Informoj

ĈIIE alprenas altteknikon por certigi sekurajn manĝojn
Merkatregula aŭtoritato de Ŝanhajo alprenas ciferecajn ilojn kaj alt-teknikon por certigi sekurecon de manĝoj kaj rulŝtuparoj en la 6-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE), eĉ se ĝi ricevos multegon da vizitantoj samtempe. Ĉi-jara novaĵo estas, ke la roboto Pando Jinbao, maskoto de la ekspozicio, helpos la vizitantojn.
Indonezia prezidento unuafoje veturis per trajno de Jakarta-Bandunga Altrapida Fervojo
Antaŭtagmeze de la 13-a de septembro, indonezia prezidento Joko Widodo unuafoje veturis per la trajno de Jakarto-Bandunga Altrapida Fervojo en la starta stacio de Halim kaj inspektis la stacidomon. Joko Widodo diris, ke la trajno kuras stabile kaj oni sentas sin komforta dum veturado.
Ŝanhajo, urbo de Ĉina Internacia Importa Ekspozicio
La 6-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio okazos en Ŝanhajo de la 5-a ĝis la 10-a de novembro. De la nova areo Lingang ĝis la internacia komerca distrikto Hongqiao, Ŝanhajo strebas esti pioniro plena je vigleco. La granda ekonomia urbo en Ĉinio estas ĉarma kaj donas impulson por urba disvolviĝo en la nova epoko.
Malferma ceremonio de Xiangshan-forumo okazis en Pekino
La 30-an de oktobro okazis en Pekino, Ĉinio, malferma ceremonio de la 10-a Pekina Xiangshan-forumo. Post la ceremonio, okazis la unua plena sesio de la forumo, sub la temo "respondeco de grandaj landoj kaj kunlaboro pri tutmonda sekureco".
La nova zono de "La Zono kaj Vojo"
"La Zono kaj Vojo" estas mallongigita nomo por la Ekonomia Zono de la Silka Vojo kaj la Mara Silka Vojo de la 21-a Jarcento. "La Zono" temas pri la ĉefa itinero de la antikva Silka Vojo, kiu ligis Ĉinion al Eŭropo tra Centra Azio, dum la "Vojo" temas pri la antikva Mara Silka Vojo -- ankaŭ konata kiel Spicaĵa Marvojo -- kiu ligis Ĉinion al Eŭropo per la maro, tra Sud-orienta Azio, Suda Azio, Arabio, Somalio kaj Egiptio.
Spertado de ĉinaj manartaĵoj en forumo de "La Zono kaj Vojo"
Pasintsemajne okazis en Pekino la 3-a Forumo de "La Zono kaj Vojo" por Internacia Kunlaboro. Homoj el malsamaj sociaj rondoj ĉeestis la forumon por diskuti la fruktojn de la iniciato dum la lastaj dek jaroj kaj ĝiajn perspektivojn por la estonteco. Ĉinio kaptis la ŝancon por diskonigi tradiciajn manartaĵojn, kiuj estas nemateriaj heredaĵoj de Ĉinio, kaj donis ŝancon al homoj de la tuta mondo sperti ilin. Ĉinoj kaj alilandanoj ŝatis la sperton.
Scenoj de la forumo de "La Zono kaj Vojo"
La 17-an kaj 18-an de oktobro okazis en Pekino la 3-a Forumo de "La Zono kaj Vojo" por Internacia Kunlaboro, kun partopreno de homoj el malsamaj sociaj rondoj de la tuta mondo. Jen kelkaj fotoj, kiuj montras detalojn de homa interagado kaj rutino dum la forumo.
La nova vojo de "La Zono kaj Vojo"
La iniciato estas inspirita de la antikva Silva Vojo, aro da vojoj uzitaj en antikveco por internacia komerco. Kune kun la komercaj interŝanĝoj, venis ankaŭ kulturaj kaj teknikaj interŝanĝoj, kiuj profunde influis la mondon. Proponinte "La Zonon kaj Vojon", prezidanto Xi priatentis la gravecon de interŝanĝoj inter malsamaj popoloj, tiel ke la iniciato fariĝis tre ampleksa, entenante diversspecajn interŝanĝojn inter la landoj, en kampoj kiel kulturo, scienco, tekniko, turismo, inter aliaj.
La 6-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio okazos en Ŝanhajo
La 23-an de oktobro, la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio okazigis gazetaran konferencon por la 6-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE). Ĉi-jara ĈIIE okazos en Ŝanhajo de la 5-a ĝis la 10-a de novembro. Pli ol 3 400 partoprenontoj kaj 394 000 profesiaj vizitantoj el 154 landoj, regionoj kaj internaciaj organizoj jam registriĝis. Pli ol cent altrangaj administrantoj de kompanioj en la listo Fortune 500 kaj grandaj industriaj kompanioj konfirmis, ke ili venos al Ĉinio por partopreni en ĈIIE.
"Cifereca silka vojo" rapide realigas mondan modernigon
En nuna epoko, la konstruado de "La Zono kaj Vojo" jam eniris en novan stadion de altkvalita disvolvado, kreante novajn oportunojn por cifereca ekonomio. En la malferma ceremonio de la 3-a Forumo pri "La Zono kaj Vojo" por Internacia Kunlaboro, ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke Ĉinio kreos pioniran regionon de "elektronika komerco de la Silka Vojo" kaj ĉiujare organizos "tutmondan ekspozicion pri cifereca komerco".
1  2  3  4  5  6