Fabio Massimo Parenti: "La Zono kaj Vojo" ludas esencan rolon en reduktado de disvolvaj breĉoj inter landoj

BY:Fabio Massimo ParentiOctober 9, 2023


Fabio Massimo Parenti estas doktoro pri geopolitiko, geostrategio kaj geoekonomiko. Nuntempe li estas fremdlanda asociita profesoro pri internaciaj studoj ĉe la Ĉina Universitato pri Eksterlandaj Aferoj en Pekino, kie li instruas internacian politikan ekonomion, internaciajn rilatojn kaj geopolitikon.


En Italio li estas internacia profesoro ĉe la Itala Internacia Instituto Lorenzo de Medici en Florenco, kie li instruis pri tutmondaj financaj merkatoj, evoluo kaj tutmonda ŝanĝiĝo de Ĉinio; tutmondiĝo kaj sociaj ŝanĝiĝoj, milito kaj amaskomunikiloj. Li krome instruis en la universitatoj de Meksikurbo, Monterrey kaj Manĉestro.


Profesoro Parenti estas membro de BRICS-Laboratorio ĉe la Instituto Eurispes, esploristo ĉe la Centra Ĉina Ekonomia Regiona Esplorinstituto en Zhengzhou, Henan-provinco, kaj scienca konsilisto ĉe la Internacia Diplomatia Instituto (IDI) en Romo.


Li estas membro de la Redakcia Konsilantaro de du internaciaj sciencaj ĵurnaloj Area Evoluo kaj Politiko (ADP) kaj La Ĵurnalo de Ekonomia Scienco: Teorio kaj Praktiko (JESTP). Li ankaŭ kunlaboras kun naciaj kaj internaciaj amaskomunikiloj.


Inter liaj ĉefaj eseoj estas: La ĉina vojo: defio por komuna estonteco en 2021; Geofinanco kaj geopolitiko en 2018; Ŝanĝi la mondsistemon: por iu geografio de la pliiĝo de Ĉinio en 2009; La spacoj de la tutmondiĝo en 2004. 


El Popola Ĉinio: En la pasintaj dek jaroj, pli ol 150 landoj kaj 30 organizoj subskribis kunlaborajn dokumentojn kun Ĉinio pri la konstruado de la iniciato "La Zono kaj Vojo", kaj hodiaŭ la iniciato jam estas la plej populara internacia kunlabora publika produkto kaj la plej granda kunlabora platformo en la mondo, do kiel vi, fakulo pri internaciaj rilatoj, taksas ĝin?


Fabio Massimo Parenti: Mia takso estas absolute pozitiva, la ciferoj klare indikas ĉion. Nuntempe ne ekzistas alia propono komparebla kun la ĉina iniciato. Ĝia sukceso, dek jarojn post ĝia lanĉo, estas tio, kio plej ĝenas iujn sektorojn de la okcidenta elito kaj estas la kialo, pro kiu la Okcidento provas imiti Ĉinion, per la eŭropa "Tutmonda enirejo" (Global Gateway), la usona iniciato "Konstruante reen pli bonan mondon" (BBBW, ĝi estas mallongigo de Building Back a Better World) kaj laste IMEC-iniciato (IMEC estas mallongigo de Hindia-Mezorienta-Eŭropa Koridoro), proponita en la lasta G20-pintkunveno en Delhio (septembro, 2023). La lasta iniciato efektive estos inkluzivita kadre de la eŭropa propono. La problemo pri tiuj ĉi iniciatoj estas, ke ili estas elpensitaj kontraŭ Ĉinio kaj ne laŭ logiko de komplementeco -- laŭ mi tio estas perdanta filozofio.


El Popola Ĉinio: Laŭ vi, kian rolon la iniciato ludas en la ekonomia disvolviĝo en la aliĝintaj landoj? Kaj kian rolon ĝi havas en la internaciaj rilatoj?


Fabio Massimo Parenti: Estas klare, ke kun triliono da investoj jam enmetitaj en la reala ekonomio, celantaj pliigi regionan kaj kontinentan interkonekton, la iniciato "La Zono kaj Vojo" ludas esencan rolon en reduktado de disvolvaj breĉoj inter landoj kaj sekve celante limigi kaj solvi laŭ tempopaso la problemojn rilatajn al enmigrado, malsato kaj subevoluo. La rolo de la iniciato estas do fundamenta por demokratiigi internaciajn rilatojn, atingi la celojn por daŭripova evoluigo de UN kaj trakti ĉiujn ĉefajn defiojn proprajn al tutmonda administrado. Temas do pri iniciato, kiun oni devas subteni por la bonfarto de la popoloj kaj la pacigo de la rilatoj inter landoj.


El Popola Ĉinio: Ĉu la iniciato motivigas la ekomonian disvolvon kaj interŝanĝojn de la du landoj nome Ĉinio kaj Italio?


Fabio Massimo Parenti: Ĝi tion faris kaj daŭre faros, komercaj volumoj signife kreskis en la lastaj 10 jaroj, eĉ se estas tuta serio da obstakloj truditaj far la logiko de blokadoj, de kiuj ni estas kaptitoj. 


El Popola Ĉinio: Kiel vi atendas pri la estonteco de la konstruado de "La Zono kaj Vojo"?


Fabio Massimo Parenti: Mi atendas, ke pli kaj pli da ordinaraj homoj konsciiĝos pri ĝia rolo kaj pri la ekonomi-politika esenco de la projekto. Ĉi tio plu konstruos interkonsenton ĉirkaŭ la iniciato "La Zono kaj Vojo" kaj aliaj rilataj iniciatoj, kiuj povos disvolviĝi.


Ĝi estas avangarda projekto, kiu proponas al la mondo reveni al la reala ekonomio, disvolvi pli da integriĝo ktp. Male al novliberala tutmondiĝo, la filozofio de "La Zono kaj Vojo", kaj ĝia realeco, igos la iniciaton sukcesa. Kontraŭe, la raba modelo de novliberala tutmondiĝo estas kondamnita al fiasko.


El Popola Ĉinio: Kiel la pligrandiĝo de BRICS kaj la evoluo de ĉi tiu kreskanta internacia geopolitika kaj geoekonomia realo influos la disvolviĝon de la iniciato La Zono kaj Vojo?


Fabio Massimo Parenti: Certe. La plifortigo de relative novaj interregistaraj platformoj, kun ĉiam pli komuna politika tagordo, nur plifortigos la pligrandigitan BRICS. Ekonomia planado kaj institucia arkitekturo, favoraj al kunlaboraj procezoj inter landoj, plu subtenos la iniciaton, ĉar la principoj de BRICS estas tiuj samaj de la ĉina iniciato: reciproka profito, rilatoj inter egaluloj, inkluzivigo kaj ne altrudo de ununura modelo. Resume, fine konkretaj kaj kredindaj respondoj al la petoj, kiujn la plimulto de la tutmonda loĝantaro postulas delonge.


Intervjuita de Chen Ji kaj Pietro Fiocchi












Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat