Homaj rajtoj en Xinjiang: Nekonataj eksterlande

BY:Rafael Henrique ZerbettoDecember 7, 2023

Post mia transloĝiĝo al Pekino en 2015, ĉinaj amikoj tuj venigis min al restoracio de ujgura familio por gustumi tradician manĝaĵon de Xinjiang. Brazilanoj ŝategas rostitan viandon, kaj Xinjiang ne nur havas la plej bongustan rostitan viandon en Ĉinio, sed ankaŭ multajn aliajn bongustaĵojn kiel nudeloj, pilafo, jogurto kaj bakaĵoj, do mi fariĝis ŝatanto de xinjiang-a kuirarto.


En Ĉinio multaj homoj havas la kutimon renkontiĝi por danci surstrate, tion mi vidis en ĉiuj lokoj kiujn mi vizitis, eĉ dum la vintro! Plurfoje mi vidis homojn dancantajn tipajn dancojn de Xinjiang en Pekino, kelkaj dancantoj eĉ ŝatas uzi taqiyah-n, ĉapelon popularan en Xinjiang.


Lernantoj ludas post la lernejo en Turfano, Xinjiang.


En miaj unuaj semajnoj en Ĉinio, mi facile konstatis, ke homoj ĉi tie ŝategas ujgurojn, do mi estis ŝokita kiam mi unuafoje aŭdis onidirojn pri etna persekutado kaj malobservo de homaj rajtoj de ujguroj en Xinjiang: tio ne povus esti vera. Laŭ tempopaso, akuzoj kontraŭ Ĉinio pri Xinjiang fariĝis pli kaj pli seriozaj kaj mi komencis analizi pli profunde la temon. Mia konstato estis, ke alilandaj amaskomunikiloj foje traktis ujgurojn kiel membrojn de etno, foje kiel membrojn de religia grupo, foje eĉ menciis aliajn etnojn de Xinjiang. Evidentiĝis, ke oni estis testanta malsamajn rakontojn por kontroli kiun el ili povus kaŭzi pli grandan damaĝon al la publika bildo de Ĉinio.


Tiun bizaran konkurson venkis la rakonto pri trudlaboro, ŝajne pro ĝia pli forta povo malbone efiki sur la ĉina ekonomio. Sub premo, multaj alilandaj kompanioj ĉesigis siajn negocojn en Xinjiang.


Pro tiuj onidiroj, mi, dum irado surstrate aŭ vizito al firmaoj en Xinjiang, ĉiam donis apartan atenton al la laboretoso kaj interagado inter homoj el malsamaj etnoj en Xinjiang, por tiel esti kapabla montri la veron al miaj legantoj.


En ĉiu firmao vizitita de mi en Xinjiang, mi vidis homojn el malsamaj etnoj laborantaj kune en la sama funkcio kaj vestantaj la samajn uniformojn kaj protektilojn. Neniam mi trovis spuron de etna diskriminacio. Pluraj fabrikoj en Xinjiang havas altgradan aŭtomatigon, kelkaj eĉ aplikas teknikojn pri 5G-a interreto kaj Interreto de Aferoj. Tiuj fabrikoj postulas altkvalifikitajn laboristojn, kies teknikaj kapabloj ne kongruas kun la metodo de trudlaboro.


Kazaĥa pentristo laboras en sia ateliero en Yili, Xinjiang.


En 2017, mi vizitis kamionfabrikon en la urbo Jinan de la provinco Shandong, kaj en novembro ĉi-jare mi vizitis alian kamionfabrikon en Urumĉio de Xinjiang. Malgraŭ tio, ke ambaŭ fabrikoj apartenas al malsamaj firmaoj kaj estas en malsamaj flankoj de la mapo de Ĉinio, la nombro de laboristoj, la laboretoso kaj laborkondiĉoj estas esence samaj.


Ankaŭ ĉi-jare mi havis la oportunon viziti forcejojn en Nankino, Ŝanhajo kaj Urumĉio, kie oni kreskigas tomatojn sub kontrolataj kondiĉoj kaj laŭ novaj agrikulturaj teknikoj. Evidente estas teknikaj diferencoj inter tiuj forcejoj, sed ili ĉiuj produktas altkvalitajn kaj bongustajn tomatojn. Ĉi-foje mi denove konstatis, ke ne estas signifa diferenco inter Xinjiang kaj orienta Ĉinio rilate al laborkondiĉoj kaj teknologio.


Specife kadre de la kotona industrio, malnovaj raportoj kaj dokumentoj pruvas, ke en la pasinteco homoj el aliaj lokoj de Ĉinio kutimis iri al Xinjiang por labori en kotonrikolto kaj poste reveni al siaj hejmlokoj, kio atestas mankon de laborforto kaj bezonon investi en maŝinrikoltado por solvi tiun problemon. Nuntempe, maŝinoj por rikolti kotonon estas produktataj de CRCHI Xinjiang-a Kompanio Limigita en Urumĉio. Dum mia vizito al ĝia fabriko en 2021, mi estis informita, ke unu maŝino faras la laboron de 1 200 homoj. Kalkulu vi mem la koston, kaj vi certe konkludos, ke maŝinrikoltado estas pli bonpreza ol trudlaboro!


Sed tio kio plej impresis min en Xinjiang estis la granda laboro farita por malaperigi malriĉecon. Mi vizitis kelkajn vilaĝoj kaj distriktoj liberigitaj el malriĉeco en Xinjiang kaj tie aŭdis rakontojn de lokanoj pri la antaŭa vivio. Eĉ en kamparo mi trovis sekurajn domojn kun kranakvo, elektro kaj interreto.


Mi agnoskas, ke vivo en Xinjiang ne estas tiom oportuna kiel en Pekino aŭ Ŝanhajo, sed ĝi certe estas multe pli bona nun ol ĝi estis antaŭ jardeko. Kaŝgaro estas bona ekzemplo de tiu granda ŝanĝo: en la 1990-aj jaroj, la urbo estis aparte konata pro la granda kvanto de malgrandaj azenoj sur ĝiaj stratoj. Tiuj azenetoj estis uzataj por transporti homojn kaj ĉarojn. Pasintmonate mi vizitis Kaŝgaron kaj ne vidis eĉ unu el tiuj azenetoj. Tie nuntempe oni uzas aŭtojn, motorciklojn kaj triciklojn en la ĉiutaga vivo.


Lokano sur sia triciklo aĉetumas en butiko en Kaŝgaro.


Ĉiu ĉino, sendepende de etno, lingvo, religio aŭ naskiĝloko, estas konsiderata kiel parto de la sama popolo kaj ne povas esti postlasita en la procezo de nacia disvolvado. Kiel konsekvenco de tio, granda porcio de la enspezo de la plej disvolviĝintaj lokoj en Ĉinio estas transdonata al la nacia registaro por ke ĝi disdonu tiun monon al la malplej disvolviĝintaj lokoj, inkluzive de Xinjiang. Krome, la pli disvolviĝintaj urboj de Ĉinio kutime estigas partnerecojn por kundividi spertojn kaj plifortigi interŝanĝojn kun tiuj malpli disvolviĝintaj, por helpi ilin disvolviĝi.


Samtempe, ekster Ĉinio, ofte la registaroj de pli riĉaj urboj aŭ provincoj kutime uzas la argumenton, ke ili respondecas pri pli granda porcio de la nacia MEP, sekve meritas pli da investoj kaj privilegioj.


Antaŭ tri jaroj, dum vizito al Yongkutuanjie-vilaĝo en Kuqa, Aksu-regiono de Xinjiang, oni rakontis al mi mirindan rakonton pri popola unuiĝo: antaŭ jardekoj, homoj el kvin malsamaj etnoj migris al tiu distrikto por helpi lokajn ujgurojn transformi la dezerton en bienojn. Tiel naskiĝis la vilaĝo, nun ĉirkaŭita de bienoj, plejparto el ili produktantaj granatojn, la loka specialaĵo. Sed malriĉeco persistis en tiu loko, kaj la vilaĝo rcevis helpon de Ningbo-urbo de Zhejiang-provinco por sukcese liberiĝi de malriĉeco.


Kiam mi estis en Zhejiang-provinco, mi enamiĝis de la monto Tiantai, kie naskiĝis Hehe (harmonia kunvivado), antikva kultura koncepto de Ĉinio kun historio de pli ol 1 800 jaroj, kies signifo estas samtempe simpla kaj profunda, kaj antaŭenigas la valorojn de paco, solidareco kaj toleremo. Dum lernado pri Hehe-kulturo, mi rimarkis, ke esence ĝi entenas la samajn valorojn de la xinjiang-a spirito de la Silka Vojo. Tianshan kaj Tiantaishan estas multe pli proksimaj unu de la alia ol homoj supozas.


Ĉi-jare, dum vizito al la moskeo Eidgah en Kaŝgaro, mi vidis tapiŝon kun bildo de granatfloro ĉirkaŭita de aliaj 56 floroj, ĉiuj kunligitaj. Ili reprezentas unuiĝon de la 56 etnoj de Ĉinio ĉirkaŭ la patrolando. Tiuj granatfloroj alportis al mia kapo rememorojn pri Yongkutuanjie-vilaĝo kaj la subteno ricevita de ĝi el Ningbo por forlasi malriĉecon.


Alia leciono kiun mi lernis en Xinjiang temas pri la graveco de diverseco: en Xinjiang-a Universitato pri Artoj, mi vidis studentojn el malsamaj etnoj ludantaj tradiciajn muzikilojn de Ĉinio. Ĉiu muzikilo sola povas fari agrablan melodion, sed malsamaj muzikiloj kune faras muzikon multe pli viglan kaj belan.


Kune kiel la semoj de granato, la 56 etnoj de Ĉinio kune konstruas brilan estontecon!


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat