Tri tagoj, tri urboj

BY:Rafael Henrique ZerbettoSeptember 25, 2023

En la unua semajno de septembro mi estis kontaktita pri intervjuo kun Dauter Oliveira, estro pri disvolvado por Azio de la brazila minkompanio Vale en Ŝanhajo. Lia tagordo estas plena, kaj ni nur estus disponeblaj por la intervjuo en la 14-a de septembro. En tiu tago mi laŭplane devus ĉeesti la Pekinan Kulturan Forumon, dutaga altnivela evento. Mi do kontaktis la organizantojn de la forumo, ili komprenis mian situacion kaj akceptis mian partoprenon nur por la 15-a de septembro. Post du tagoj mi estis informita pri oficvojaĝo al la provinco Henan, por lerni pri la disvolviĝo de ĉina civilizo ĉe la Flava Rivero en antikveco kaj partopreni la Forumon de Civilizoj ĉe Grandaj Riveroj de la Mondo, en la urbo Zhengzhou. Mi akceptis vojaĝi vespere, post la forumo en Pekino, por esti preta por ekskursi al la Flava Rivero la sekvan matenon kaj ekkoni la laboron faratan pri ĝia konservado.


Mi laboranta en Ŝanhajo


Posttagmeze de la 13-a de septembro mi, per la altrapida trajno Fuxing, iris de Pekino al Ŝanhajo. Tiu vojaĝo estis tre rapida, ĉar dumvoje la trajno haltis nur en Nankino kaj mi sufiĉe frue atingis Ŝanhajon.


Matene de la sekva tago, mi iris al ŝtalejo de la ĉina firmao Baosteel por montri ĝin. La fabriko estas tute aŭtomata kaj kapablas funkcii 24-hore ĉiutage kun malŝaltitaj lampoj. La fabriko estas grandega kaj vere impresis min, tie estas eĉ bela ĝardeno kie la laboristoj povas ripozi. Dum tagmanĝo mi rimarkis, ke la tabloj de la manĝejo estas el ligno kaj la pladoj kaj teleroj estas el plasto. Tio memorigis min pri proverbo tre konata en Brazilo: En domo de forĝisto, forko estas el ligno. Tiu proverbo signifas, ke fakulo bezonas tiom sin dediĉi al plenumado de mendoj de klientoj, ke li forgesas siajn proprajn bezonojn.


El tie mi iris al la ŝanhaja sidejo de Vale. Tio estis mia unua fojo vizitanta brazilan entreprenon en Ĉinio, do estis tre interesa sperto. La oficejoj de Vale troviĝas en la 52-a kaj 53-a etaĝoj de alta turo, kaj el tie oni havas belegan rigardon de Huangpu-rivero kaj la urbo ĉirkaŭ ĝi. En tiu tago estis pluveto kaj la nuboj aldonis apartan belecon al la pejzaĝo sur la horizonto.


Ŝanhajo rigardata el la loka sidejo de Vale


Dum la intervjuo, mi multe lernis pri la kunlaboroj inter brazilaj kaj ĉinaj firmaoj kadre de minado kaj ŝtalproduktado kaj kiel ambaŭ landoj profitas de tio. Mi ankaŭ ŝatis lerni, kiel Vale kunlaboras por helpi Ĉinion redukti karbonellasadon en tiu industria ĉeno. Tempo rapide pasis kaj mi ektimis malfruiĝi por iri al la stacidomo, sed ĉio iris glate: mia trajno estis tre rapida kaj mi atingis Pekinon je la antaŭplanita horo. Dum mi estis en la trajno, en Pekino aliaj partoprenantoj de la Pekina Kultura Forumo estis ĝuantaj bankedon kaj mirindan prezentaĵon ĉe Shougang-parko. Sekvatage mi vidis fotojn kaj filmetojn pri la prezentaĵo, kio estis ja mirinda.


La Pekina Kultura Forumo okazis en la fama Pekina Hotelo, el kie oni havas privilegian rigardon de la iama Legacia Kvartalo de Pekino. La forumo estis dividita en du subforumojn: tiu pri protektado de kulturaj heredaĵoj kaj tiu pri turismo kaj kulturaj heredaĵoj. Mi ĉeestis la lastan. Tie mi konatiĝis kun germana fakulo pri turismo, kiu klarigis al mi, ke la malrapideco en la reveno de eŭropaj turistoj al Ĉinio estas normala afero, ĉar eŭropanoj havas la kutimon delonge antaŭplani siajn sekvajn feriojn, tiel ke necesas atendi almenaŭ ĝis la sekva somero por rimarki signifan kreskon.


Pekino rigardata el la 16-a etaĝo de Pekina Hotelo


En la forumo mi ankaŭ konatiĝis kun delegitaro el la urbo Oeiras en Portugalio. La registaroj de Oeiras kaj Pekino havas multajn kunlaborojn kaj Ĉinio fariĝas grava merkato por produktoj el Portugalio. Aparte substrekinda afero estas, ke en tiu ĉi forumo estis interpretado ne nur en la ĉina kaj la angla, sed ankaŭ en la portugala. Tio estis la unua fojo, ke mi vidis portugallingvan interpretadon en evento sen rekta rilato al portugallingvaj landoj.


Post la forumo, mi tuj iris al trajnostacio por vojaĝi al Zhengzhou. La vojaĝo per altrapida trajno daŭris iom pli ol du horoj, kaj mi atingis la hotelon sufiĉe frue por bone ripozi.


Sekvatage mi vizitis la Flavan Riveron, lernis pri mediprotekta laboro farata tie, kaj ankaŭ pri la kulturaj heredaĵoj de Henan, unu el la luliloj de la ĉina civilizacio. Krom la riveron, mi ankaŭ vizitis templojn, la loko kie naskiĝis la fama poeto Du Fu. Mi restis unu plian tagon en Zhengzhou por partopreni la Mondan Forumon de Civilizoj ĉe Grandaj Riveroj, kiu estis tre interesa pro la prelegoj de pluraj profesoroj pri temoj kiel historio kaj arkeologiaj eltrovaĵoj.


Imperiestroj Yan kaj Huang skulptitaj sur roko en Zhengzhou


En tri tagoj viziti tri urbojn tiom for unu de la aliaj kaj plenumi tuttagan tagordon en ĉiu el ili atestas la rapidecon kaj konvenecon de ĉinaj altrapidaj fervojoj. El tiuj tri tagoj mi aparte rememoras tri scenojn kiujn mi vidis: la pejzaĝo tra la fenestro de la ŝanhaja sidejo de Vale, Pekino rigardata el fenestro de Pekina Hotelo, kaj la skulptaĵoj de la antikvaj imperiestroj Yan kaj Huang, prapatroj de la ĉina nacio.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat