Pakistana ministerio pri eksteraj aferoj: "La Zono kaj Vojo" de Ĉinio desegnita por antaŭenigi disvolviĝon, interligon kaj kunlaboron

BY:Liu ZijiaJuly 13, 2022

La 7an de julio la pakistana ministerio pri eksteraj aferoj diris, ke la iniciato "La Zono kaj Vojo" de Ĉinio estas grava disvolva iniciato por antaŭenigi disvolviĝon, interligon kaj kunlaboron en multaj kampoj.


Asim Iftikhar Ahmadm, proparolanto de la Pakistana Ministerio pri Eksteraj Aferoj, diris en amaskomunikila konferenco reage al la partnereco por tutmonda infrastrukturo kaj investado, prezentita de Usono en la lastatempa pintkunveno de la Grupo 7: "Ni volas vidi medion regionan kaj tutmondan, en kiu la disvolvaj celoj de landoj kaj regionoj povas esti antaŭenigitaj per kunlaboro anstataŭ kontraŭstaro."



Ahmad diris, ke la vasta partopreno de landoj en "La Zono kaj Vojo" montras gravecon de la tutmonda iniciato.


La proparolanto diris, ke Pakistano bonvenigas ajnajn planojn aŭ iniciatojn, kiuj povas esti lanĉitaj de aliaj landoj aŭ grupoj de landoj, provizantajn similajn ŝancojn por disvolviĝo, interligo kaj plifortigita kunlaboro inter landoj kaj regionoj.


Li diris ankaŭ, ke Pakistano konstante diras, ke ĝi estas malferma al iniciatoj kaj programoj, en kiuj ĝi povas partopreni por antaŭenigi internaciajn disvolvajn celojn.



Redaktoro: Liu Zijia



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat