La nova vojo de "La Zono kaj Vojo"

BY:Rafael Henrique ZerbettoOctober 24, 2023

Proponita de ĉina prezidanto Xi Jinping en 2013, la iniciato "La Zono kaj Vojo" celebras sian dekjariĝon. En tiu ĉi okazo, estas oportune taksi la ĝisnunajn atingojn de la iniciato kaj elpensi ĝian estontecon.



La iniciato estas inspirita de la antikva Silva Vojo, aro da vojoj uzitaj en antikveco por internacia komerco. Kune kun la komercaj interŝanĝoj, venis ankaŭ kulturaj kaj teknikaj interŝanĝoj, kiuj profunde influis la mondon. Proponinte "La Zonon kaj Vojon", prezidanto Xi priatentis la gravecon de interŝanĝoj inter malsamaj popoloj, tiel ke la iniciato fariĝis tre ampleksa, entenante diversspecajn interŝanĝojn inter la landoj, en kampoj kiel kulturo, scienco, tekniko, turismo, inter aliaj.


Laŭlonge de la pasintaj dek jaroj, pere de "La Zono kaj Vojo" realiĝis pluraj gravaj infrastrukturaj projektoj, inter ili la Ĉin-Pakistana Ekonomia Koridoro, la fervojo Mombaso-Najrobo, Ĉin-Laosa Fervojo, la altrapida trajno Ĵakarto-Bandungo kaj pluraj havenoj, flughavenoj, industriaj parkoj kaj projektoj pri generado kaj distribuado de elektro. La pozitiva soci-ekonomia efiko de tiuj projektoj estas nepridubebla.


Malgraŭ tiu granda sukceso, en Okcidento populariĝis du ĉefaj miskomprenoj pri la iniciato, ke ĝi estas kreita de Ĉinio favore nur al interesoj de Ĉinio, kaj ke ĝi estas nur mekanismo pri financado de infrastrukturo en aliaj landoj.


Prezidanto Xi plurfoje emfazis en siaj paroloj, ke kvankam la iniciato estas proponita de Ĉinio, ĝi tamen apartenas al la mondo kaj rolas kiel ampleksa kaj malferma platformo por internacia kunlaboro, al kiu ajna lando povas aliĝi, kaj kiu povas esti libere adaptita al la specifaj bezonoj kaj celoj de ĉiu lando. Por ĉinoj, kaj por ajna homo kun sufiĉe profunda kompreno pri la iniciato, estas evidenta tiu internacieco de "La Zono kaj Vojo", sed homoj ne familiaraj al la iniciato ja vidas ĝin alimaniere, pro la fakto, ke Ĉinio ne nur proponis ĝin, sed laŭlonge de la lastaj dek jaroj estis la lando, kiu plej sin dediĉis al ĝia diskonigado, kaj ankaŭ tiu, kiu plej intense antaŭenigis kunlaborojn per ĝi. En sia parolo dum la malferma ceremonio de ĉi-jara Forumo de "La Zono kaj Vojo" por Internacia Kunlaboro, prezidanto Xi proponis transformi "La Zonon kaj Vojon" en internacia institucio. Tiu propono estas tre utila por kreskigi la partoprenon de aliaj landoj en la administrado de la iniciato kaj tiel konsciigi la mondon pri ĝia vera naturo.


Ĉu Ĉinio profitas de "La Zono kaj Vojo"? Kompreneble jes, ĉar ĉiu projekto kadre de ĝi celas alporti fruktojn al ĉiu partoprenanta flanko. Ĉinio specife estas lando, kiu eksportas plejparton de sia industria produktado, sekve ĝi bezonas kreskigi konsumadon en aliaj landoj por esti kapabla kreskigi sian produktadon enlande. Por ke aliaj landoj importu pli da ĉinaj produktoj, homoj en tiuj landoj bezonas pli da kaj pli bonpagaj postenoj, kaj pro tio ĉinaj firmaoj pli kaj pli "iras al la mondo", alivorte, investas en aliaj landoj, konstruas fabrikojn eksterlande kaj estigas produktadajn ĉenojn en partnereco kun lokaj firmaoj. La industriaj parkoj konstruitaj en Centra Azio kaj Afriko estas bonaj ekzemploj de tio, kaj datumoj montras, ke laŭ tempopaso lokaj firmaoj ne nur trovis pli da negocoportunoj, sed ankaŭ la komplekseco de ĝiaj produktoj altiĝis.


En siaj fruaj jaroj, financado kaj konstruado de infrastrukturo ja estis la ĉefa kontribuo de "La Zono kaj Vojo" al la mondo, kaj infrastrukturo daŭre estas kerna parto de la iniciato, pro ĝia graveco por disvolvado de landoj kaj de internaciaj interŝanĝoj. Sed en tiuj dek jaroj "La Zono kaj Vojo" ankaŭ kontribuis por disvolvado de industriaj ĉenoj; interŝanĝoj en scienc-teknika esplorado, faka laboro kaj personaj rilatoj; teknologia transdono; disvolvado de internacia turismo kaj profundiĝo de kulturaj kaj studentaj interŝanĝoj inter la landoj partoprenantaj la iniciaton. "La Zono kaj Vojo" estas tre ampleksa kaj povas kunigi ajnan kunlaboron inter landoj, laŭ la koncepto serĉi komunajn punktojn por kunlaboro kaj samtempe respekti la diferencojn.


Tio, cetere, estas kerna punkto de okcidentaj kritikoj al "La Zono kaj Vojo": monpruntoj el riĉaj okcidentaj kapitalismaj landoj kutime postulas diversajn kondiĉojn, kiuj limigas la investojn de monpruntanta lando en specifaj areoj kaj kompromitas ĝiajn interesojn. Tiu praktiko estas maniero administri landon sen havi mandaton por tio, eĥas la praktikojn de la epoko de koloniismo kaj ĝenas la tutmondan sudon. "La Zono kaj Vojo", male, respektas la suverenecon de la ŝtatoj, sekve montriĝis efika kaj fidinda, alportante al ĉiuj partoprenantaj landoj la fruktojn de kungajna kunlaboro.


Surbaze de tiu limigita kompreno de "La Zono kaj Vojo" kiel mekanismo pri monprunto por infrastrukturo, Okcidento provis lanĉi alternativojn al "La Zono kaj Vojo", ekzemple la iniciato "Bring Back Better World", anoncita de usona prezidento Joe Biden en la unua jaro de lia oficperiodo, kiu neniam efektiviĝis kaj estis tuj forgesita. La fiasko de tiuj alternativoj havas diversajn kialojn, interalie mi substrekas la faktojn, ke ili ne havas grandan monsumon disponeblan por investoj, ili ne estas adapteblaj al bezonoj kaj celoj de aliaj landoj, monpruntoj estas kondiĉitaj al politikaj kaj financaj kompromisoj kaj, ĉefe, ĉar al ili mankas originaleco: temas pri iniciatoj kreitaj por esti alternativo al "La Zono kaj Vojo", ne al la ampleksa kaj plurdimensia "La Zono kaj Vojo" kiu efektive ekzistas, sed al tro simpligita kaj miskomprenita bildo kiun Okcidento havas de ĝi.


Kia estos "La Zono kaj Vojo" en la estonteco? Ĝis nun, "La Zono kaj Vojo", kiel platformo por interŝanĝoj kaj kunlaboro, estis uzata ĉefe por kunlaboroj inter Ĉinio kaj aliaj landoj. Tio estas natura afero, kaj pro tio, ke Ĉinio estas la lando kun plej granda investokapablo partoprenanta la iniciaton, kaj pro tio, ke Ĉinio lanĉis la bazojn por la iniciato kaj aliaj landoj bezonis tempon por pli profunde kompreni la koncepton kaj adapti ĝin al siaj bezonoj. De nun, espereble pli kaj pli granda porcio de la projektoj kadre de "La Zono kaj Vojo" estos proponitaj de aliaj landoj ol Ĉinio, kaj eĉ kunlaboroj sen rekta partopreno de Ĉinio ekokazos kadre de la iniciato.


Per praktika kunlaboro, la iniciato "La Zono kaj Vojo" nature evoluos kaj alportos pliajn fruktojn por la homaro en la estonteco!


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat