Voĉoj
- Pakistana ambasadoro en Ĉinio: La pakistana projekto Pakistano 2025 havas komunecojn kun la ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo"
- Lastatempe, Masood Khalid, pakistana ambasadoro en Ĉinio, ricevis intervjuon de ĉinaj raportistoj. En la intervjuo, li diris, ke la pakistana projekto Pakistano 2025 estis kreita cele al daŭripova disvolvado, mildigo de malriĉeco, pliigo de regiona integriĝo kaj plivastigo de regionaj kunlaboroj. Kaj la ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo" celas akceli komercajn interŝanĝojn, ekonomiajn kunlaborojn, interpopolajn komunikadojn kaj amikecon.
- Egipta prezidento inaǔguris provfunkcion de fervojo konstruita de ĉina kompanio
- En la 3-a de julio laǔ la kaira tempo, provfunkciis la unua egipta elektra malpeza fervojo konstruita de ĉina kompanio. Egipta prezidento Abdel-Fattah al-Sisi, egipta ĉefministro Mostafa Madbouly, aliaj egiptaj altranguloj kaj ĉina ambasadoro Liao Liqiang kune ĉeestis la provveturon. Ili veturis de la stacio Adly Mansour al la stacio Badr per tiu ĉi fervojo.
- Hoe Ee Khor: "La Zono kaj Vojo" ludas gravan rolon por ekonomia disvolviĝo de ASEAN-landoj
- La 13-an de julio Hoe Ee Khor, ĉef-ekonomikisto de la ASEAN+3 Makroekonomia Esplor-oficejo, diris, ke ASEAN-landoj, inkluzive de Kamboĝo, estas grava parto de la ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo", kaj la iniciato ludas gravan rolon por ekonomia disvolviĝo de ASEAN-landoj. Li diris: "La akiroj atingitaj de ASEAN-landoj kaj favoroj al ili multe dependas de la perspektivo de profundigo al la unuiĝo de ASEAN kaj Ĉinio."
- Pakistana ministerio pri eksteraj aferoj: "La Zono kaj Vojo" de Ĉinio desegnita por antaŭenigi disvolviĝon, interligon kaj kunlaboron
- Asim Iftikhar Ahmadm, proparolanto de la Pakistana Ministerio pri Eksteraj Aferoj, diris en amaskomunikila konferenco reage al la partnereco por tutmonda infrastrukturo kaj investado, prezentita de Usono en la lastatempa pintkunveno de la Grupo 7: "Ni volas vidi medion regionan kaj tutmondan, en kiu la disvolvaj celoj de landoj kaj regionoj povas esti antaŭenigitaj per kunlaboro anstataŭ kontraŭstaro."
- Eksa slovena prezidento: Perspektivo de Ĉinio pri komuna estonteco por la homaro liveras valoran praktikan sperton
- En 2017, ĉina prezidanto Xi Jinping proponis konstrui homaran komunumon de komuna estonteco en la 19a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Tio metis ĉiujn internaciajn iniciatojn de Ĉinio, inkluzive de "La Zono kaj Vojo" en tutmondan perspektivon. Baldaŭ okazos la 20a Tutlanda Kongreso de KPĈ, kaj estas necese diskuti la sperton akiritan kaj pluajn paŝojn farendajn por realigo de ambaŭ -- konstruado de la homara komunumo de komuna estonteco kaj de la iniciato "La Zono kaj Vojo".
- Ĉinujo hodiaŭ kaj en perspektivo -- Intervjuo kun la profesoro Fabio Massimo Parenti
- Okaze de la venonta Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinujo, politika evento, kiun ni konsideras aparte grava, por kompreni ĝiajn potencialon kaj eblajn efikojn sur internaciaj dinamikoj kaj ekvilibroj, ni turnas nin al fakulo pri tiu ĉi sektoro, profesoro Fabio Massimo Parenti.
- Alberto Lombardo: Ju pli vi scias pri Ĉinujo, des pli vi scias, ke vi scias nenion pri ĝi
- Perceptita realo kaj reala realo estas du malsamaj aferoj. Se ni celas realan progreson, ni ĉiam devas havi la plej grandan atenton al reala realo, ne al tio, kion ni, pro nescio, kredas aŭ opinias esti vera. Informoj dissenditaj de la amaskomunikiloj ne ĉiam estas senpartiecaj kaj malegoismaj. Cetere, oni pli kaj pli parolas pri la danĝero de la tute malveraj informoj por gvidi la publikan opinion favore al aŭ kontraŭ io, laŭoportune...
- Vito Petrocelli: Italio kaj italoj bezonas rekte koni Ĉinion
- Italio kaj italoj bezonas rekte koni Ĉinion kaj pli bone konigi Italion al ĉinoj. Tutmondaj aferoj iĝas pli kaj pli komplikaj, kaj pli kaj pli ofte oni disvastigas malverajn informojn, kiuj kreas maltaŭgajn opiniojn. Por reekvilibrigi la tendencojn, ni devus pli kaj pli koni la ideojn kaj proponojn de fakuloj, kleruloj ktp. Unu el ili estas Vito Petrocelli.
- Faroj de Lin Zexu nekonataj ekster Ĉinio
- Sanfangqixiang (Tri stratoj kaj sep aleoj) estas fama vidindejo en la urbo Fuzhou de la provinco Fujian. En tiu loko dum la lastaj jarcentoj vivis pluraj intelektuloj, eminentuloj kaj famuloj, kiuj lasis sian markon en la historio de Ĉinio. Unu el ili estas Lin Zexu, filozofo kaj politikisto konata ekster Ĉinio ĉefe pro sia klopodo malpermesi opion en la lando. La skribaĵo "Diru ne al drogoj" sur la bazo de lia statuo en Novjorka Ĉina Urbeto, inaŭgurita en 1997, estas bona ekzemplo de la stereotipa ideo de okcidentaj homoj pri li.
- Nepala ĵurnalo: "La Zono kaj Vojo" helpas nuligi malriĉecon kaj starigas bazon por monda kreskado
- Lastatempe, la nepala anglalinva retĵurnalo Kathmandu Tribune publikigis artikolon, kiu asertas, ke la ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo" ludas la rolon kiel bazon por monda kreskado kaj nuligo al malriĉeco. La artikolo montras, ke ekde la lanĉo de la iniciato, la Azia Infrastruktura Invest-Banko, Silkvoja Fonduso, Nova Disvolva Banko kaj aliaj novaj internaciaj organizoj investas por konstrui infrastrukturojn, kaj ili estas gravaj anstataǔecaj planoj en la nuna tutmonda sistemo kun nesufiĉa financo.