Fokuso

Video】Reziyemu Kadir: Ĉiuj gastoj donis al ni pozitivajn recenzojn!
Mi mem konstruis gastejon. Ĝis nun ni akceptis multajn gastojn en- kaj eksterlandajn. Ĝenerale, en somero de aprilo ĝis oktobro, la ĉambroj estas plene rezervitaj. Kiam la gastoj alvenas, ili ĉiuj estas tre ĝojaj kaj tre ŝatas nian gastejon Ĝis nun, ĉiuj gastoj, kiujn ni ricevis, donis al ni pozitivajn recenzojn!
Video】Brazila eksponanto: ĈIIE estas tre interesa
Mi opinias, ke ĈIIE estas tre interesa, ĉar, antaŭe homoj pensis nur pri produkti en Ĉinio, importi produktojn el Ĉinio. Nun estas malsame, ĈIIE estas ekzemplo de ekspozicio tra kiu oni prezentas sian produkton al la ĉina merkato, do estas la malo, Ĉinio aĉetas produktojn el la tuta mondo kaj tiel ĝi kreas gravan oportunon por Brazilo. Mi pensas, ke nun estas tre interesa kaj unika momento
Video】Urugvaja eksponanto: Ĉinio estas nia ĉefa celloko
La Nacia Instituto pri Viando de Urugvajo okupiĝas pri la diskonigo de viando el Urugvajo en eksterlando, kaj nuntempe Ĉinio estas nia ĉefa celloko , nia ĉefa celo estas kreskigi eksportojn al Ĉinio, kaj nia strategio estas profundigi niajn sciojn pri ĉina kulturo, ni volas kompreni la ĉinajn konsumantojn por esti kapablaj alporti al ili la plej bonajn produktojn kaj antaŭenigi la markon Urugvajo en tiu ĉi lando. La ĉina merkato, samkiel la tuta mondo, tre suferis pro la pandemio kaj la rimedoj por ĝin regi. Kompreneble, la ekonomio malrapidiĝis, nun revigliĝas, homoj aĉetas pli da viando, kreskas konsumado, kreskas agadoj.
Video】Wang Yiwei: "La Zono kaj Vojo" estas reciproke utila
La iniciato "La Zono kaj Vojo" dekjariĝas, ekde la komenco de tiu ĉi iniciato, profesoro Wang Yiwei el Popola Universitato de Ĉinio akompanas ĝin. Li vizitis multajn lokojn, partoprenis multajn eventojn, kolektis informojn kaj publikigis multajn artikolojn pri la temo. Nun ni intervjuas lin.
Video】Kion atendas la ekspozicianto en ĈIIE?
Estas unua fojo por nia asocio partopreni en tiu ĉi evento. Ni ekspozicias brazilajn agrikulturajn produktojn ekzemple nuksoj, kansukero, alkoholaĵoj, mielo, propolo, ktp. Ni esperas vaste disvastigi kaj vendi altkvalitajn produktojn tra la tuta mondo en Ĉinio.
Ĵamŝed Junusov: Kadre de "La Zono kaj Vojo" atendas nin prospero
Ĵamŝed Sabiroviĉ Junusov estas membro de la centra komitato de la Komunista Partio de Taĝikio kiel respondeculo pri internacia kunlaboro, kaj ekde 2020 li estas la sekretario de la centra komitato de la partio. Naskita la 5-an de Februaro 1965 en la urbo Duŝanbo, li diplomiĝis el la fakultato pri historio de la Taĝika Ŝtata Universitato.
Mauro Alboresi: La rolo de "La Zono kaj Vojo" pri socia evoluo estas tre markita
Multaj emfazis la ekonomian signifon de la infrastrukturaj projektoj inter Ĉinio, Eŭropo kaj la Orienta Afriko (taksita je 1 000 miliardoj da usonaj dolaroj) kaj substrekis la valoron, kadre de komuna volo, de la interkonsentoj inter la diversaj landoj, iliaj institucioj kaj kompanioj, koncerne al multoblaj sektoroj (por Italio, kune kun rilataj agadoj, ĉi tio estis taksita je pli ol 20 miliardoj da eŭroj). Multaj evidentigis precipe la sociajn sekvojn de la iniciato, kiu influas tre malsamajn realojn, instigante ilian evoluon kaj integriĝon.
Putin: "La Zono kaj Vojo" havas vastan perspektivon
La 5-an de oktobro en Soĉi, Rusio, rusa prezidento Vladimir Putin parolis en la plena kunveno de la jarkunveno de la Internacia Debatklubo Valdai. Li diris, ke la ĉina ekonomio daŭre kreskas kaj Ĉinio restas unu el la gravaj motoroj de la monda ekonomio. La ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo" havas vastan perspektivon, kaj Rusio kaj Ĉinio antaŭenigas la efektivigon de la kunlaboro inter la Eŭrazia Ekonomia Unio kaj la iniciato.
Vito Petrocelli: "La Zono kaj Vojo" estas grava antaŭ ĉio
Vito Petrocelli estas prezidanto de la instituto Italio - BRICS. De 2013 ĝis 2022 li okupiĝis en aliaj instituciaj kaj politikaj postenoj: prezidanto de la duflanka sekcio Italio-Ĉinio de la Interparlamenta Unio (2018-2022); vicprezidanto de la Komitato pri la Aferoj de Italoj Vivantaj Eksterlande (2016-2018); prezidanto (2014) kaj kasisto (2015-2016) de la Parlamenta Grupo de la Movado 5 Steloj (La Movado 5 Steloj estas itala politika partio). Li ankaŭ estis membro de la Komisiono pri Financo kaj Imposto kaj sekretario de la Komisiono pri Industrio, Komerco kaj Turismo.
Fabio Tiburzi: Ni ne plu iras rekte al unupolusa regado, sed al tiu multpolusa
Fabio Tiburzi, esploristo ĉe Eurispes, instituto por politikaj, ekonomiaj kaj sociaj studoj, kunlaboras kun la Internacia Departemento de la instituto kiel kvalifikita membro de la BRICS-Laboratorio (la sola internacia kunordigita labor-grupo en Eŭropo), krome li esploras pri G20, kontraŭ-koruptado kaj la ĉina Silka Vojo. Li verkis plurajn publikaĵojn kaj raportojn pri pintaj aferoj, kiel la disvolviĝo de internaciigo en la mediteranea regiono; la rolo de BRICS en ekonomiaj kaj sociaj ŝanĝiĝoj; la raraj teroj kaj eblaj estontaj evoluoj; Italio, Ĉinio kaj la nova Silka Vojo; la spac-konkurenco inter superpotencoj, la Polusa Silka Vojo kaj la geopolitiko de Ĉinio en la arkta zono.
1  2  3  4  5  6