Fokuso

Kion ĉina modernigo alportos al nia estonteco?
La 20-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio okazinta pasintjare montras, ke ĉina modernigo estas socialisma modernigo gvidata de la Komunista Partio de Ĉinio, ĝi havas la komunajn trajtojn de diverslandaj modernecoj kaj proprajn trajtojn de Ĉinio. Do, kia estas la plej granda diferenco inter la modernigoj ĉina kaj okcidenta? Kiel trakti la rilatojn de ĉina modernigo kaj la mondo? Pri tio respondis Zhang Shuhua, direktoro de la Instituto pri Politiko kaj direktoro de la Kolegio pri Registara Administrado sub la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj.
Kuna konstruado de ĉin-centrazia komunumo de komuna estonteco
Xi'an estas unu el la deirpunktoj de la antikva Silka Vojo, kaj la Centra Azio estas la loko, tra kiu la antikva Silka Vojo nepre trairis. Dum miloj da jaroj, la antikva Silka Vojo kunligis la civilizaciojn en Azio, Eŭropo kaj Afriko, kaj helpis progreson de la homaro. Hodiaŭ de Xi'an elveturas kargotrajnoj laŭ 17 ĉeflinioj al centraziaj landoj, kaj varoj el landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo" kaj el 29 ĉinaj provincoj estas dissendataj tie.
Ekonomia kresko de Ĉinio kaj centraziaj landoj estos pli alta ol la monda averaĝo
Ĉinio kaj centraziaj landoj estas najbaroj kun komuna landlimo je pli ol 3 300 kilometroj. En la lastaj jaroj, kadre de la iniciato "La Zono kaj Vojo", daŭre pliiĝis la interkomunikado inter Ĉinio kaj la landoj. Etendiĝo de translandlimaj transportaj kanaloj kaj pliiĝo de transportaj manieroj de Ĉinio kaj la Centra Azio helpis al centraziaj landoj transformi siajn malavantaĝojn de enlandaj lokoj en avantaĝojn de vojnodo por komercaj interŝanĝoj.
Pintkunveno de Ĉinio kaj Centra Azio desegnos novan skizon de kunlaboro
Ĉinio kaj la kvin centraziaj landoj estas bonaj najbaroj, bonaj partneroj, bonaj amikoj kaj bonaj fratoj. La Pintkunveno de Ĉinio kaj Centra Azio okazos en Xi'an, Ĉinio, en la 18a kaj la 19a de majo, ĝi desegnos novan skizon por la rilatoj inter Ĉinio kaj centraziaj landoj kaj helpos konstrui pli proksiman ĉin-centrazian komunumon de komuna estonteco.
Kial inviti la kvin landojn en la Centra Azio?
En la 18-a kaj la 19-a de majo okazos en la urbo Xi'an la Pintkunveno de Ĉinio kaj Centra Azio. Tio estas la unua eksterreta pintkunveno por Ĉinio kaj la kvin landoj, kiu malfermos novan ĉapitron de la rilatoj inter Ĉinio kaj la centraziaj landoj. Ĝi havas mejloŝtonan signifon por bonkvalite konstrui la ĉinan iniciaton "La Zono kaj Vojo" kaj la ĉin-centrazian komunumon de komuna estonteco, kaj ankaŭ stabile disvolvi la regionon.
Xi Jinping urĝas kune konstrui "la Zono kaj Vojo" por novaj perspektivoj de azieŭropa kunlaboro
La 24-an de majo ĉina prezidanto Xi Jinping per videoligo faris salutparolon en la malfermo de la plena sesio de la dua Eŭrazia Ekonomia Forumo de la Eŭrazia Ekonomia Unio. Xi Jinping rimarkigis, ke la nuna mondo travivas profundajn ŝanĝiĝojn, kiuj neniam okazis de jarcento, kaj la monda multpolusiĝo kaj ekonomia tutmondiĝo estas historia tendenco nebremsebla. Persistado en vera plurflankismo kaj sinkrona disvolvado inter regionoj estas vaste konata de la internacia komunumo. Ĉinio esperas, ke la efika kunagado inter la partoprenantoj de la iniciato "La Zono kaj Vojo" kaj la Eŭrazia Ekonomia Unio estos plue profundigita, kaj ke ĉiuj landoj kunlaboru en unueco kaj dediĉo por krei novajn perspektivojn por kunlaboro.
IKEF-prezidanto Ĉielismo: Amikeco inter centraziaj esperantistoj kaj mi
Centrazia Esperanto-movado komenciĝis de la tempo de Sovetunio. En la 1990-aj jaroj, helpe de Anatoli Ionesov, samarkanda esperantisto, mi multfoje organizis komerc-grupojn de mia provinco Shaanxi viziti la belan urbon Samarkando. Tiam E-movado estis tre aktiva en la regiono, kaj mi konatiĝis kun multaj esperantistoj de Uzbekio, Kirgizio kaj Kazaĥio. La Centra Azio situas meze de la antikva Silka Vojo, multaj familioj memoras la amikecon kun ĉinoj en la pasinteco. Do la interŝanĝoj inter la landoj kaj Ĉinio estas daŭrigo de longa historio.
Konstruado de homara komunumo de komuna estonteco por prezenti disvolvan direkton de homara civilizacio
Konstrui homaran komunumon de komuna estonteco helpas solvi la komunajn problemojn alfrontatajn de la homaro, antaŭenigi la progreson de la homa civilizacio kaj malfermi novan ĉapitron en la disvolviĝo de la homa civilizacio. La koncepto konstrui homaran komunumon de komuna estonteco sekvas la principon, ke ĉiuj landoj, grandaj aŭ malgrandaj, estas egalaj, insistas pri komunaj dialogo, konstruado kaj ĝuo, la monda estonteco devas esti regata de ĉiuj landoj, internaciaj reguloj devas esti skribitaj de ĉiuj landoj, mondaj aferoj devas esti decidataj de ĉiuj landoj, kaj la fruktoj de disvolvado devas esti kundividitaj de ĉiuj landoj.
Shaanxi: kunlaboroj kaj kungajno laŭ "La Zono kaj Vojo"
Ekde kiam Ĉinio proponis la iniciaton "La Zono kaj Vojo", rilataj kunlaboroj kaj vojaĝoj inter la ĉina provinco Shaanxi kaj la landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo" pli kaj pli multiĝis. En antikveco, Chang'an (nuna Xi'an, ĉefurbo de Shaanxi) akceptis komercistojn el la tuta mondo, kaj en Chang'an kuniĝis diversaj kulturoj kaj tie prosperis komerco, kulturo kaj turismo. Nun, 10 jarojn post propono de la iniciato "La Zono kaj Vojo", la spirito de la Silka Vojo denove releviĝis.
Xi Jinping intervidiĝis kun palestina prezidento Mahmoud Abbas
Abbas diris, ke nome de la palestina popolo, li sincere dankas Ĉinion pro la forta subteno kaj malegoisma helpo por la justa afero de la palestina popolo reakiri la naciajn legitimajn rajtojn. Ĉinio estas fidinda amiko kaj partnero de Palestino. Palestino firme subtenas la pozicion de Ĉinio pri kernaj interesoj kaj sekvas la principon pri unu Ĉinio. Palestino pretas labori kun Ĉinio por kune antaŭenigi konstruadon de "La Zono kaj Vojo", plifortigi kunlaboron en diversaj kampoj, akceli konstruadon de la homara komunumo de komuna estonteco kaj senĉese profundigi palestin-ĉinan strategian partnerecon.
1  2  3  4  5  6