Datumoj
- 【Bildo】Kiel "La Zona kaj Vojo" vigligas ekonomion tutmonde?
- De 2013 ĝis 2022, la totala importo kaj eksporta kvanto inter Ĉinio kaj tiuj landoj atingis 19.1 duilionojn da usonaj dolaroj, kun averaĝa jara kresko de 6.4%; de 2013 ĝis 2022, la totala dudirekta investo inter Ĉinio kaj tiuj landoj superis 380 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj la rekta investo de Ĉinio en tiuj landoj superis 240 miliardojn da usonaj dolaroj.
- 【Bildo】Kiel "La Zono kaj Vojo" pliigas verdan disvolviĝon?
- Kiel "La Zono kaj Vojo" pliigas verdan disvolviĝon por nia mondo? Ĉinio aktive estigis verdan kunlaboran mekanismon kun la landoj partoprenantaj la iniciaton kaj internaciaj organizoj por kune antaŭenigi verdan disvolvadon kun malalta karbondioksida ellaso kaj kune reagi al klimatŝanĝiĝo.
- 【Bildo】Kiajn profitojn "La Zono kaj Vojo" alportas? II
- Depost la epidemio de KOVIM-19, Ĉinio liveris helpojn al pli ol 120 kunkonstruaj landoj, sendis 38 grupojn de fakuloj al 34 landoj, faris proponon kun 31 landoj pri vakcina partnereco kadre de "La Zono kaj Vojo", liveris pli ol 2 miliardojn da dozoj da vakcinoj kaj estigis kunlaboron pri produktado de vakcinoj en pli ol 20 landoj, kio plibonigis la alireblecon kaj akireblecon de vakcinoj en la landoj.
- 【Bildo】Kiajn profitojn "La Zono kaj Vojo" alportas? I
- Esploro de la Azia Disvolva Banko montras, ke por ĉiu dek-procenta redukto de infrastrukturaj komercaj kostoj en senmarbordaj landoj, eksportoj pliiĝas je 20% en tiuj landoj. Ĉinio sendis pli ol 2 000 agrikulturajn fakulojn kaj teknikistojn al pli ol 70 landoj kaj regionoj, kaj diskonigis pli ol 1 500 agrikulturajn teknikojn al multaj landoj.
- 【Bildo】Kiel "La Zona kaj Vojo" vigligas ekonomian tutmondiĝon?
- Ekde la realigo de la iniciato "La Zona kaj Vojo", la infrastruktura konstruado reduktis je 1.8% la tutmondajn komercajn kostojn, kaj reduktis je 10% la kostojn sur la ekonomia koridoro inter Ĉinio, la Centra Azio kaj la Okcidenta Azio, kio kontribuis al faciligo de tutmonda komerco kaj ekonomia kresko. La iniciato ankaŭ pliigos je 2.8-9.7% la komercan kreskon de partoprenantaj landoj, je 1.7-6.2% la tutmondan komercadon, kaj je 0.7-2.9% la tutmondan enspezon.
- 【Bildo】Kiel Ĉinio kune disvolviĝas kun aliaj landoj kadre de "La Zono kaj Vojo"?
- En 2022, la totala importa kaj eksporta kvanto inter Ĉinio kaj landoj de "La Zono kaj Vojo" atingis preskaŭ 2.9 duilionojn da usonaj dolaroj, pliiĝinte je 6.2% kompare kun 2013; en 2022, la totala importa kaj eksporta kvanto inter Ĉinio kaj tiuj landoj okupis 45.4% de la tuta eksterkomerca valoro de Ĉinio en la sama periodo de la pasinta jaro.
- "Cifereca silka vojo" rapide realigas mondan modernigon
- En nuna epoko, la konstruado de "La Zono kaj Vojo" jam eniris en novan stadion de altkvalita disvolvado, kreante novajn oportunojn por cifereca ekonomio. En la malferma ceremonio de la 3-a Forumo pri "La Zono kaj Vojo" por Internacia Kunlaboro, ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke Ĉinio kreos pioniran regionon de "elektronika komerco de la Silka Vojo" kaj ĉiujare organizos "tutmondan ekspozicion pri cifereca komerco".
- Transportkvanto de importo kaj eksporto ĉe la haveno Horgos nombras 30 milionojn da tunoj
- En 2023 la ekstera komerco de la urbo Horgos en Xinjiang restas en bona stato. Laŭ statistiko de la loka dogano, de januaro ĝis septembro la transportkvanto de importo kaj eksporto tra la haveno Horgos nombras 31.084 milionojn da tunoj, kreskante je 2% kompare kun la pasintjare sama periodo. Tio reflektas fortan konsumkapablon de la ĉina merkato.
- Survoje al verda disvolvado: la ekzemplo de Shanxi
- En la malferma ceremonio de ĉi-jara forumo, matene de la 6-a de septembro, Xie Zhenhua, speciala sendito de Ĉinio pri Klimatŝanĝigo, laŭdis la celon proponitan de brazila prezidento Lula nuligi senarbarigon ĝis 2030 kaj ankaŭ la du karbonajn celojn proponitajn de ĉina prezidanto Xi Jinping: atingi la pinton de karbona emisiado ĝis 2030 kaj karbonan neŭtralecon ĝis 2060. Tio montras, ke Brazilo kaj Ĉinio komplementas unu la alian en la batalo kontraŭ klimatŝanĝiĝo, kaj tio estigas solidan grundon por kunlaboro inter ambaŭ landoj kadre de mediprotekto kaj politiko pri energio. Elektroproduktado en Brazilo plejparte venas de renovigeblaj fontoj, kiel akvo, biomaso, suno kaj vento, dum Ĉinio komence alprenis disvolviĝmodelon bazitan sur bruligo de fosiliaj brulaĵoj, ĉefe karbo, kaj nur antaŭ kelkaj jardekoj komencis fokusiĝi pri verdaj energifontoj.
- Shaanxi: Modelo de pordmalferma zono en okcidenta parto de Ĉinio
- Ekde la komenco de 2023, la ĉina provinco Shaanxi montris viglecon en komuna konstruado de "La Zono kaj Vojo" kaj altniveligo de malferma ekonomio. En la unua duono de 2023, la komerco inter la provinco kaj Centra Azio daŭre havas rapidan kreskon, kun la totala import- kaj eksporta valoro je 2.38 miliardoj da juanoj, pliiĝis 1.7-oble kompare kun la pasinta jaro; la komerca "cirklo" kovras pli ol 200 landojn kaj regionojn, kaj pli ol 170 el la monde plej bonaj 500 kompanioj kolektiĝas en Shaanxi. Samtempe, la Liberkomerca Zono de Ĉinio (Shaanxi) elbakis 725 novigajn kazojn en investreformado, komerca superrigardo, kulturaj interŝanĝoj, industria disvolvo, financa novigo, kanala konstruado ktp, plene ludante la rolon de si mem kiel pilota zono por reformado kaj pordmalfermo, kaj funkcias kiel motoro por bonkvalita disvolviĝo de la provinco.