Fokuso

Fabio Massimo Parenti: "La Zono kaj Vojo" ludas esencan rolon en reduktado de disvolvaj breĉoj inter landoj
Fabio Massimo Parenti estas doktoro pri geopolitiko, geostrategio kaj geoekonomiko. Nuntempe li estas fremdlanda asociita profesoro pri internaciaj studoj ĉe la Ĉina Universitato pri Eksterlandaj Aferoj en Pekino, kie li instruas internacian politikan ekonomion, internaciajn rilatojn kaj geopolitikon. En Italio li estas internacia profesoro ĉe la Itala Internacia Instituto Lorenzo de Medici en Florenco, kie li instruis pri tutmondaj financaj merkatoj, evoluo kaj tutmonda ŝanĝiĝo de Ĉinio; tutmondiĝo kaj sociaj ŝanĝiĝoj, milito kaj amaskomunikiloj. Li krome instruis en la universitatoj de Meksikurbo, Monterrey kaj Manĉestro.
Ettore Minore: por ni la Silka Vojo estas bonega ŝanco
S-ro Ettore Minore estas ĝenerala direktoro de la komerca grupo International Trade Market Ltd. Li kune kun sia teamo formas ponton inter Italio kaj la Oriento, precipe Ĉinio kie la direktoro laboras jam por 20 jaroj kaj en la lastaj 10 jaroj li disvolvis sian komercon paŝon post paŝo kun la disvolviĝo de Ĉinio, kio estis rimarkinda. Lastatempe ni intervjuis lin pri la kunlaboroj inter Ĉinio kaj Italio kaj pri la konstruado de "La Zono kaj Vojo".
Video】Brazila organizo: ni celas kontentigi la postulon de Ĉinio pri produktoj el brazila agrikulturo
CONAFER estas la Nacia Kunfederacio de Familiaj Agrikulturistoj kaj Kamparaj Familiaj Entreprenantoj de Brazilo. Ni alportis kafon -- tiu ĉi kafo estas manprilaborita... ni ankaŭ kunportis oleojn el makaubo kaj buritio (brazilaj fruktoj), kaj buriti-dolĉaĵon, ni kunportis marmeladon el pekio, pekio estas gravega por ni, por nia kulturo. Ĉi tie estas multaj produktoj nekonataj de ĉinoj, estas novaĵoj por ili. Preskaŭ duono de niaj produktoj ne estis konataj de ĉinoj. Por ni estas granda ĝojo prezenti iom de nia brazila kulturo ĉi tie en Ĉinio
Video】Brazila profesoro: mi ŝatas aŭdi rakontojn pri la pozitiva efiko de "La Zono kaj Vojo"
La iniciato "La Zono kaj Vojo" havas kvin gravajn aksojn, sed la kerna estas la investado en infrastrukturo. Tiuj investoj en infrastrukturo estas bezonataj de Sud-Ameriko, inkluzive de Brazilo. Cetere la iniciato "La Zono kaj Vojo" havas la Fonduson de la Silka Vojo, kiu ĝis antaŭ nelonge havis en kaso 40 miliardojn da usonaj dolaroj prunteblajn de la landoj partoprenantaj ĉi tiun iniciaton.
Video】Srilanka diplomato: Estas pliaj oportunoj por Srilanko en ĈIIE
Mi estas Nalika Kodikara, ministro-konsilanto pri komerco de srilanka ambasadorejo en Ĉinio. ĈIIE estas tre speciala ekspozicio pri importado okazanta ĉiujare en Ŝanhajo de Ĉinio. Srilanko partoprenas ĝin dekomence, ĉi-foje ni partoprenas por la sesa fojo, dume ni rimarkis plurajn ŝanĝiĝojn en la ĉina merkato. Surloka partopreno en ĈIIE komence estis pli limigita, importaj oportunoj pri konsumaĵoj en Ĉinio estis pli limigitaj, sed nun ni povas vidi, ke komerco de konsumaĵoj alportas grandan profiton, do estas pliaj platformoj, inkluzive de tiuj en sociaj retejoj, kie la merkato multege kreskis.
Video】Nalika Kodikara: Estas pliaj oportunoj por Srilanko en ĈIIE
La Ĉambro pri Komerco estis fondita en 1994, kaj ni fakte baldaŭ festos nian 30-jariĝon, kaj estas bonege, ke ni ĉi-foje povas esti en la 6-a ĈIIE, ĉar ni havas la oportunon kunigi pli ol 40 svisajn kompaniojn, kaj mi vere kredas, ke ĈIIE alportas gravan platformon por ke homoj vidu kion niaj firmaoj faras, do ni tre fieras kaj tre ĝojas esti ĉi tie hodiaŭ.
Video】Brazila ĉino: Ni disvastigas brazilajn manĝetojn al Ĉinio en ĈIIE
Estas la unua fojo por mi partopreni en la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) . Ni esperas disvastigi nian markon ĉi tie . Kial mi alportis brazilajn manĝetojn al Ĉinio?. Mi loĝas en Brazilo jam 28 jarojn, do mi pripensis la ŝancon alporti brazilan kulturon kaj klasikan manĝaĵon al Ĉinio. Ni ankaŭ pasigis multe da tempo por registro kaj peto de sanlicenco kaj preparis multe. Fine ni sukcesis. Nun ni vendas niajn produktojn al kelkaj trinkejoj kaj ĉenrestoracioj en Ĉinio, kaj ni esperas disvastigi nian markon en tiu ĉi evento.
Video】Bonvenon al Tanzanio kun tiaj Ekspozicioj
Por la 109-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), okazonta en 2024, la estraro de UEA unuanime elektis Tanzanion kiel kongreslandon. La unuan fojon UK okazos en la kontinento Afriko. La gastiga urbo, Aruŝo, estas internacia turisma destino, sed ne nur: ĝi ankaŭ estas grava diplomatia urbo, la sidejo de la Orient-Afrika Komunumo kaj de la Afrika Kortumo de Afrika Unio. Proksime estas la monto Kilimaĝaro, la plej alta monto en Afriko, do partoprenantoj povos viziti ĝin.
Video】Brazila ĝenerala konsulo en Ŝanhajo estas tre optimisma pri ĉina merkato
Ni havas plurajn interesajn kazojn ĉi tie en ĈIIE en 2023 pri ĉeesto de grandaj brazilaj kompanioj kaj grandaj asocioj, reprezentantaj centojn da kompanioj de la sektoro de agrikulturaj negocoj. Kaj ni havas tiun ĉi pavilonon ĉi tie. Ili montras, ke Brazilo estas tre interesa lando, granda lando, plena je diverseco, kaj kun multaj firmaoj kaj produktoj eble interesaj por ĉinaj konsumantoj, por ĉina merkato. Pro tio mi certas, ke ĝi havos grandan sukceson. Mi rimarkas, ke multaj brazilaj eksponantoj tre ĝojas esti ree en Ĉinio post la pandemio. Kompreneble tio ne estas facila, estas procezo, sed ni havas memfidon, ĉar, laŭ ampleksa vidpunkto, aparte en tiuj areoj kie Brazilo estas aparte konkurenciva, alivorte manĝaĵoj kaj trinkaĵoj.
Video】Ragnar: Kio estas la internacia rolo de "La Zono kaj Vojo"?
Ragnar Baldursson, eksa konsilisto de la islanda ambasadorejo en Ĉinio, estas la tradukisto de la islanda versio de la unua volumo de "Xi Jinping: Regado de Ĉinio". Lastatempe en intervjuo li diris, ke ni jubilas 10 jaroj de la inicitivo de "La Zono kaj Vojo", kiu klare reflektas la emfazon je komuna kaj paca evoluo de la tuta homaro.
1  2  3  4  5  6