Egipta prezidento inaǔguris provfunkcion de fervojo konstruita de ĉina kompanio

BY:Xie RuifengJuly 5, 2022


En la 3-a de julio laǔ la kaira tempo, provfunkciis la unua egipta elektra malpeza fervojo konstruita de ĉina kompanio. Egipta prezidento Abdel-Fattah al-Sisi, egipta ĉefministro Mostafa Madbouly, aliaj egiptaj altranguloj kaj ĉina ambasadoro Liao Liqiang kune ĉeestis la provveturon. Ili veturis de la stacio Adly Mansour al la stacio Badr per tiu ĉi fervojo. 




Egipta ministro pri trafiko Kamel el-Wazir diskonigis, ke por la unuafaza provado veturas 22 trajnoj, kaj antaǔvide 360 mil pasaĝeroj estos transportataj tage. 




Liao Liqiang diris, ke la ĉina flanko provizas monprunton por la programo, oni uzas la ĉinajn teknikojn kaj aparatojn, kaj la konstruado estas farata de ambaǔ landoj. Samtempe, la ĉina flanko tre zorgas pri trejnado de egiptaj junuloj por daǔre liveri homfortan subtenon al la konstruado kaj estonta administrado. 




La fervojo situas oriente de Kairo, funkciante kiel grava ligilo inter la urba areo de Kairo, la nova egipta administra ĉefurbo kaj aliaj gravaj urboj, kaj estas ankaǔ grava programo inter Ĉinio kaj Egiptio kadre de "La Zono kaj Vojo". La totala longeco de la fervojo estas 70 kilometroj kun 12 stacioj, la plej granda rapideco de la trajnoj estas 120 kilometroj hore. 


Redaktoro: Xie Ruifeng




Xi Jinping faris paroladon por 25-jariĝo de reveno de Hongkongo al la patrujo_esperanto.china.org.cn

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat