Informoj

Printempa Festo estis enlistigita kiel flosanta ferio de UN
La 22-an de decembro la 78a Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) adoptis rezolucion por difini la Printempan Feston kiel flosantan ferion de la Unuiĝintaj Nacioj.
Yili: Ĉiam bela kaj ĉarma
Yili, ankaŭ skribata kiel Ili (La unua formo estas preferinda en Esperanto por eviti konfuzon kun la pronomo), estas kazaĥa aŭtonoma subprovinco en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio.
Kaŝgaro: Mirinda progreso en kelkaj jardekoj!
Komence de la 1990-aj jaroj, brazila televidkanalo Manchete faris dokumentan filmon pri Ĉinio, kiu kaptis grandan atenton en Brazilo kaj estis plurfoje elsendita per televido. En tiu filmo mi unuafoje informiĝis pri la urbo Kaŝgaro.
Dua impreso pri Horgos: pli bona ol la unua
Fine de majo 2021 mi unuafoje vizitis la urbon Horgos, ĉe la landlimo de Ĉinio kun Kazaĥio. Tiu vizito estis rapida, mi atingis la urbon posttagmeze, faris kelkajn rapidajn vizitojn, tranoktis en hotelo kaj en la sekva mateno jam estis survoje al Yili.
Aŭtovoja pasejo inter Ĉinio kaj Kazaĥio en Horgos
Ĉiujare pli ol tri milionoj da tunoj da kargo kaj pli ol kvin milionoj da hom-fojoj trairas tiun pasejon, kontribuante por la disvolviĝo de interŝanĝoj kaj komerco inter ambaŭ landoj.
Levita metrolinio Cat Linh-Ha Dong metro en Vjetnamio
La metrolinio inter Cat Linh kaj Ha Dong estas grava kunlabora projekto de Ĉinio kaj Vjetnamio kadre de la iniciato "La Zono kaj Vojo". Longa je proksimume 13 kilometroj, ĝi estas la unua urba metrolinio de Vjetnamio. Ekde sia funkcio en novembro 2021, ĝi faciligas la vojaĝojn de lokanoj kaj fariĝis unu el la novaj gvidsignoj de Hanojo.
Vino el Turfano
Turfano en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio estas loko plena de fekunda grundo, kie de antikveco kreskas fruktoj kaj grenoj danke al la unika irigacia sistemo nomita karezo, kiu transportas akvon el Tianshan-montaro subgrunde ĝis tie.
Mi revenis al Turfano post tri jaroj
La urbo Turfano en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono tre impresis min okaze de mia vizito antaŭ tri jaroj. La urbo ne troviĝas for de Urumĉio kaj eblas rapide atingi ĝin per altrapida trajno. Pro tio, multaj turistoj en Urumĉio elektas iri al Turfano por unutaga vizito kaj reveni en la sama tago.
Homaj rajtoj en Xinjiang: Nekonataj eksterlande
Post mia transloĝiĝo al Pekino en 2015, ĉinaj amikoj tuj venigis min al restoracio de ujgura familio por gustumi tradician manĝaĵon de Xinjiang. Brazilanoj ŝategas rostitan viandon, kaj Xinjiang ne nur havas la plej bongustan rostitan viandon en Ĉinio, sed ankaŭ multajn aliajn bongustaĵojn kiel nudeloj, pilafo, jogurto kaj bakaĵoj, do mi fariĝis ŝatanto de xinjiang-a kuirarto.
Ĉinio helpis Egiption enorbitigi novan sateliton
La 4-an de decembro Ĉinio helpis Egiption sendi telesensan sateliton en orbiton el Jiuquan-a Satelita Lanĉ-centro en nordokcidenta Ĉinio. La satelito Misrsat-2, lanĉita per portoraketo Changzheng-2C, estos uzata de Egiptio en tera kaj resursa utiligo, konservado de akvo, agrikulturo kaj aliaj kampoj.
1  2  3  4  5  6