĝeraj trajnoj havas grandan signifon por faciligi la vojaĝon de loĝantoj laŭ la linio, antaŭenigi la disvolviĝon de turismo kaj aliaj industrioj en la du landoj, akceli ekonomiajn kaj komercajn interŝanĝojn, kaj kune konstrui la bonkvalitan disvolviĝon de la iniciato "La Zono kaj Vojo".
1  2  3  4