Datumoj
- Tianjin: Monde unua saĝa kaj nul-karbon-ellasa doko
- Kiel la unua saĝa doko sen karbon-ellaso, Tianjin-a haveno havas la sistemon kun ŝarĝ- kaj malŝarĝa ekipaĵo, horizontal-transporta ekipaĵo kaj produktad-helpa ekipaĵo funkciigitaj per elektro, kaj kun 100% energikonsumo el "lum-vent-energistoko". Tianjin-a haveno plene prenas la energirimedojn de vento kaj suno ĉe la haveno, kaj konstruis distribuitajn fotovoltaajn kaj ventoenergiajn projektojn.
- Komerco de Ĉinio kun landoj laŭ la Zono kaj Vojo kreskis je 9.8%
- La 13-an de julio en la gazetara konferenco pri ekstera komerco de Ĉinio en la unua duono de 2023, proparolanto de la Ĝenerala Administrado de DoganojLü Daliang diris, ke en la unua duono de 2023 la internacia merkato de ekstera komerco de Ĉinio estis pli diversigita, malferma platformo ludis evidentan rolon kaj verda industrio estis plena de movforto.
- Shaanxi: Riĉrikoltaj 6 jaroj de Shaanxi-a Liberkomerca Zono
- La 1-an de aprilo estis la 6-a datreveno de la Shaanxi-a Liberkomerca Zono. En la pasintaj 6 jaroj, la zono ĉiam tenis sisteman novigadon kiel sian kernon, kaj reprodukteblecon kaj diskonigon kiel siajn bazajn postulojn. Ĝi kuraĝe provis en la kampoj de novigado, porentreprena optimumigo, faciligo por investado kaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj laŭ la iniciato "La Zono kaj Vojo". Ĝis la fino de 2022, entute aperis 725 kazoj pri novigado, kaj stariĝis 152 000 novaj merkataj entoj, inkluzive de 96 700 novaj entreprenoj kaj 934 eksterlandaj entreprenoj, formante kunĝuadon de la fruktoj de reformado kaj pordmalfermo.
- Atingoj de Ĉinio en la pasintaj kvin jaroj
- La 5-an de marto en la registara laborraporto, ĉina ĉefministro Li Keqiang diris, ke la pasintaj kvin jaroj estas ege eksterordinaraj. Sukcese estis plenumita la tasko por elimini malriĉecon. Post 8-jara penado, preskaŭ 100 milionoj da malriĉuloj en la kamparo sin liberigis el malriĉeco, pli ol 9.6 milionoj da malriĉaj loĝantoj faris translokiĝon kaj estis historie malaperigita la absoluta malriĉeco.
- La Zono kaj Vojo: Plano fariĝis realo
- Parolante en gazetara konferenco flanke de la unua sesio de la 14a Tutlanda Popola Kongreso, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Qin Gang diris, ke dum la pasinta jardeko, la iniciato "La Zono kaj Vojo" alportis investojn je preskaŭ duiliono da usonaj dolaroj, establis pli ol 3 000 kunlaborajn projektojn, kreis proksimume 420 000 laborpostenojn en landoj laŭlonge de"La Zono kaj Vojo" kaj helpis eltiri preskaŭ 40 milionojn da homoj el malriĉeco, malfermante vojon por komuna disvolvado de ĉiuj landoj.
- Kion signifas reprosperiĝo de ĉina ekonomio?
- Laŭ la Monda Banko, la ekonomia kresko de Ĉinio altiĝos ĝis 4.3% en 2023. La Internacia Mona Fonduso prognozis, ke la ekonomia kresko de Ĉinio povos atingi 5.2% en 2023, kompare kun la antaŭa prognozo, ĝi altiĝis je 0.8%. Krome, ankaŭ konataj investbankoj kiel Morgan Stanley, Goldman Sachs, Credit Suisse kaj UBS, altigis siajn prognozojn pri la ekonomia kresko de Ĉinio.
- Shaanxi: Ĝojindaj atingoj en protektado de antikvaĵoj
- Shaanxi, unu el la luliloj de la ĉina nacio kaj ĉina civilizacio, posedas la atestojn de praa historio kiel Lantian-praulo, Banpo-ruino, Maǔzoleo de Huangdi kaj tiel plu, la ĉefurban historion de dek-kelkaj dinastioj kaj regnoj kaj la revolucion fare de la Komunista Partio de Ĉinio en Yan'an. La maǔzoleo, terakota armeo kaj Yan'an-turo ludas la rolon de spirita signalo por la ĉina nacio kaj ĉina revolucio.