Faroj de Lin Zexu nekonataj ekster Ĉinio

BY:Xie RuifengJuly 27, 2022

Sanfangqixiang (Tri stratoj kaj sep aleoj) estas fama vidindejo en la urbo Fuzhou de la provinco Fujian. En tiu loko dum la lastaj jarcentoj vivis pluraj intelektuloj, eminentuloj kaj famuloj, kiuj lasis sian markon en la historio de Ĉinio. Unu el ili estas Lin Zexu, filozofo kaj politikisto konata ekster Ĉinio ĉefe pro sia klopodo malpermesi opion en la lando. La skribaĵo "Diru ne al drogoj" sur la bazo de lia statuo en Novjorka Ĉina Urbeto, inaŭgurita en 1997, estas bona ekzemplo de la stereotipa ideo de okcidentaj homoj pri li.


Statuo de Lin Zexu en la parko Hongshan de Urumĉio, inaŭgurita en septembro 1989


Rakontoj pri li en eŭroplingvaj retejoj kaj enciklopedioj substrekas du epizodojn de lia vivo. La unua estas lia letero al reĝino Victoria de Britio, kiu dum sia regado klopodis por transformi britojn en virtuloj kaj ĉinojn en malvirtuloj. La dua estis lia gvida rolo en la forbruligo de opio en Humen, kio kaŭzis la unuan Opian Militon.


La komerco de opio estis tre profita negoco por la Brita Orienthinda Kompanio, kiu havis monopolon pri ĝia produktado en Barato. Importado de opio, tamen, estis malpermesata en Ĉinio, pro tio la drogo estis enmetigita en la ĉinan merkaton per ŝakrado tra sudĉinaj havenoj. Por Ĉinio, opio fariĝis grava problemo, ĉu pro ĝia terura efiko sur ĉinaj familioj kaj socio, ĉu pro ĝia efiko sur la nacia ekonomio. Lin Zexu forte kontraŭstaris toleremon al opio kaj kiel registara oficisto laboris por efektivigi ĝian malpermeson.


En Kantono, Lin verkis leteron al reĝino Victoria, per kiu li demandis la reĝinon, ĉu ŝi permesus tiom toksas substancon en sia lando, kaj sekve faris al ŝi la peton malpermesi siajn subulojn sendi ĝin al lia lando. Neniu scias, ĉu la reĝino ricevis aŭ legis la leteron, sed ni ja scias, ke la reĝino neniam ĝin respondis.


Pro la agado de Lin Zexu, tiam imperia komisiito de Qing-dinastio (1616-1911), kontraŭ opiŝakrado, multaj ŝakristoj estis arestitaj kaj iliaj kontrabandaĵoj konfiskitaj. Finfine Lin ordonis la detruadon de pli ol mil tunoj da opio en Humen. La sinsekvo estis la unua Opia Milito (1840-1842), kiu finiĝis per la Nankina Traktato, la unua el pluraj maljustaj traktatoj kun fremdaj potencoj, kiujn Ĉinio estis devigata subskribi dum la periodo konata kiel "humiliga jarcento".


Kelkaj okcidentaj fontoj ankaŭ rakontas, ke britoj postulis malrangigon de Lin Zexu kaj lian forsendon al iu fora loko, kie li ne povus ĝeni la interesojn de Britio, kaj la imperiestro sendis lin al Xinjiang. Detalojn pri lia vivo tie oni ne donas. Sed sufiĉas vizito al Xinjiang por konstati, ke lia nomo daŭre estas en la koroj de la popolo de tiu regiono, kiu de pluraj generacioj dankas lin pro la gravaj projektoj entreprenitaj tie. Statuo de li staras en la parko Hongshan de Urumĉio.


Post esti malrangigita, Lin estis sendita al Ili, sed dumvoje li haltis en Turpano kaj tie restis dum iom da tempo post entuziasmiĝo pri la subgrunda akvosistemo karezo, konsiderata unu el la tri plej grandiozaj aferoj konstruitaj de ĉinoj en antikveco -- la aliaj du estas la Granda Muro kaj la Granda Kanalo.


Karezo estas sistemo de subgrundaj kanaloj por transporti la akvon el la degelo de la monto Tianshan -- kovrita de glaĉeroj -- ĝis Turfano -- sub la Flama Monto, kiun ĉinoj konsideras kiel la plej varma loko en la mondo. En Turpano, tiu akvo estas uzata por irigacii la vinberujojn, kiuj produktas la famajn vinberojn de tiu regiono, kiuj post rikolto estas sekigitaj sub la varmego de la ĉirkaŭaĵoj de la Flama Monto por fariĝi sekigitaj vinberoj -- alia specialaĵo de Turpano.


Temperaturo en Turpano estas altega dum somero kaj tre malalta dum vintro, sed la subgrunda akvo de karezo estas malvarma dum somero kaj varmeta dum vintro. Pro tio, loĝantoj ambaŭflanke de la karezo havis la kutimon fosi subgrundan ligon inter domoj kaj konstrui lignajn platformojn por ripozi super la akvo, kaj tiel karezo fariĝis loko por socia kunvivado. Karezo estis ankaŭ la plej bona loko por stoki manĝaĵojn dum somero.


Akvo fluas tra karezo en Turpano.


En Turpano, Lin Zexu tuj entuziasmiĝis pri tiu akvosistemo kaj volis lerni ĉion pri ĝi. Li inspektis karezon, faris demandojn al lokanoj kaj diligente lernis pri la funkciado. Post iom da tempo, Lin konis la sistemon tiom bone, ke li sukcesis plibonigi la teknikon kaj helpi lokanojn pli efike profiti tiun irigacian sistemon, kaj liaj sugestoj disiĝis tra tuta Xinjiang kaj estis alprenataj en aliaj lokoj de la regiono. Por lin omaĝi kaj danki, Turpananoj alkutimiĝis diri Lin-karezo aŭ Lin-kanalo anstataŭ karezo.


De tie, Lin iris al Huiyuan en Ili, kie li restis dum kelkaj jaroj kaj sin dediĉis al projektoj pri konservado de akvo, inter kiuj la plej konata estas Huanhui-kanalo, ankoraŭ funkcianta nuntempe. Ankaŭ en Ili li fariĝis tre ŝatata de la popolo kaj klopodis, per sia laboro, kontribui por la prospero de loka popolo.


Eksterlandano, kiu antaŭe aŭdis pri Lin Zexu, plej probable sentos sin konfuzita dum vizito al Xinjiang. Kial intelektulo, kiu kontraŭbatalis opion, tiom interesiĝis pri projektoj rilataj al konservado kaj uzo de akvo? Kaj kiel li sukcesis tiom bone enkonduki tiujn projektojn, kvazaŭ li jam havis spertojn pri tio? La respondo estas simpla: li ja havis spertojn pri tiaj projektoj antaŭe, kaj fakte dediĉis grandan parton de sia kariero kiel politikisto ĝuste al projektoj rilataj al regado de akvo. Ekster Ĉinio homoj ignoras tiun parton de lia kariero -- verŝajne ĉar ĝi ne influis sur la interesoj de aliaj landoj en Ĉinio. Sufiĉas esplori pri li en ajna ĉina retejo aŭ biblioteko por malkovri la netradukitan parton de lia biografio.


Lia kompatemo pri malriĉuloj kaj sindediĉo al plibonigo de iliaj vivkondiĉoj ŝajne ligiĝas al la malfaciloj, kiujn li travivis dum sia infaneco, kiam plejparto de la enspezoj de lia familio estis uzataj por pagi ŝuldojn kaj foje manĝaĵo ne estis sufiĉa. Malgraŭ la malfacilaĵoj, li diligente studis kaj sukcesis fariĝi oficiro. Kiel oficiro, li bone konis, pro propraj spertoj, la malfacilojn travivatajn de malriĉuloj kaj klopodis ilin helpi. Pro tio li fariĝis respektata kaj ŝatata de la popolo en ĉiuj lokoj, kie li loĝis kaj laboris.


En Pekino, Lin Zexu diligente studis en la Imperia Akademio, kaj aparte sin dediĉis al geografio kaj mondaj studoj. En la bibliotekoj de la ĉefurbo li havis aliron al multaj valoraj libroj, kaj sin dediĉis al legado de "Libro pri Akvokonservado en Nordo".


En 1820 okazis inundoj en Henan. Lin Zexu estis sendita tien kiel inspektoro, malkovris la kaŭzon de la problemo kaj solvis ĝin. En 1824, Lin Zexu estis en Jiangsu, kiam tie okazis inundo. Li solvis tiun problemon per la uzo de antikva kanalo Liuhe por forsendi la akvon. Poste li proponis al la guberniestro dragi la akvovojon Sanjiang. Sekve Lin Zexu estis nomumita por administri akvoprotektan programon de la provincoj Jiangsu kaj Zhejiang.


En 1827, Lin Zexu fariĝis inspektoro en Shaanxi-provinco, kaj post nelonge inspektis lokon trafitan de inundo en la suda parto de tiu provinco. Pro la forpaso de sia patro, li revenis al Fujian, kaj en la sekva jaro kunlaboris kun lokaj oficiroj por redragi la okcidentan lageton de Fuzhou.


En 1830 kaj 1831, li vizitis tri provincojn por disvolvi projektojn pri akvokonservado kaj helpo al viktimoj de naturkatastrofoj, inter ili estis tiuj de la granda inundo ĉe Jangzio en tiu epoko. Li sekve estis sendita al Shandong-provinco por gvidi laborojn pri regado de la Flava Rivero. Sekve, kiel provincestro de Jiangsu li enkondukis gravajn agrikulturajn programojn, inter kiuj estis dragado de riveroj kaj irigacio de agroj. Li fariĝis provincestro de Hubei en 1837, kaj li denove disvolvis projektojn por preventi inundojn ĉe la grandaj riveroj de tiu provinco.


Antikva pordego de Qing-dinastio en Huiyuan-urbeto de Ili, kie vivis Liu Zexu en Xinjiang


La supraj paragrafoj montras, ke Lin Zexu dediĉis grandan parton de sia vivo al projektoj pri irigacio kaj regado de riveroj kaj akumulis valorajn spertojn pri tio. Alveninta en Xinjiang, li havis ĉiujn sciojn necesajn por helpi la lokan popolon pri regado kaj konservado de akvo. Lin Zexu ankaŭ traktis malfacilajn problemojn pri registaraj financoj kaj efike helpis mildigi la suferojn de homoj trafitaj de katastrofo. Kiel povas esti, ke ekster Ĉinio neniu atentis pri tio?


La komerco de kontraŭleĝaj drogoj estas aparte monprofita en disvolviĝintaj landoj, kie homoj pretas pagi pli da mono kontraŭ ili, sed ilia produktado okazas en malriĉaj landoj, kie laborforto estas malplikosta kaj registaro havas pli grandan malfacilon por efike reagi al tiu problemo. Ankaŭ estas geopolitika dimensio de tiu problemo: Usono uzas sian "militon kontraŭ drogoj" kiel pretekston por interveni en internajn aferojn de aliaj landoj, aparte en Latin-Ameriko.


Ŝakrado kaj konsumado de drogoj havas soci-ekonomikan efikon en disvolviĝintaj landoj, kaj tio estas alia klarigo por la intereso pri la temo en tiuj landoj, kaj esplorante pri ĝi oni facile malkovras la kontraŭopian agadon de Lin Zexu. Aliflanke, tiuj landoj jam konstruis sufiĉe bonajn kaj efikajn sistemojn por akvoregado kaj reago al katastrofoj, kaj havas sufiĉe altnivelajn sistemojn por administrado de registara buĝeto. Tiuj problemoj estas tipaj de disvolviĝantaj landoj. Ĉar plejparto de la verkoj pri Lin Zexu ekster Ĉinio estas verkitaj de homoj el riĉaj okcidentaj landoj, grava parto de lia biografio ne estis atentata.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto





Nepala ĵurnalo: "La Zono kaj Vojo" helpas nuligi malriĉecon kaj starigas bazon por monda kreskado_esperanto.china.org.cn

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat