Ĉinujo hodiaŭ kaj en perspektivo -- Intervjuo kun la profesoro Fabio Massimo Parenti

BY:Xie RuifengSeptember 15, 2022


"La gvidado de Xi Jinping garantiis la internacian projekcion kaj eksterordinaran internan disvolviĝon de Ĉinujo."


Okaze de la venonta Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinujo, politika evento, kiun ni konsideras aparte grava, por kompreni ĝiajn potencialon kaj eblajn efikojn sur internaciaj dinamikoj kaj ekvilibroj, ni turnas nin al fakulo pri tiu ĉi sektoro, profesoro Fabio Massimo Parenti.


Fabio Massimo Parenti, Ph.D. en geopolitiko, geostrategio kaj geoekonomiko, estas nuntempe asista profesoro en la Ĉina Universitato pri Eksterlandaj Aferoj de Pekino, kie li instruas la internacian politikan ekonomion, estas docento ĉe Lorenzo de' Medici -- itala internacia instituto en Florenco. Krome, li estas membro de la BRICS-laboratorio de Eurispes -- privata itala korpo kiu faras politikan, ekonomian kaj socian esploradon -- kaj esploristo ĉe la Esplorinstituto de la Centra Ĉinuja Ekonomia Regiono.


Profesoro Parenti estas aŭtoro de fundamentaj eseoj kiel "Ŝanĝo de la mond-sistemo" (2009), "Geofinanco kaj geopolitiko" (2016), "Prospera socialismo" (2017) kaj laste "La ĉina vojo -- defio por komuna estonteco" (2021).



El Popola Ĉinio: Profesoro, la 20-a Tutlanda Kongreso de KPĈ estas grava momento en Ĉinujo por ĉiuj homoj. Laŭ vi, ekster Ĉinujo, kian signifon kaj gravecon povus havi ĉi tiu evento por la popoloj kaj politikaj gvidantoj de aliaj landoj?


Ĉiuj atendas ĉi tiun kongreson, kiu devus rekonfirmi la gvidadon de Xi Jinping. Estus bonega novaĵo en la historio de la Ĉina Popola Respubliko, ĉar estus la unua fojo ekde la maŭisma sperto, ke prezidanto estas konfirmita por tria mandato surbaze de la ŝanĝoj faritaj en la pasintaj jaroj. Do ĉi tio estas la unua novaĵo.


La gvidado de Xi Jinping garantiis la internacian projekcion kaj eksterordinaran internan disvolviĝon de Ĉinujo, kun akcelo rilate al la atingo de la ĉefaj celoj de la partio kaj de la lando por redukto kaj venko de absoluta malriĉeco en Ĉinujo. Danke al prezidanto Xi Jinping, Ĉinujo evoluas pli rapide, kaj oni atingis tre gravajn kaj tre signifajn sociajn celojn, unikajn en la historio de la lando kaj tutmonde.


Tiu ĉi konfirmo kaj la novaj linioj kaj novaj celoj, kiuj aperos el la 20-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, reprezentas tre gravan eventon precipe por la tiel nomataj nealiancitaj landoj, kiuj reprezentas la plimulton de la monda loĝantaro kaj kiuj trovas kaj rigardas Ĉinujon kiel ĉiam pli fundamentan kaj neanstataŭigeblan partneron por aspiri al procezoj de emancipiĝo, se ne analogaj al tiuj de Ĉinujo, ĉiukaze signifaj por la tuta Afriko, granda parto de Azio, same kiel por Sud-Ameriko.


La iamaj landoj de la Tria Mondo entuziasme atentos la eventon, dum ĉiam estos partieca atento de la okcidenta "insulo", kiu certe provos rimarki aŭtokratajn trajtojn de la sistemo, spekulante pri ĉi tiu tria mandato, kaj kiu substrekos kaj manipulos iujn aspektojn, kiuj eliros el la kongreso por daŭrigi negativan bildon de Ĉinujo.


Rilate la la internacia komunumo, ĉi tiu paŝo estos fundamenta ĉar Ĉinujo restas la motoro de la tutmonda ekonomio. Oni esperas, ke la novaj gvidlinioj, kiuj certe estos en kontinueco kun tio, kio jam estis establita de kelka tempo, povos doni plian konfidon kaj esperon en la firmiĝo de tiu konstrua rolo, kiu, ekzemple, per la iniciato de la Zono kaj Vojo, Ĉinujo ludas por garantii reekvilibrigon rilate al la okcidenta hegemonismo kaj precipe tiu de Usono.


Usonaj politikoj estas ĉiam pli malakceptataj kaj postlasitaj ekster la Okcidento, en la tiel nomata emerĝanta mondo, kiel oni vidas ekzemple pri la sperto de BRICS-landoj, kiuj ricevas pli kaj pli da petoj por aliĝo de novaj emerĝantaj landoj en Azio kaj Latina Ameriko.


El Popola Ĉinio: Profesoro, vi multe skribis pri tutmondaj aferoj, pri la iniciato de la Zono kaj Vojo. Li ofte antaŭvidis la evoluon de faktoj kaj tendencoj. Laŭ vi, en nia postpandemia tempo, kiajn internaciajn politikajn strategiojn oni realigu, rilate la socion kaj la ekonomion, por ke ĉio rekomencu? Kiajn ŝancojn la Zono kaj Vojo proponas al ni ĉi-direkten?


Mi pensas, ke la tiel nomataj Novaj Silkaj Vojoj reprezentas unikan modelon, kiu ankoraŭ estas evoluinta. Kompare kun la komenco, la iniciato de la Zono kaj Vojo fokusiĝas pli kaj pli al investoj, kiuj iras preter la infrastruktura temo kaj tial mi referencas al investoj en lernejoj, hospitaloj kaj ne nur fervojoj kaj havenoj kaj optikaj fibroj.


Tiu ĉi iniciato fariĝas modelo por nealiancitaj landoj, ĉar ĝi donas ŝancojn por la realaj ekonomioj de diversaj regionoj de la mondo, kiujn ni ne trovas aliloke: en la senco, ke la tiel nomata Nordatlantika Okcidenta Bloko serĉis kaj klopodas fari similajn iniciatojn sed fakte ankoraŭ ne antaŭenigis iujn ajn precipe signifajn invest-planojn.


Iuj okcidentaj invest-planoj estis lanĉitaj kiel sloganoj, en kelkaj kazoj la programitaj rimedoj estas sufiĉe limigitaj, kaj fakte nenio estas konata pri la kapablo de tiuj iniciatoj. La iniciato de la Zono kaj Vojo, laŭ mi, estas la sekvenda modelo rilate al tutmondaj krizoj, modelo centrita sur ekonomia kaj kultura kunlaboro, dialogo kaj reciproka respekto. Ĉi tiuj ingrediencoj devas esti konfirmitaj, ĉar ili estas la solaj, kiuj povas garantii resaniĝon tie, kie estas sufero kaj devus esti metitaj antaŭ ajna tutmonda iniciato.


Mi vidas en ĉi tiu ĉina agado kaj projekcio eksterlanden, el ekonomia kaj politika vidpunkto, daŭran kreskon kaj ankaŭ kreskas la nombro da landoj, kiuj petas partopreni en tiu ĉi projekto, malgraŭ la klopodoj misfamigi ĉi tiun iniciaton fare de la Okcidento.


La iniciato de la Zono kaj Vojo estas laboratorio, ĝi ĉiam koncentriĝis sur novaj sferoj de interveno, komencante de la celo plimulte ligi la mondajn regionojn, eĉ ene de ili, alvenante al propono pri paca kunlaboro inter landoj, kiu ne kuntrenas fortan politikan enmiksiĝon krom en la dimensio de politika kunordigo por administri tutmondajn aferojn kaj gravajn internaciajn problemojn: terorismo, klimatŝanĝiĝo, nun recesio, aŭ kunlaboro en la kampo de sano.


La Zono kaj Vojo estas malfermita al sugestoj, ĝiaj arkitektoj kaj iniciatintoj estus feliĉaj, se la Okcidento vere povus investi en la reala ekonomio, en siaj procezoj de la internacia projekcio. Fakte, dum ni (okcidentanoj) klopodas krei projektojn antagonismajn al la iniciato de la Zono kaj Vojo, Ĉinujo malakceptas ĉi tiun tipon de aliro kaj pretas aplaŭdi iniciatojn, emantajn plenigi la disvolvajn breĉojn kaj reformi la tutmondan regadon.


El Popola Ĉinio: Foje la okcidentaj amaskomunikiloj miskomprenas la bonajn intencojn de Ĉinujo. Kion vi opinias pri la ĉina filozofio pri kunlaboro kaj disvolviĝo?


Miskompreno preskaŭ ĉiam estas instrumenta kaj intenca miskompreno, do ĝi ne estas vera miskompreno, ĝi estas la volo pentri Ĉinujon kiel minacon. Ĉi tiu afero okazas ekde la komenco de la jaro 2000 kaj hodiaŭ ĝi spertas akcelon en la konstruado de kolektivaj imagoj ene de la Okcidento kaj la klopodo, kiun faras Okcidento, disvastigi tiujn imagojn ankaŭ ekstere por malproksimigi la mondon de Ĉinujo.


Evidente temas pri defendaj operacioj, kiujn faras la dekadenca Okcidento, kiuj estas farataj per tre perfortaj praktikoj, kiuj kombinas cenzuron kun peza politika enmiksiĝo por forigi amikojn de Ĉinujo el politikaj agadoj, el instituciaj kuntekstoj.


La uson-NATO-sistemo provas antaŭeniri ĉi tiun vojon per ofensivaj strategioj sed finfine ĝi estas defenda reago, eĉ se tio ne malpliiĝas la danĝeroj, kiujn ili kaŭzas tra la mondo, el la koro de Eŭropo, kun enmiksiĝo en la rus-ukrainia konflikto, la tajvana afero kaj la multnombraj kaj kreskantaj provokoj en la Orienta kaj Suda Ĉina Maro.


La miskompreno estas afero, kiu rilatas al tiu signifa peco de okcidenta kaj parte neokcidenta publika opinio, kiu falas en la propagandan kaptilon de moderna okcidenta inform-manipulado, kiu havas tre specifan geopolitikan celon: izoli Ĉinujon, kio estas preskaŭ neebla, aŭ en iu ajn kazo plimalbonigi ĝian internacian bildon, kiu tamen konstante pliboniĝis, precipe dum la lastaj dudek jaroj.


Estas ankaŭ vere, ke hodiaŭ Ĉinujo havas gravan internan problemon, t.e. la tre rigidan administradon de la pandemio kaj se ĝi ne estos ĝisdatigita por certigi pli grandan flekseblecon, ĝi ankaŭ povus komenci influi internan bonstaton kaj do la evolua procezon mem, kaj interne kaj eksterne, rilate al la interkonekto kun la resto de la mondo.


Do ĉio ĉi povus igi Ĉinujon pli fermita lando ol aliaj lokoj de la mondo, malgraŭ tio, ke la Popola Respubliko havas filozofiajn tradiciojn, kiuj konkretiĝas en la diplomatia kulturo kaj en la politikoj de internaciigo. Filozofiaj tradicioj estas absolute konstruaj kaj ĉiam favoraj al kunlaboro, favoraj al kompromisoj, kiuj povas eviti damaĝi la koncernitajn subjektojn kaj la tutmondajn dinamikojn.


Ĉinujo havas kulturan heredaĵon, kiu estas riĉaĵo por ĉiuj popoloj de la mondo, tiel estis en la historio kaj tiel estas hodiaŭ, ke Ĉinujo havas grandan ekonomian kaj politikan pezon. Tiuj ĉi tradicioj bazitaj sur solidareco, sur paca kunvivado, sur neenmiksiĝo, kio ne signifas ne havi politikan influon, sed kio signifas ne havi la volon manipuli politikajn enlandajn procezojn.


Evidentas, ke la ĉeesto de kulturaj institucioj kaj similaj ankaŭ havas efikon de politika kunordigo, sed tio estas parto de bona kunlaborado en la antaŭenigo de kunlaboro inter regionoj de la mondo kaj inter popoloj. Aliflanke, la okcidentaj strategioj de enmiksiĝo en balot-procezoj estas malsamaj, aŭ tiuj kiuj kondukas al la financado de politikaj grupoj por malstabiligi, kiel en la kazo de la pli-malpli sukcesaj provoj de la koloraj revolucioj.


La politikoj de Pekino kaj ĝia maniero rilati kun la cetera mondo, ambaŭ laŭ la principoj de la ĉina filozofio, estas absolute akcepteblaj, mi dirus universalaj kaj esprimas la plej bonan socialisman internaciismon, ne en la ideologia formo, sed en la formo de kunvivado, konstanta esploro per la dialogo de ajna formo de kompromiso, kiu ebligas al ni atingi profitajn rezultojn por ĉiuj.


Ĉi tio estas la malo de tio, kion proponas al ni hodiaŭ okcidentaj politikaj filozofio kaj kulturo, kiuj finfine serĉas superregon, kiel faras la anglosaksa mondo antaŭ ĉio, ĉe la verto de la internacia hegemonia piramido, sed ankaŭ aliaj eŭropaj landoj, kiuj ŝajnas sekvi ĉi tiun ekzemplon eĉ kontraŭ siaj propraj interesoj.


Ĉi tiu ĉina filozofio povas esti bone uzata. Sed mi ne vidas baldaŭ la eblecon, ke tiu ĉi politika filozofio povas solvi la nunajn internaciajn tensiojn, ĉar aliflanke estas absolute frenezaj elitaj grupoj, kiuj, por defendi milimetron de vaporiĝanta hegemonismo, pretas agi ekskluzive en la kampo de neracieco sendepende de la bonaj sugestoj, kiuj ekzemple venas el Ĉinujo pri la rus-ukrainia problemo ekde la komenco.


Se ĉe la eŭropa flanko, sub Vaŝingtono, fakte ne ekzistas deziro dialogi, ĉar daŭre kreskas la bildo de malamiko, kiun oni devas venki, kaj ke por fari tion intervenas, rekte aŭ nerekte, kun milita apogo, subtenante la militon. Evidentas, ke la ĉinaj ekzemploj celantaj dialogon, trovi alternativajn solvojn, malaltigi la tonon, provi pensi pri pli aŭtonoma Eŭropo, eĉ organizi propran regionan sekurecan planon, tio, kion Ĉinujo proponas, restas absolute neaŭditaj.


Dum ni ne sekvas ĉi tiujn universalajn bonajn intencojn proponitajn de Ĉinujo, aliflanke Ĉinujo estas devigita alfronti la seriozajn provokojn de Usono rilate al Taiwan.


La domina ideologia referenco en Okcidento estas nia supereco, formo de rasismo: eĉ se la mondo ŝanĝiĝis, ni restas la superaj popoloj.


El Popola Ĉinio: Pri la 20-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, kia estas via mesaĝo al la ĉinaj gvidantoj?


Mia mesaĝo al ili estas daŭrigi sur la vojo de interna evoluo, kiu ne povas esti apartigita de internacia integriĝo kaj tial eviti fermon de la lando pro tiuj provokoj.


Gravas daŭrigi sur la vojo de la duobla cirkulado, tiu formulo prilaborita fare de la ĉina gvidantaro kaj kiu koncernas bezonon trovi ekvilibron inter interna kaj internacia evoluo. Vojo, kiun la ĉinoj sekvas ekde la 1980-aj jaroj kaj kiun ili perfektigis dum la lastaj jaroj, provante akceli, konsiderante la internaciajn tensiojn, bojkotojn kaj sankciojn, modernigon kaj la ekonomian, teknologian sendependecon de la lando koncentras sin multe sur la konstruo de tre forta interna merkato.


Ĉinujo ne plu estas la fabriko de la mondo, kaj ĝi ne plu dependas de eksportaĵoj. Hodiaŭ Ĉinujo estas lando inventema kaj avangarda. Konstante kreskas la importado en la lando, kiel pruvas la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio.


Mi rekomendus daŭrigi labori en tiuj aspektoj, kiuj ankoraŭ bezonas longan vojon, kiel kreado de ekologia civilizacio, esplorado kaj efektivigo de projektoj kiel eble plej longdaŭraj kaj ekologie elteneblaj. Neniam perdu la socialisman inspiron kaj pli kaj pli atentu la socian evoluon de la lando.


Pietro Fiocchi kaj Chen Ji




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat