Fokuso

Inaŭguriĝis 11-a Artsemajno de Ĉinio, Sud-Azio kaj Sudorienta Azio
La 15-an de aŭgusto inaŭguriĝis la 11-a Artsemajno de Ĉinio, Sud-Azio kaj Sudorienta Azio en Kunming de Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio. Kiel grava parto de la 7-a Ĉin-Sudazia Ekspozicio kaj la 27-a Kunming-a Foiro pri Importaj kaj Eksportaj Varoj, la artsemajno celas, per la riĉaj artprezentadoj kaj kulturaj interŝanĝoj, prezenti la fruktojn de kulturaj interŝanĝoj inter la provinco Yunnan kaj la sudaziaj kaj sudorientaj aziaj landoj, konstrui platformon por tiaj interŝanĝoj por plifortigi reciprokan komprenon, kaj antaŭenigi profundajn kunlaborojn inter Ĉinio kaj la landoj. La temo de ĉi-jara artsemajno estas "kunkonstrui 'La Zonon kaj Vojon', rendevui en Yunnan", kaj semajno daŭros ĝis la 20-a de aŭgusto.
【Bildoj】10 jaroj: "La Zono kaj Vojo"
Posttagmeze de la 30-a de julio okazis la programo Ĉina Tago en la 108-a Universala Kongreso de Esperanto (UK). La programo estis gvidita de la Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj Ĉina Internacia Komunika Grupo (ĈIKG). Tio inkludas tri ekspoziciojn "10 jaroj: 'La Zono kaj Vojo'", "Ĉinaj etnoj tra lensoj" kaj "Ĉinaj ideogramoj kaj moderna desegno", kaj diskonigo pri ĉina E-movado, Esperantigo de UNESKO-Kuriero, 10-jariĝo de Esperanta Muzeo en Zaozhuang-a Universitato kaj libroj eldonitaj de Fremdlingva Eldonejo. En sia salutparolo, Duncan Charters diris, ke Ĉina Esperanto-Ligo estas la plej forta landa E-asocio, kaj multe laboras por kulturaj interŝanĝoj per Esperanto, ĝiaj laboroj estas nepraj por UEA.
Ĉina Tago en 108-a UK, Italio
La programo estis gvidita de la Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj Ĉina Internacia Komunika Grupo, gastigita de Ĉina Esperanto-Ligo, Azi-Pacifika Centro de la grupo, Fremdlingva Eldonejo, kaj subtenita de la Centra Akademio pri Belartoj de Ĉinio, Ĉina Fonduso pri Protektado de Kultura Heredaĵo kaj Zaozhuang-a Universitato. Al la programo sendis salutmesaĝon Liu Kan, ĝenerala konsulo de Ĉinio en Milano de Italio. Al la programo partoprenis pli ol 80 personoj, inkluzive de Duncan Charters, prezidanto de UEA, Chen Wenge, vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, So Jinsu, estrarano de Universala Esperanto-Asocio kaj prezidanto de Korea Esperanto-Asocio kaj Renato Corsetti, eksprezidanto de UEA.
Tianjin: Monde unua saĝa kaj nul-karbon-ellasa doko
Kiel la unua saĝa doko sen karbon-ellaso, Tianjin-a haveno havas la sistemon kun ŝarĝ- kaj malŝarĝa ekipaĵo, horizontal-transporta ekipaĵo kaj produktad-helpa ekipaĵo funkciigitaj per elektro, kaj kun 100% energikonsumo el "lum-vent-energistoko". Tianjin-a haveno plene prenas la energirimedojn de vento kaj suno ĉe la haveno, kaj konstruis distribuitajn fotovoltaajn kaj ventoenergiajn projektojn.
Chengdu, miljara tamen juna urbo
Tuj avenos la 31-a Somera Universiado okazonta en la urbo Chengdu. Kiam oni fokusiĝas al tiu ĉi miljara urbo, oni povas vidi, ke juneco reprezentas ĝin. Laŭ koncernaj datumoj, pli ol 80% de la entreprenistoj en Chengdu aĝas malpli ol 37 jarojn. Gejunuloj serĉas siajn revojn en la urbo, kaj la urbo pli viglas pro ili.
Muzeo de Imperiestra Palaco de Pekino lanĉis multlingvan retejon
La 19-an de julio, la antaŭa anglalingva retejo de la Muzeo de Imperiestra Palaco de Pekino renoviĝis kiel multlingva retejo. Subtenata de la profesiaj tradukistoj de la Ĉina Internacia Komunika Grupo (administranto de la Ĉina Esperanto-Ligo), la retejo (https://intl.dpm.org.cn) funkcias en 6 lingvoj, la angla, la franca, la rusa, la japana, la hispana kaj la ĉina, por kontentigi bezonojn de diverslandaj vizitantoj.
Shaanxi: Protekto kaj heredo de nemateriaj kulturaj heredaĵoj
En la lastaj jaroj la nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Shaanxi disvolviĝis multe, tio ne nur alportis buntajn prezentadojn al lokanoj, sed ankaŭ prezentis sian belecon al la tuta lando kaj la mondo. Ĝis aprilo de 2023, Shaanxi havas 4 heredaĵojn trovitajn en la listo de nemateriaj kulturaj heredaĵoj de UNESKO, 91 landajn nemateriajn kulturajn heredaĵojn kaj 766 provincajn nemateriajn kulturajn heredaĵojn.
Aŭskulteblas plej belaj muzikoj en Azi-pacifika Muzik-festivalo
En la 15-a kaj la 16-a de julio la Azi-pacifika Muzik-festivalo estis okazigita de la Azi-pacifika Centro de la Ĉina Internacia Komunika Grupo en Taipusi, Xilinhaote, la Interna Mongolio. Tie oni ĝuis belajn vesperojn, rigardis desegnaĵojn de flugrobotoj, rokmuzikon, tipajn mongolajn manĝaĵojn kaj vinon. La diversaj elementoj estigis belajn pejzaĝojn.
Eldoniĝis Esperanta versio de la libro Rakontoj pri la Silka Vojo kun Koloraj Bildoj
La ĉina versio de tiu libro estis eldonita en 2016. Kun pli ol 200 delikataj mandesegnitaj ilustraĵoj, la libro prezentas la historion de la Silka Vojo daŭrantan pli ol 5 000 jarojn. Ĝi rakontas pli ol 70 historiajn rakontojn, enkondukas 33 heredaĵejojn, 77 nemateriajn kulturheredaĵojn kaj la programojn kadre de la iniciato "La Zono kaj Vojo".
Kazaĥa prezidento: La iniciato "La Zono kaj Vojo" estas tre promesplena projekto
La jaro 2023 markas la 10-an datrevenon de la ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo". Kiuj estas la meritoj de la iniciato? Kazaĥa prezidento Kassym-Jomart Tokayev diris en intervjuo kun CGTN: "Ĝi estas tre promesplena projekto, ĝi estas unu el la solidaj bazoj de nia reciproka kunlaboro, kaj ankaŭ nia komuna superrigardo pri la mondo." Li dankis pro la helpo donita de Ĉinio dum la pandemio de KOVIM-19, precipe per la ĉin-eŭropa kargotrajno, kiu trairas lian landon, liverante vivsavajn medikamentojn kaj provizaĵojn al homoj en bezono.
1  2  3  4  5  6