Survoje al verda disvolvado: la ekzemplo de Shanxi

BY:Rafael Henrique ZerbettoSeptember 15, 2023

Konata pro siaj belaj montaroj, bongustaj nudeloj kaj bonkvalita vinagro, la provinco Shanxi de Ĉinio ankaŭ estas loko de novigo kaj transformiĝo al verda ekonomio, kie ĉiujare okazas, ekde 2016, en la urbo Taiyuan, Taiyuan-a Forumo pri Disvolvado de Malaltkarbona Energio.



En la malferma ceremonio de ĉi-jara forumo, matene de la 6-a de septembro, Xie Zhenhua, speciala sendito de Ĉinio pri Klimatŝanĝigo, laŭdis la celon proponitan de brazila prezidento Lula nuligi senarbarigon ĝis 2030 kaj ankaŭ la du karbonajn celojn proponitajn de ĉina prezidanto Xi Jinping: atingi la pinton de karbona emisiado ĝis 2030 kaj karbonan neŭtralecon ĝis 2060. Tio montras, ke Brazilo kaj Ĉinio komplementas unu la alian en la batalo kontraŭ klimatŝanĝiĝo, kaj tio estigas solidan grundon por kunlaboro inter ambaŭ landoj kadre de mediprotekto kaj politiko pri energio. Elektroproduktado en Brazilo plejparte venas de renovigeblaj fontoj, kiel akvo, biomaso, suno kaj vento, dum Ĉinio komence alprenis disvolviĝmodelon bazitan sur bruligo de fosiliaj brulaĵoj, ĉefe karbo, kaj nur antaŭ kelkaj jardekoj komencis fokusiĝi pri verdaj energifontoj.


La rapideco de la ŝanĝiĝo en energipolitiko de Ĉinio estas okulfrapa: la lando fermis plurajn karbocentralojn kaj karbominejojn kaj samtempe inaŭguris multegon da suncentraloj kaj ventocentraloj tra sia tuta teritorio. Plie, kaj plej grave, Ĉinio disvolvis proprajn teknologiojn kaj industriajn katenojn en rilataj sektoroj kaj nun havas pintnivelan industrion pri sunpaneloj kaj ventenergiaj generatoroj, eksportante siajn produktojn al la tuta mondo.


Laboristo kontrolas novproduktitan sunpanelon en fabriko de Jinneng.


La firmao Jinneng-a Pur-energia Kompanio Teknologia Limigita (Jinergy), fondita en 2013, estas bona ekzemplo: kvankam ĝi aĝas nur dek jarojn, tamen ĝi havas la ambicion fariĝi la monde unua produktisto de sunpaneloj kaj la monde ĉefa liveranto de pura energio. La fabriko de Jinergy en Taiyuan alprenas teknikojn de industrio 4.0, kie robotoj rete interkonektitaj per 5G-a teknologio fabrikas sunpanelojn sen bezono de homa interveno. Fine de la fabrikado, homoj testas la panelojn, kontrolas ilian kvaliton kaj ilin forsendas al klientoj. Per daŭra investo en teknologia novigo kaj simpligo de produktada procezo, Jinergy fariĝis tre konkurenciva kaj nun havas klientojn en la tuta mondo, kontribuante por helpi la mondon atingi karbonan neŭtralecon.


Alia bona ekzemplo de la progreso de Shanxi en energia sektoro estas la firmao Jupeng Bio, kiu disvolvas teknologion por produkti etanolon el biomaso por uzi ĝin kiel fuelon por aŭtomobiloj. Antaŭ kelkaj jardekoj, Brazilo estis la nura lando en la mondo kie etanolo estis uzata kiel fuelo en aŭtomobiloj, kaj ankaŭ estis referenco en la kampo de biomaso kiel energifonto pro la konveneco de tiu teknologio por brazila agrikultura industrio. Kvankam la progreso de Ĉinio en tiu sektoro dum la lasta jardeko estis impresa, tamen ankoraŭ ekzistas bona grundo por kunlaboro inter ambaŭ landoj tiukampe, ĉar ili povas komplementi unu la alian diversmaniere. Ekzemple, Brazilo estas gravega produktanto de etanolo, sed ne konas la teknikon de Jupeng Bio, kio ebligus kreskigi la nacian produktadon sen bezono kreskigi plantadon de sukerkano. Aliflanke, ĉinoj apenaŭ konas la teknologion de Brazilo kiu permesas al motoro de aŭto funkcii per ajna kombinaĵo de benzino kun etanolo.


Karbominejo en Shanxi uzas virtualan realon por trejni siajn laboristojn pri krizokaza situacio.


Sed, en industria lando tiom vasta kiel Ĉinio, ne eblas atingi karbonan neŭtralecon nur per antaŭenigo de novaj energifontoj: dum longa tempo la lando iugrade dependos de bruligado de fosiliaj brulaĵoj, sekve por atingi karbonan neŭtralecon, la lando bezonas redukti kaj kompensi la poluadon el tiuj fontoj. Shanxi estas provinco riĉa je karbo, antaŭe sendita al aliaj provincoj de Ĉinio por funkciigi karbocentralojn. Nun la karbo el Shanxi funkciigas centralojn en la provinco mem, reduktante la poluon kaŭzitan de transporto. Laŭ fakuloj, la provinco alprenas rimedojn por redukti la poluadon en ĉiuj fazoj de la ciklo de karbo.


Bona ekzemplo de tio estas la karbominejo Xinyuan de la kemia grupo Lu'an en Caogou-vilaĝo de la urbo Jinzhong de la provinco Shanxi. Ĝi estas la unua saĝa 5G-a minejo en Ĉinio, kun altnivela aŭtomateco kiu reduktas ne nur la kostojn kaj riskojn pri laborakcidentoj, sed ankaŭ signife reduktas la poluadon. La minejo provizas karbon por elektrocentraloj, ŝtalfabrikoj kaj kemiaj fabrikoj. En la kontrolejo de la minejo, mi sukcesis per 5G-a teknologio vive babili kun inĝeniero tiam laboranta en loko nealirebla de vizitantoj. Redukti la emisiadon en ĉiu fazo de la karbona ciklo estas malfacila, sed realigebla tasko, kaj Ĉinio tion faras. Kompreneble tio ankaŭ signifas, ke novaj teknikoj uzataj en karbocentraloj sukcesas signife redukti la emisiadon de poluaĵoj, kaj la bona aerkvalito en Shanxi atestas la sukceson de tiu agado.


Mi rigardas senŝoforan aŭton de Baidu.


La urbo Yanquan en Shanxi estas la unua urbo fondita de ĉinaj komunistoj. Male al la antikvaj palacoj kaj temploj troveblaj en pli antikvaj urboj, la arkitekturaj ĉefverkoj de Yanquan estas elpensitaj por esti simplaj kaj funkciaj kaj emfazi la valoron de la laborista klaso. Tio estis novigo en tiu epoko. Nuntempe, Yanquan refoje novigas: sur ĝiaj stratoj cirkulas aŭtoj, busoj kaj aliaj veturiloj aŭtomate ŝoforataj, disvolvitaj de la ĉina firmao Baidu. Ĉiuj senŝoforaj veturiloj estas ligitaj al interkonektita sistemo pri veturado centrita sur la modelo Veturilo-vojo-nubo-mapo. En Yanquan homoj jam vivas en la estonteco.


En ne tre fora estonteco, Shanxi ne nur alportos gravan kontribuon al la plenumo de la du karbonaj celoj, sed ankaŭ alportos al la mondo novigajn solvojn por energia sektoro kaj disvolvos saĝajn urbojn por sia popolo laŭlonge de tiu procezo.


Raportis: Rafael Henrique Zerbetto






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat