Ganaa parlamentano: "La Zono kaj Vojo" industriigas Afrikon

BY:Xie RuifengOctober 8, 2023


Kofi Adams, parlamentano de Oti-regiono de Ganao, diris, ke por afrikaj landoj indas akcepti la ĉinan iniciaton "La Zono kaj Vojo" por rikolti industriajn avantaĝojn el la iniciato.


Adams vizitis Ĉinion en aŭgusto por partopreni trejnan programon organizitan de la ministerio pri komerco de Ĉinio, kaj lia impreso pri la iniciato estis profunda. Alia areo, kiun Adams tuŝis, estas energio, ĉar Ĉinio investas en elektroproduktado por subteni industriigon.


Li diris, ke Ĉinio lanĉis la iniciaton por subteni komercan kaj ekonomian disvolviĝon. Afrikaj landoj komencis evoluigi infrastrukturojn, kiel fervojoj, havenoj kaj flughavenoj, por helpi Afrikon industriiĝi, evoluigi infrastrukturojn kaj komercajn retojn. Li citis la ekzemplon de Ganao, kie Ĉinio investis en la akvelektra centralo Bui, la dua plej granda akvobaraĵo en la lando, kaj iuj projektoj pri sunenergio.


Li diris: "Hodiaŭ, ni havas stabilecon pri energio pro ĉina investo. Kaj ni ĉiuj scias, kion grava energio estas por industriigo. Kaj kiom da landoj eble pretas doni al ni tiom multe por investi en tiaj projektoj kiel Ĉinio faris?"


Li aldonis, ke la industriiĝo de pluraj afrikaj landoj ne estus komenciĝinta sen la subteno de Ĉinio.


Adams substrekis, ke Ĉinio investas ne nur en Ganao. "En Etiopio, vi trovos ilian ĉeeston en fervoja disvolvo, aviado kaj havenoj. Ankaŭ en Kenjo, Angolo kaj multaj aliaj afrikaj landoj, vi trovos ĉeeston de ĉinoj en agadoj, kiuj forte subtenas la industriigon."


Li diris, ke ĉina investo en Afriko donos pli altajn disvolvajn kaj industriigajn rezultojn, se la kontinento direktus kelkajn rimedojn al integriĝo de komerco ene de la Afrika Kontinenta Liberkomerca Areo. Tra la integriĝo, Afriko kreus pli grandan ekonomian povon, kun pli granda MEP kaj pli da ŝancoj por investo kaj komerco.


Redaktoro: Xie Ruifeng








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat