Voĉoj

Video】Brazila eksponanto: ĈIIE estas tre interesa
Mi opinias, ke ĈIIE estas tre interesa, ĉar, antaŭe homoj pensis nur pri produkti en Ĉinio, importi produktojn el Ĉinio. Nun estas malsame, ĈIIE estas ekzemplo de ekspozicio tra kiu oni prezentas sian produkton al la ĉina merkato, do estas la malo, Ĉinio aĉetas produktojn el la tuta mondo kaj tiel ĝi kreas gravan oportunon por Brazilo. Mi pensas, ke nun estas tre interesa kaj unika momento
Video】Urugvaja eksponanto: Ĉinio estas nia ĉefa celloko
La Nacia Instituto pri Viando de Urugvajo okupiĝas pri la diskonigo de viando el Urugvajo en eksterlando, kaj nuntempe Ĉinio estas nia ĉefa celloko , nia ĉefa celo estas kreskigi eksportojn al Ĉinio, kaj nia strategio estas profundigi niajn sciojn pri ĉina kulturo, ni volas kompreni la ĉinajn konsumantojn por esti kapablaj alporti al ili la plej bonajn produktojn kaj antaŭenigi la markon Urugvajo en tiu ĉi lando. La ĉina merkato, samkiel la tuta mondo, tre suferis pro la pandemio kaj la rimedoj por ĝin regi. Kompreneble, la ekonomio malrapidiĝis, nun revigliĝas, homoj aĉetas pli da viando, kreskas konsumado, kreskas agadoj.
Video】Brazila ĝenerala konsulo en Ŝanhajo estas tre optimisma pri ĉina merkato
Ni havas plurajn interesajn kazojn ĉi tie en ĈIIE en 2023 pri ĉeesto de grandaj brazilaj kompanioj kaj grandaj asocioj, reprezentantaj centojn da kompanioj de la sektoro de agrikulturaj negocoj. Kaj ni havas tiun ĉi pavilonon ĉi tie. Ili montras, ke Brazilo estas tre interesa lando, granda lando, plena je diverseco, kaj kun multaj firmaoj kaj produktoj eble interesaj por ĉinaj konsumantoj, por ĉina merkato. Pro tio mi certas, ke ĝi havos grandan sukceson. Mi rimarkas, ke multaj brazilaj eksponantoj tre ĝojas esti ree en Ĉinio post la pandemio. Kompreneble tio ne estas facila, estas procezo, sed ni havas memfidon, ĉar, laŭ ampleksa vidpunkto, aparte en tiuj areoj kie Brazilo estas aparte konkurenciva, alivorte manĝaĵoj kaj trinkaĵoj.
Video】Brazila organizo: ni celas kontentigi la postulon de Ĉinio pri produktoj el brazila agrikulturo
CONAFER estas la Nacia Kunfederacio de Familiaj Agrikulturistoj kaj Kamparaj Familiaj Entreprenantoj de Brazilo. Ni alportis kafon -- tiu ĉi kafo estas manprilaborita... ni ankaŭ kunportis oleojn el makaubo kaj buritio (brazilaj fruktoj), kaj buriti-dolĉaĵon, ni kunportis marmeladon el pekio, pekio estas gravega por ni, por nia kulturo. Ĉi tie estas multaj produktoj nekonataj de ĉinoj, estas novaĵoj por ili. Preskaŭ duono de niaj produktoj ne estis konataj de ĉinoj. Por ni estas granda ĝojo prezenti iom de nia brazila kulturo ĉi tie en Ĉinio
Video】Ĉin-Pakistana Ekonomia Koridoro estas mejloŝtono por pakistana disvolviĝo
Mi nomiĝas Zoon Ahmed Khan, aŭ Ming Zhu en la ĉina. Mi estas pakistano vivanta en Pekino jam ok jarojn. Ĉinio kaj Pakistano de jardekoj havas tre proksiman kunlaboron, ni uzas la vortumon "fera frato" por la amikeco, Sed la iniciato "La Zono kaj Vojo", aparte la Ĉin-Pakistana Ekonomia Koridoro, estas mejloŝtono por pakistana disvolviĝo. La unua fazo, anoncita en 2015, entenis projektojn pri energio, transporto, infrastrukturo kaj ankaŭ la havenon de Gwadar, specialaj ekonomiaj zonoj, infrastrukturoj kiujn Pakistano bezonegas jam de jaroj, do tio iĝis ĉefa akcelilo de pakistana ekonomio, ĉefa akcelilo de la pakistana vizio pri disvolvado, kaj ok jarojn post la unua fazo.
Video】Reziyemu Kadir: Ĉiuj gastoj donis al ni pozitivajn recenzojn!
Mi mem konstruis gastejon. Ĝis nun ni akceptis multajn gastojn en- kaj eksterlandajn. Ĝenerale, en somero de aprilo ĝis oktobro, la ĉambroj estas plene rezervitaj. Kiam la gastoj alvenas, ili ĉiuj estas tre ĝojaj kaj tre ŝatas nian gastejon Ĝis nun, ĉiuj gastoj, kiujn ni ricevis, donis al ni pozitivajn recenzojn!
Irina Bokova: Ni bezonas diversecan "interretan Silkan Vojon"
La 9-an de novembro en Wuzhen-urbeto okazis Forumo pri Reta Komunikado kaj Reciproka Lernado de Civilizacioj de la Monda Interreta Konferenco 2023. Irina Bokova, iama ĝenerala direktoro de Unesko, diris en sia parolo, ke la hodiaŭa cifereca revolucio devas esti inkluziviga kaj daŭripova. Anstataŭ apartigi, ĝi devas alproksimigi nin pli ol iam ajn antaŭe. Necesas konstrui pontojn por kulturaj interŝanĝoj anstataŭ profundigi fremdecon.
Video】Muhammad Asghar: La Zono kaj Vojo alportis soci-ekonomian disvolvadon
Mi nomiĝas Muhammad Asghar, mi reprezentas Amaskomunikan Grupon de Pakistano kaj vivas en Pekino, Ĉinio, jam ses jarojn. La iniciato "La Zono kaj Vojo" estas tre grava por Pakistano, ĉar Ĉin-Pakistana Ekonomia Koridoro esence spegulas kaj desegnas tiun ĉi iniciaton, ĝi glate disvolviĝas en Pakistano kaj ĝis nun Ĉinio investis 25 miliardojn da usonaj dolaroj en projektoj pri infrastrukturo, transportoj, energio, marhaveno, flughaveno... Do, ĝi efektive ŝanĝis la ekonomian situacion de Pakistano kaj alportis soci-ekonomian disvolvadon dum la lasta jardeko.
Video】Srilanka diplomato: Estas pliaj oportunoj por Srilanko en ĈIIE
Mi estas Nalika Kodikara, ministro-konsilanto pri komerco de srilanka ambasadorejo en Ĉinio. ĈIIE estas tre speciala ekspozicio pri importado okazanta ĉiujare en Ŝanhajo de Ĉinio. Srilanko partoprenas ĝin dekomence, ĉi-foje ni partoprenas por la sesa fojo, dume ni rimarkis plurajn ŝanĝiĝojn en la ĉina merkato. Surloka partopreno en ĈIIE komence estis pli limigita, importaj oportunoj pri konsumaĵoj en Ĉinio estis pli limigitaj, sed nun ni povas vidi, ke komerco de konsumaĵoj alportas grandan profiton, do estas pliaj platformoj, inkluzive de tiuj en sociaj retejoj, kie la merkato multege kreskis.
Video】Nalika Kodikara: Estas pliaj oportunoj por Srilanko en ĈIIE
La Ĉambro pri Komerco estis fondita en 1994, kaj ni fakte baldaŭ festos nian 30-jariĝon, kaj estas bonege, ke ni ĉi-foje povas esti en la 6-a ĈIIE, ĉar ni havas la oportunon kunigi pli ol 40 svisajn kompaniojn, kaj mi vere kredas, ke ĈIIE alportas gravan platformon por ke homoj vidu kion niaj firmaoj faras, do ni tre fieras kaj tre ĝojas esti ĉi tie hodiaŭ.
1  2  3  4  5  6