Shaanxi: Ĝojindaj atingoj en protektado de antikvaĵoj

BY:Xie RuifengJuly 14, 2022

Shaanxi, unu el la luliloj de la ĉina nacio kaj ĉina civilizacio, posedas la atestojn de praa historio kiel Lantian-praulo, Banpo-ruino, Maǔzoleo de Huangdi kaj tiel plu, la ĉefurban historion de dek-kelkaj dinastioj kaj regnoj kaj la revolucion fare de la Komunista Partio de Ĉinio en Yan'an. La maǔzoleo, terakota armeo kaj Yan'an-turo ludas la rolon de spirita signalo por la ĉina nacio kaj ĉina revolucio.


鎏金青铜马.jpg

Origita bronza ĉevalo


Ĝis la 31-a de decembro 2020, Shaanxi havas 49 058 lokojn de antikvaĵoj, inter ili estas 3 mondaj kulturaj heredaĵoj, 270 lande protektataj antikvaj konstruaĵoj kaj 1 098 province protektataj antikvaj konstruaĵoj -- la totala nombro situas ĉe la antaǔa vico en la tuta lando. En Shaanxi estas 522 konserv-organizoj de ŝtatnivelaj antikvaĵoj kaj 341 muzeoj kun sume 7 748 750 konservaĵoj, la nombro okupas la duan lokon tutlande. Samtempe, la provinco ankaǔ praktikigis pli ol 50 programojn por protekti kaj eksponadi ruinojn. Shimou-ruino estas rigardata kiel unu el la 10 monde plej gravaj arkeologiaj eltrovoj en la lastaj 10 jaroj. En 2021, sume 15 grandaj ruinoj estis enlistigitaj kiel specialaj projektoj de la Nacia Administracio pri Kulturaj Heredaĵoj, okupante 10% de la tutlanda. Krome, inter la 5 grandaj ruinoj, kiuj kovras pli ol unu provincon, Shaanxi havas 3.


陕西考古博物院.jpg

Arkeologia muzeo de Shaanxi


La provinco unuavice finis la arkeologian enketon pri grotaraj temploj, kaj ekhavis klarajn konojn pri 997 grotaraj temploj, kies nombro okupas la duan lokon en la lando. Shaanxi ankaǔ, kunage kun infrastruktura konstruado, precipe tiu por Xianyang'a Internacia Flughaveno, starigis kompletan ĉenon pri antikvaj tomboj por tempodaǔro de 2 200 jaroj en tiu ĉi regiono.


En lastaj jaroj, shaanxi-aj antikvaĵoj "vizitis" aliajn landojn, kio helpas malfermi la provincon al la internacia komunumo. Ili funkcias kiel "oraj nomkartoj" de la provinco por akceli internaciajn kunlaborojn kaj interŝanĝojn. Oni okazigis pli ol 50 ekspoziciojn en 26 landoj kaj regionoj kun la ĉeftemoj de ĉinaj antikvaĵoj, reprezentataj de la terakota armeo el la Maŭzoleo de la Unua Imperiestro de la Dinastio Qin. La antikvaĵoj ludas la rolon de diplomatia sendito por kulturaj interŝanĝoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Pakistana ministerio pri eksteraj aferoj: "La Zono kaj Vojo" de Ĉinio desegnita por antaŭenigi disvolviĝon, interligon kaj kunlaboron_esperanto.china.org.cn

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat