Rakontoj

Mathias Kavita: Akrobataĵo de mi lernita en Ĉinio ŝanĝis mian vivon
Antaŭ 40 jaroj, Mathias Kavita, kiu estis 13-jara, lernis akrobataĵon en Ĉinio. Post reveno al sia hejmlando Kenjo, li integrigis la akrobataĵojn kun afrika kulturo, kaj diskonigis ĝin loke.
La unua ĈIIE post la pandemio: Multe pli internacia!
Miaj du antaŭaj partoprenoj en la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) estis en 2020 kaj 2021, dum la pandemio de KOVIM-19. Tiu de 2020 profunde markis min, ĉar ĝi estis mia unua oficvojaĝo en tiu jaro, mia unua vizito al Ŝanhajo, kaj por partopreni en ĈIIE mi unuafoje akceptis nukleacidan teston. Cetere ĝi estis mia unua fojo en ĈIIE kaj mi entuziasmiĝis pri la fakto, ke Ĉinio sukcesis okazigi tiom grandan eventon kaj la ĉiutaga vivo estis jam preskaŭ normala, dum eksterlande homoj ankoraŭ estis evitantaj eliri siajn hejmojn pro la viruso.
La nova vojo de "La Zono kaj Vojo"
La iniciato estas inspirita de la antikva Silva Vojo, aro da vojoj uzitaj en antikveco por internacia komerco. Kune kun la komercaj interŝanĝoj, venis ankaŭ kulturaj kaj teknikaj interŝanĝoj, kiuj profunde influis la mondon. Proponinte "La Zonon kaj Vojon", prezidanto Xi priatentis la gravecon de interŝanĝoj inter malsamaj popoloj, tiel ke la iniciato fariĝis tre ampleksa, entenante diversspecajn interŝanĝojn inter la landoj, en kampoj kiel kulturo, scienco, tekniko, turismo, inter aliaj.
Bovlo da hibrida rizo oferata al Yuan Longping, "patro de hibrida rizo" de Ĉinio
En 2006, en la Pekina Pintkunveno de la Forumo pri Ĉin-Afrika Kunlaboro, Ĉinio promesis starigi 10 agrikulturajn centrojn en Afriko. La centro en Madagaskaro estis elektita de ĉinaj fakuloj sub la gvido de Yuan Longping post analizado pri lokaj kondiĉoj en pli ol 20 afrikaj landoj. Krome, Ĉinio sendis fakulojn al Madagaskaro. Ĝis decembro 2022, la totala areo de ĉina hibrida rizo plantita en Madagaskaro atingis 75 000 hektarojn, kun averaĝa rendimento de ĉirkaŭ 7.5 tunoj de ĉiu hektaro.
Mentoreca programo por maŝinistoj de Ĉinio kaj Indonezio
Mu Zhen estas unu el la 55 ĉinaj altrapidtrajnaj maŝinistoj nuntempe laborantaj en trejnado de indoneziaj maŝinistoj por ĝakart-bandunga altrapida fervojo en Indonezio. Mu estas maŝinisto kun preskaŭ 30-jara sperto en sia fako, kaj atingis la rapidecon de 385 kilometroj hore dum testado de Ĝakart-Bandunga altrapida fervojo. Tiu 142-kilometra altrapida fervojo estas konstruita laŭ ĉinaj teknologioj kaj normoj adaptitaj al geografiaj kaj klimataj trajtoj de Indonezio. Mentoreca programo estis kreita por ke ĉinaj maŝinistoj kunhavigu sciojn kaj spertojn kun siaj indoneziaj kolegoj.
Tekulturo en "La Zono kaj Vojo"
En novembro 2022, ĉina tradicia te-fararto eniĝis en la liston de nemateriaj kulturaj heredaĵoj de UNESKO. Hodiaŭ, la kutimo gustumi teon jam disvastiĝis el Ĉinio al la tuta mondo, kaj riĉa tekulturo ekzistas en multaj landoj. Laŭ multaj fremdlandaj amikoj, teoestas ne nur tutmonda trinkaĵo, sed ankaŭ "ĉina nomkarto", kiu prezentas historion kaj kulturon de la lando.
Brazilo festis Nacian Tagon de Ĉina Enmigrado
En la urbo San-Paŭlo okazis la premidona ceremonio de la konkurso pri desegno "De Enmigrado al Nuna Tempo: Interŝanĝoj kaj Kultura Integriĝo Inter Brazilo kaj Ĉinio", pri la amikeco kaj interŝanĝoj pli kaj pli intensaj inter ambaŭ landoj. La konkurson partoprenis studentoj el 396 brazilaj lernejoj.
Alessandra Madella: Estonte, Ĉinio certe ludos gravan rolon
En la okdekaj jaroj de lasta jarcento mi lernis Esperanton en kurso de Dennis Keefe en kastelo Grezijono. Estis tre bela sperto konatiĝi kun multe da homoj de malsamaj landoj, paroli, manĝi, ekskursi kaj ludi kune. De tiam komenciĝis en mia vivo longdaŭraj amikecoj kun multe da alilandanoj kaj precipe azianoj. Dank' al Esperanto mi eĉ povis instrui dum multe da jaroj en Ĉinio, en Kunming kaj nun en Zaozhuang. Kvankam la kovima pandemio dum iom da tempo igis renkontiĝojn pli malfacilaj, mi ĝojas, ke la tri ĉi-someraj kongresoj de Esperanto en Italio estis tre sukcesaj kaj multe da aziaj samideanoj sukcesis veni al Italio por ili.
Esperanta renkontiĝo en la urbo Xi'an
Matene de la 14-a de majo, Shadyman, esperantisto de Xinjiang de Ĉinio, kun sia amiko Bek el Kazaĥio, vizitis la urbon Xi'an kaj renkontiĝis kun lokaj esperantistoj. Li prezentis sian vivon kiel esperantisto kaj Esperanto-movadon en Xinjiang. Bek estas doktora studento en la urbo Xi'an. Li prezentis Esperanto-movadon en Kazaĥio kaj sian fakon pri mongola historio. Lokaj esperantistoj diris, ke en nordokcidenta Ĉinio troviĝas multaj turismejoj kaj kulturaj vidindejoj, kaze de la Pintkunveno de Ĉinio kaj Centra Azio, ni povas plibonigi la rilatojn pri ekonomio, turismo kaj kultura interŝanĝo inter Ĉinio kaj centraziaj landoj.
Ĉina Tago en 108-a UK, Italio
La programo estis gvidita de la Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj Ĉina Internacia Komunika Grupo, gastigita de Ĉina Esperanto-Ligo, Azi-Pacifika Centro de la grupo, Fremdlingva Eldonejo, kaj subtenita de la Centra Akademio pri Belartoj de Ĉinio, Ĉina Fonduso pri Protektado de Kultura Heredaĵo kaj Zaozhuang-a Universitato. Al la programo sendis salutmesaĝon Liu Kan, ĝenerala konsulo de Ĉinio en Milano de Italio. Al la programo partoprenis pli ol 80 personoj, inkluzive de Duncan Charters, prezidanto de UEA, Chen Wenge, vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, So Jinsu, estrarano de Universala Esperanto-Asocio kaj prezidanto de Korea Esperanto-Asocio kaj Renato Corsetti, eksprezidanto de UEA.
1  2  3  4