Fokuso

Video】Aleks Kadar: "La Zono kaj Vojo" estas en perfekta harmonio kun la valoroj de Esperanto
Aleks Kadar estas franca esperantisto. Li esperantistiĝis en 1999. Post kelkaj jaroj li fariĝis ĝenerala sekretario de TEJO kaj de JEFO. Nun li estas estrarano de Unuiĝo Franca por Esperanto (UFE), kie li oficis ekde majo 2008 ĝis majo 2010 kiel kasisto kaj ekde septembro 2009 ĝis majo 2010 ankaŭ kiel prezidanto. Krome li aktiviĝas en Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE). Li nuntempe estas estrarano de Universala Esperanto-Asocio kiel Ĝenerala sekretario en 2019-2022 kaj denove ekde 2022].
Video】Ilia Sumilfia Dewi: Ĝakarto-Bandunga Fervojo estas bona alternativo al alia veturilo
Ilia Sumilfia Dewi estas prezidanto de Indonezia Esperanto-Asocio kaj aktiva esperantisto en la lando. La fervojo inter Ĝakarto kaj Bandungo baldau oficiale funkcios, kiu estas unu el la gravaj kunlaboroj inter Ĉinio kaj Indonezio kadre de la iniciato, El Popola Ĉinio kaptis la ŝancon intervjui Ilia. Jen ŝiaj respondoj.
Video】Ĉin-Pakistana Ekonomia Koridoro estas mejloŝtono por pakistana disvolviĝo
Mi nomiĝas Zoon Ahmed Khan, aŭ Ming Zhu en la ĉina. Mi estas pakistano vivanta en Pekino jam ok jarojn. Ĉinio kaj Pakistano de jardekoj havas tre proksiman kunlaboron, ni uzas la vortumon "fera frato" por la amikeco, Sed la iniciato "La Zono kaj Vojo", aparte la Ĉin-Pakistana Ekonomia Koridoro, estas mejloŝtono por pakistana disvolviĝo. La unua fazo, anoncita en 2015, entenis projektojn pri energio, transporto, infrastrukturo kaj ankaŭ la havenon de Gwadar, specialaj ekonomiaj zonoj, infrastrukturoj kiujn Pakistano bezonegas jam de jaroj, do tio iĝis ĉefa akcelilo de pakistana ekonomio, ĉefa akcelilo de la pakistana vizio pri disvolvado, kaj ok jarojn post la unua fazo.
Video】Muhammad Asghar: La Zono kaj Vojo alportis soci-ekonomian disvolvadon
Mi nomiĝas Muhammad Asghar, mi reprezentas Amaskomunikan Grupon de Pakistano kaj vivas en Pekino, Ĉinio, jam ses jarojn. La iniciato "La Zono kaj Vojo" estas tre grava por Pakistano, ĉar Ĉin-Pakistana Ekonomia Koridoro esence spegulas kaj desegnas tiun ĉi iniciaton, ĝi glate disvolviĝas en Pakistano kaj ĝis nun Ĉinio investis 25 miliardojn da usonaj dolaroj en projektoj pri infrastrukturo, transportoj, energio, marhaveno, flughaveno... Do, ĝi efektive ŝanĝis la ekonomian situacion de Pakistano kaj alportis soci-ekonomian disvolvadon dum la lasta jardeko.
Video】Teknologia spertado en la 3-a Forumo pri "La Zono kaj Vojo" por Internacia Kunlaboro
Ĉi tie oni faras 360 gradan filmadon. Mi estas ĉi tie por sperti la 8K-ultran altdifinan merĝan kaj interagan sperton. Oni povas viziti la urbon Pekino per tiu interagado altteknika. Ĝi estas tre interesa. Ni iru! Ni vidu! Ĉi tie estas la konstruaĵo, kie ni estas, kie okazas la forumo de “La Zono kaj Vojo”. Tie estas la sidejo de AIIB, Azia Infrastruktura Investa Banko, kaj dum vintro falas neĝo, mi foje vidis tiun ĉi pejzaĝon, la loko kovrita de neĝo estas tre bela. Ĉi tio estas bildo de mi, farita de artefarita intelekto.
Kial iniciato "La Zono kaj Vojo" akiris realajn atingojn en pasinta jardeko?
Antaŭ dek jaroj ĉina prezidanto Xi Jinping proponis la iniciaton pri komuna konstruado de la Silkvoja Ekonomia Zono kaj la Mara Silkvojo de la 21a Jarcento, kiu estas konata ankaŭ kiel la iniciato "La Zono kaj Vojo". Ĝis la fino de junio 2023, pli ol 150 landoj kaj 30 internaciaj organizoj subskribis pli ol 200 kunlaborajn dokumentojn kadre de la iniciato. Pluraj mejloŝtonaj projektoj kiel la ĉin-laosa fervojo, ĝakart-bandunga altrapida fervojo kaj Piraeus-haveno estis finkonstruitaj kaj ekfunkciis sinsekve. La 10an de oktobro Ĉinio publikigis la blankan libron La iniciato "La Zono and Vojo": Granda praktiko de la homara komunumo de komuna estonteco.
Ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo" turniĝas de vizio al realo
Ĉinio proponis la iniciaton "La Zono kaj Vojo" antaŭ 10 jaroj. La lando ĝis junio 2023 subskribis pli ol 200 kunlaborajn interkonsentojn kadre de la iniciato, kun 151 landoj kaj 32 internaciaj organizoj. La praktiko montras, ke la iniciato jam turniĝis de vizio al realo. La 17an de oktobro malfermiĝos en Pekino la 3a Forumo pri "La Zono kaj Vojo" por Internacia Kunlaboro. Nun, reprezentantoj el pli ol 140 landoj kaj 30 internaciaj organizoj konfirmis sian partoprenon en la forumo.
Okaze de la dekjariĝo de "La Zono kaj Vojo" venas bondezira mesaĝo de la direktoro de MARX21 Marco Pondrelli
Moderneco donis al la homaro potencon neniam antaŭe viditan en la historio, ni povas uzi ĉi tiun potencon donitan al ni de nia scio por kuraci malsanojn, por forigi malriĉecon (kiel faris la Ĉina Popola Respubliko), por kreski spirite, aŭ ni povas uzi nian teknologion. La uzo de scio por detrui nian planedon, militoj, malriĉeco kaj malegaleco ne estas rezultoj de hazardo, sed de precizaj politikaj elektoj, la Silka Vojo estas la plej bona respondo, kiun oni povas doni por transformi nian planedon.
Bovlo da hibrida rizo oferata al Yuan Longping, "patro de hibrida rizo" de Ĉinio
En 2006, en la Pekina Pintkunveno de la Forumo pri Ĉin-Afrika Kunlaboro, Ĉinio promesis starigi 10 agrikulturajn centrojn en Afriko. La centro en Madagaskaro estis elektita de ĉinaj fakuloj sub la gvido de Yuan Longping post analizado pri lokaj kondiĉoj en pli ol 20 afrikaj landoj. Krome, Ĉinio sendis fakulojn al Madagaskaro. Ĝis decembro 2022, la totala areo de ĉina hibrida rizo plantita en Madagaskaro atingis 75 000 hektarojn, kun averaĝa rendimento de ĉirkaŭ 7.5 tunoj de ĉiu hektaro.
Eŭropanoj alte takas la koncepton pri konstruado de homara komunumo de komuna estonteco
La jaro 2023 markas la 10an datrevenon de la unua mencio de ĉina prezidanto Xi Jinping pri la koncepto de homara komunumo de komuna estonteco. En la 26a de septembro, la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la blankan libron Homara komunumo de komuna estonteco: Proponoj kaj agoj de Ĉinio, kiu amplekse diskonigas pensojn kaj praktikojn de la koncepto por la homaro, celante akceli konon kaj interkomprenon de la internacia komunumo kaj kunigi vastajn konsentojn.
1  2  3  4  5  6