Fokuso

Ganaa parlamentano: "La Zono kaj Vojo" industriigas Afrikon
Adams vizitis Ĉinion en aŭgusto por partopreni trejnan programon organizitan de la ministerio pri komerco de Ĉinio, kaj lia impreso pri la iniciato estis profunda. Alia areo, kiun Adams tuŝis, estas energio, ĉar Ĉinio investas en elektroproduktado por subteni industriigon. Li diris, ke Ĉinio lanĉis la iniciaton por subteni komercan kaj ekonomian disvolviĝon. Afrikaj landoj komencis evoluigi infrastrukturojn, kiel fervojoj, havenoj kaj flughavenoj, por helpi Afrikon industriiĝi, evoluigi infrastrukturojn kaj komercajn retojn. Li citis la ekzemplon de Ganao, kie Ĉinio investis en la akvelektra centralo Bui, la dua plej granda akvobaraĵo en la lando, kaj iuj projektoj pri sunenergio.
Artefarita intelekto estas fenestro por observi la ĉinan modernigon
Por la Aziaj Ludoj oni unuafoje metis la ideon de"artefarita intelekto" en la historio de Aziaj Ludoj. Hangzhou havas la titolon de "urbo de cifereco" en Ĉinio, kaj la provinco Zhejiang, al kiu Hangzhou apartenas, estas pioniro de la ĉina modernigo. Ĝuste en tiu ĉi senco "artefarita intelekto" estas bona fenestro por observi la ĉinan modernigon.
Laŭlonge de jardeko tiu koncepto havigis al si forton por ŝanĝi la mondon
La ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo" estigis investon de preskaŭ duiliono da usonaj dolaroj kaj liberigis kvardek milionojn da mondaj homoj el malriĉeco; kiam la pandemio de KOVIM-19 furiozis tramonde, ĉinaj vakcinoj kaj medicinaj materialoj estis transportitaj al multaj landoj… Ĉio tio okazis ĝuste per la influo de la koncepto homara komunumo de komuna estonteco, proponita de Ĉinio.
Vilhelmo Lutermano: Evoluo de Ĉinio signifas evoluon de ĉiuj triamondaj landoj
Vilhelmo Lutermano estas germana esperantisto, kiu aktive tradukas germanan literaturon en Esperanton kaj viglas en la maldekstra Esperanto-movado. Li naskiĝis en 1936 en norda Germanio kaj esperantistiĝis en 1987. Li estas ĉefredaktoro de la Esperanto-versio de Le Monde diplomati-que (http://eo.mondediplo.com). Li delonge loĝas en Kubo kun sia edzino kaj fondis familion en la lando. Li opinias, ke Kubo estas entute simpatia pro sia principo de socia justeco en la lando mem kaj ankaŭ pro sia internacia solidareco. Lastatempe, pri la kunlaboro inter Kubo kaj Ĉinio kadre de la iniciato "La Zono kaj Vojo", El Popola Ĉinio intervjuis lin.
Tri tagoj, tri urboj
En la unua semajno de septembro mi estis kontaktita pri intervjuo kun Dauter Oliveira, estro pri disvolvado por Azio de la brazila minkompanio Vale en Ŝanhajo. Lia tagordo estas plena, kaj ni nur estus disponeblaj por la intervjuo en la 14-a de septembro. En tiu tago mi laŭplane devus ĉeesti la Pekinan Kulturan Forumon, dutaga altnivela evento. Mi do kontaktis la organizantojn de la forumo, ili komprenis mian situacion kaj akceptis mian partoprenon nur por la 15-a de septembro. Post du tagoj mi estis informita pri oficvojaĝo al la provinco Henan, por lerni pri la disvolviĝo de ĉina civilizo ĉe la Flava Rivero en antikveco kaj partopreni la Forumon de Civilizoj ĉe Grandaj Riveroj de la Mondo, en la urbo Zhengzhou. Mi akceptis vojaĝi vespere, post la forumo en Pekino, por esti preta por ekskursi al la Flava Rivero la sekvan matenon kaj ekkoni la laboron faratan pri ĝia konservado.
Survoje al verda disvolvado: la ekzemplo de Shanxi
En la malferma ceremonio de ĉi-jara forumo, matene de la 6-a de septembro, Xie Zhenhua, speciala sendito de Ĉinio pri Klimatŝanĝigo, laŭdis la celon proponitan de brazila prezidento Lula nuligi senarbarigon ĝis 2030 kaj ankaŭ la du karbonajn celojn proponitajn de ĉina prezidanto Xi Jinping: atingi la pinton de karbona emisiado ĝis 2030 kaj karbonan neŭtralecon ĝis 2060. Tio montras, ke Brazilo kaj Ĉinio komplementas unu la alian en la batalo kontraŭ klimatŝanĝiĝo, kaj tio estigas solidan grundon por kunlaboro inter ambaŭ landoj kadre de mediprotekto kaj politiko pri energio. Elektroproduktado en Brazilo plejparte venas de renovigeblaj fontoj, kiel akvo, biomaso, suno kaj vento, dum Ĉinio komence alprenis disvolviĝmodelon bazitan sur bruligo de fosiliaj brulaĵoj, ĉefe karbo, kaj nur antaŭ kelkaj jardekoj komencis fokusiĝi pri verdaj energifontoj.
Ekfunkciis fervojo inter Ĝakarto kaj Bandungo en Indonezio
La 7-an de septembro ekfunkciis la fervojo inter Ĝakarto kaj Bandungo, kune konstruita de Ĉinio kaj Indonezio. Depost tio, la tempo por vojaĝi inter la du urboj mallongiĝas de 3.5 horoj al 40 minutoj. Komence de oktobro, oni povas aĉeti biletojn de la linio. Tio signifas, ke Indonezio ekhavis altrapidan fervojon, tio ankaŭ estas granda atingo inter Ĉinio kaj Indonezio kadre de "La Zono kaj Vojo".
Mentoreca programo por maŝinistoj de Ĉinio kaj Indonezio
Mu Zhen estas unu el la 55 ĉinaj altrapidtrajnaj maŝinistoj nuntempe laborantaj en trejnado de indoneziaj maŝinistoj por ĝakart-bandunga altrapida fervojo en Indonezio. Mu estas maŝinisto kun preskaŭ 30-jara sperto en sia fako, kaj atingis la rapidecon de 385 kilometroj hore dum testado de Ĝakart-Bandunga altrapida fervojo. Tiu 142-kilometra altrapida fervojo estas konstruita laŭ ĉinaj teknologioj kaj normoj adaptitaj al geografiaj kaj klimataj trajtoj de Indonezio. Mentoreca programo estis kreita por ke ĉinaj maŝinistoj kunhavigu sciojn kaj spertojn kun siaj indoneziaj kolegoj.
Brazilo festis Nacian Tagon de Ĉina Enmigrado
En la urbo San-Paŭlo okazis la premidona ceremonio de la konkurso pri desegno "De Enmigrado al Nuna Tempo: Interŝanĝoj kaj Kultura Integriĝo Inter Brazilo kaj Ĉinio", pri la amikeco kaj interŝanĝoj pli kaj pli intensaj inter ambaŭ landoj. La konkurson partoprenis studentoj el 396 brazilaj lernejoj.
Inaŭguriĝis 7-a Ĉin-Sudazia Ekspozicio
La 16-an de aŭgusto inaŭguriĝis la 7-a Ĉin-Sudazia Ekspozicio en Kunming-urbo, Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio. Dum la 5-taga ekspozicio, invititoj el 85 landoj, regionoj kaj internaciaj organizoj, kaj ankaŭ pli ol 30 000 partoprenantoj retaj kaj eksterretaj ĉeestas la ekspozicion kun la temo "unueco kaj kunlaboro por komuna disvolviĝo".
1  2  3  4  5  6