Kial iniciato "La Zono kaj Vojo" akiris realajn atingojn en pasinta jardeko?

BY:Xie RuifengOctober 16, 2023

Antaŭ dek jaroj ĉina prezidanto Xi Jinping proponis la iniciaton pri komuna konstruado de la Silkvoja Ekonomia Zono kaj la Mara Silkvojo de la 21a Jarcento, kiu estas konata ankaŭ kiel la iniciato "La Zono kaj Vojo". Ĝis la fino de junio 2023, pli ol 150 landoj kaj 30 internaciaj organizoj subskribis pli ol 200 kunlaborajn dokumentojn kadre de la iniciato. Pluraj mejloŝtonaj projektoj kiel la ĉin-laosa fervojo, ĝakart-bandunga altrapida fervojo kaj Piraeus-haveno estis finkonstruitaj kaj ekfunkciis sinsekve. La 10an de oktobro Ĉinio publikigis la blankan libron La iniciato "La Zono and Vojo": Granda praktiko de la homara komunumo de komuna estonteco.


Disvolviĝo estas la ĝenerala ŝlosilo por solvi problemojn. Ekde la 1990aj jaroj, ekonomia tutmondiĝo rapide disvolviĝis, tamen ekonomia tutmondiĝo sub la gvidado de kelkaj landoj ne povis atingi inkluzivan disvolviĝon. Anstataŭe, ĝi faris la riĉulojn pli riĉaj kaj malriĉulojn pli malriĉaj, kaj la diferenco inter evoluintaj landoj kaj evoluantaj landoj grandiĝis. La monda ekonomio disvolviĝis sub la regado de kelkaj landoj, kaj ekonomiaj reguloj estis ellaboritaj de kelkaj landoj, kaj ili ekskluzive dividis fruktojn de la disvolviĝo.


La iniciato, kiu plenumas la postulojn de homoj pri disvolviĝo, estas por la disvolviĝo de Ĉinio kaj la mondo ambaŭ. Ĉi tiu origina intenco liveras ĉinan solvon al demandoj de tutmonda disvolviĝo, kio ankaŭ estas la plej rekta kialo de ĝia sukceso.


Dum la pasinta jardeko, la iniciato ekscitis la entuziasmon de pli ol 150 landoj al realigo de iliaj revoj. La sukceso de la iniciato ne estas hazarda, ĉar ĝi estas ĥoro de landoj partoprenantaj en la iniciato kaj grava praktika platformo por konstruado de homara komunumo de komuna estonteco.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat