Kaŝgaro: Mirinda progreso en kelkaj jardekoj!

BY:Rafael Henrique ZerbettoDecember 22, 2023

Komence de la 1990-aj jaroj, brazila televidkanalo Manchete faris dokumentan filmon pri Ĉinio, kiu kaptis grandan atenton en Brazilo kaj estis plurfoje elsendita per televido. En tiu filmo mi unuafoje informiĝis pri la urbo Kaŝgaro. Tie mankis pavimitaj vojoj kaj abundis malgrandaj azenoj uzataj kiel transportilo kaj ŝarĝobestoj. Kvankam la dokumenta filmo entenas stereotipojn kaj antaŭjuĝojn pri Ĉinio kaj islamo, tamen ĝi havas sian valoron, kaj per ĝi mi ekinteresiĝis pri Ĉinio.


La antikva urbo Kaŝgaro: bela kaj vigla post granda reformado


Pluraj jaroj post la vizito de brazilaj raportistoj, estis la vico de la ĉinoj Wang Miao kaj Shi Baoxiu viziti kaj foti la urbon kiel parton de projekto pri refaro de la itinero de Marco Polo de Pamiro ĝis Pekino. El ilia vojaĝo rezultis tre interesa libro en la angla, kun belaj fotoj kaj rakontoj kiuj dokumentas la vivon en la lokoj vizititaj, inkluzive de Kaŝgaro, fine de la 1990-aj jaroj.


Ilia raporto havas elstaran historian kaj kulturan valoron. Ekzemple, ili prezentas la kutimojn de malsamaj etnoj vivantaj en tiu regiono kaj ankaŭ la tradiciojn de lokaj islamanoj. Ekzemple, ujguraj islamaj fraŭlinoj neniam havis la kutimon uzi kaptukon, nur tiuj edziniĝintaj kovras la hararon, kaj tio kongruas kun kion mi mem vidis en Xinjiang dum miaj vizitoj al la regiono. Tiu kutimo esence ne ŝanĝiĝis.


Ili ankaŭ rimarkis, ke islamanoj en Kaŝgaro havas malsamajn kutimojn kompare kun tiuj de aliaj lokoj en Xinjiang. Ekzemple, ili fotis kelkajn kaŝgarajn virinojn uzantaj burkon aŭ kaptukon pli longan ol tiuj uzataj en norda Xinjiang. Ankaŭ mi mem konstatis, en la pasintaj tri jaroj, ke sude de Tianshan homoj ĝenerale estas pli konservemaj en siaj vivkutimoj kompare kun tiuj de la nordo.


La malnovaj filmoj kaj bildoj de Kaŝgaro estis freŝaj en mia memoro, kiam mi enaviadiliĝis survoje al tiu urbo: virinoj kun kapo kovrita per longaj vualoj, azenoj surstrate, manko de pavimitaj vojoj, manko de infrastrukturo kaj kaosaj merkatoj.


Sed nuna Kaŝgaro tute ne estas tia: mi estis mirigita de la progreso de tiu urbo en la pasintaj du jardekoj. Tie viroj kaj virinoj daŭre sin vestas pli konserveme, sed burkoj ne plu troveblas. Stratoj estas kovritaj de asfalto, antikvaj domoj estis renovigitaj kaj infrastrukturo multe piboniĝis. Azenojn oni tute ne vidas surstrate: ili estis anstataŭitaj de aŭtoj, motorcikloj kaj tricikloj, similaj al tiuj kiujn mi ĉiutage vidas en Pekino.


Kaŝgaro estas antikva urbo kun pli ol 2 mil jaroj, kiu laŭlonge de historio kreskis sen taŭga laboro de urboplanado, kaj en ĝia historia urbocentro restis sen gravaj strukturoj por certigi sekurecon kaj komforton de la loĝantoj. Pro manko de subgrundaj galerioj por pluvakvo, domoj kaj stratoj inundiĝis dum pluvtagoj, kaj pluvakvo kuranta surstrate ankaŭ kaŭzis erozion. Savado estis tre malfacila pro la mallarĝaj aleoj inter la domoj, ne taŭgaj por aŭtoj.

Plie, la antikvaj domoj, konstruitaj ĉefe el ligno, estis tute malkonformaj al la kontraŭincendiaj normoj de Ĉinio: mankis strukturoj por estingi fajron, evakui homojn kaj faciligi la laboron de fajrobrigado. Kaze de incendio en tiu areo, miloj da homaj vivoj facile perdiĝus. Tiuj domoj, improvize modifitaj laŭ tempopaso, ankaŭ estis aparte vundeblaj de tertremo, alia minaco al la antikva urbo.


En aŭgusto 2010, estis aprobita la Ampleksa Skemo por Pritrakti Transformadon de Damaĝitaj Domoj de la Antikva Urbo Kaŝgaro. Dum la sekvaj sep jaroj, la laboro pri plibonigo de infrastrukturo, rekonstruado kaj protektado de la antikva urbo estis realigita. La rekonstruitaj domoj rezistas al tertremo kaj konformas al normoj pri preventado de katastrofo. Antikvaj problemoj, kiel kolektado de pluvakvo kaj kloako, estis solvitaj, kaj la renovigo de la antikva urbo estis kombinita kun laboro pri mildigo de malriĉeco, plibonigo de vivkondiĉoj kaj diskonigo de ujgura historio kaj kulturo.


Antaŭ la renovigo de la antikva urbo, lokanoj bezonis uzi sitelojn por forĵeti la akvon el siaj domoj okaze de pluvo.


En julio 2015, la antikva urbo Kaŝgaro estis agnoskita kiel 5A-nivela turismejo, kio kontribuis por ekonomia revigliĝo de loka turisma industrio kaj donis al lokanoj ŝancojn pri dungo kaj entreprenado.


Ne nur turistoj, sed ankaŭ lokanoj ŝatas promeni en la antikva urbo. Iuvespere mi per taksio iris tien por viziti bazaron kaj surpriziĝis pri la granda nombro de turistoj kaj lokanoj. Dumvoje la ŝoforo, babilema kaj simpatia, rakontis, ke benzino estas bonpreza kaj plena benzinujo sufiĉas por 200 kilometroj, sekve li enspezas sufiĉe bonan sumon. Ankaŭ por mi estis bona negoco: simila vojaĝo per taksio en Pekino kostus al mi trioble la prezon kiun mi pagis al li.


En la bazaro kiun mi vizitis, eblas aĉeti manĝaĵojn kaj trinkaĵojn, kaj ankaŭ metiartaĵojn kaj aliajn lokajn produktojn. Estis tiom da bongustaĵoj tie, ke mi pentis pro tio, ke mi vespermanĝis antaŭ ol iri tien. Iel ajn, en la bazaro mi gustumis rostitajn ovojn, rostitan viandon kaj lakton de kamelo.


Mi volis profiti la okazon por aĉeti vintran kapveston por mi, ĉar lokaj ĉapeloj estas altkvalitaj kaj efikaj kontraŭ malvarmo, sed la dezajno ne estas taŭga por mi. En vendejo de maljuna ujguro, li persvadis min aĉeti ĉapelon similan al tiu uzata de li mem. Poste, en alia vendejo, du junaj vendistoj diris al mi, ke nuntempe nur maljunuloj uzas tiajn ĉapelojn, kaj proponis al mi mojosan ĉapon, kiu tamen ne kovras la orelojn. Fine mi ne aĉetis kapveston, ĉar en Pekino mi povas trovi ion pli taŭgan kaj bonprezan, kvankam ne tiom bonkvalitan.


Noktovivo en Khan-bazaro en la antikva urbo Kaŝgaro


Mi ankaŭ pasigis tempon rigardante la lokajn vendejojn de metiartaĵoj. En vendejo de kupraj manartaĵoj de ujgura avo, mi trovis lian nepon okupatan pri sia lerneja hejmtasko. La avo diris, ke li mem faris tiujn kuprajn objektojn: potoj, tetasoj, manĝiloj, ĉiuj el kupro kaj ornamitaj de motivoj, ja ŝajnis manfaritaj. Sed mi ne certas, ĉu la ŝlosilingoj kaj memoraĵoj por turistoj estis ankaŭ faritaj de li.


Ujguroj estas aparte multnombraj en Kaŝgaro, sed aliaj etnoj ankaŭ vivas tie. Dum mia promenado en la bazaro mi rimarkis plurajn junajn parojn promenantajn kiel gekoramikojn. Preterpasante ilin, mi aŭdis almenaŭ du lingvojn krom la ĉina, verŝajne la ujgura kaj la taĝika. Ankaŭ kelkaj grupoj de junaj amikoj estis tie promenantaj, kaj samkiel la paroj, ili interparolis per etna lingvo. Kvankam ĉinaj gejunuloj scipovas la ĉinan, tamen ili ne forlasas siajn gepatrajn lingvojn, kaj en la ĉiutaga vivo ili uzas du aŭ eĉ pli da lingvoj. La argumento, ke instruado de la ĉina en lernejoj kaŭzas perdon de lingva diverseco en Ĉinio, ne akordiĝas kun la realo.


Fakte okazas la malo, etnaj kulturoj de Ĉinio estas pli viglaj ol antaŭe: ĉie en Ĉinio junuloj pli interesiĝas pri la tradicia ĉina kulturo, kaj tio inkluzivas etnajn kulturojn. Kreskis la nombro de homoj en Xinjiang, kiuj ŝatas uzi etnan vestaĵon, kaj samtempe kreskas la komerco de tiaj produktoj, kaj por lokanoj, kaj por turistoj. Tradiciaj metiartoj de Xinjiang, kiuj antaŭ nelonge riskis malaperi, nun estas protektataj de la ŝtato kaj populariĝas.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat