Pintkunveno de Ĉinio kaj Centra Azio desegnos novan skizon de kunlaboro

BY:Xie RuifengMay 17, 2023

Ĉinio kaj la kvin centraziaj landoj estas bonaj najbaroj, bonaj partneroj, bonaj amikoj kaj bonaj fratoj. La Pintkunveno de Ĉinio kaj Centra Azio okazos en Xi'an, Ĉinio, en la 18a kaj la 19a de majo, ĝi desegnos novan skizon por la rilatoj inter Ĉinio kaj centraziaj landoj kaj helpos konstrui pli proksiman ĉin-centrazian komunumon de komuna estonteco.


Komence de 2022 okazis la videa pintkonferenco pri la 30a datreveno de la stariĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj la kvin centraziaj landoj, kaj naskiĝis la kunlabora mekanismo inter Ĉinio kaj centraziaj landoj.


La Centra Azio estas la loko, kie la iniciato "La Zono kaj Vojo" estis prezentita, kaj ĝi ankaŭ estas unu el la ĉefaj areoj, kie la komuna konstruado de "La Zono kaj Vojo" akiris fruan rikolton.


En 2022, la komerca sumo inter Ĉinio kaj la kvin centraziaj landoj atingis 70.2 miliardojn da usonaj dolaroj. Ĝis la fino de 2022, la stoko de la rekta investo de Ĉinio en la kvin centraziaj landoj estis preskaŭ 15 miliardoj da usonaj dolaroj.


(el ĈRI)
Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat