"Cifereca silka vojo" rapide realigas mondan modernigon

BY:Xie RuifengOctober 26, 2023

En nuna epoko, la konstruado de "La Zono kaj Vojo" jam eniris en novan stadion de altkvalita disvolvado, kreante novajn oportunojn por cifereca ekonomio. En la malferma ceremonio de la 3-a Forumo pri "La Zono kaj Vojo" por Internacia Kunlaboro, ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke Ĉinio kreos pioniran regionon de "elektronika komerco de la Silka Vojo" kaj ĉiujare organizos "tutmondan ekspozicion pri cifereca komerco".


Nun, la homaro travivas kvaran industrian revolucion, karakterizitan per ciferecigo, interretigo kaj intelektigo. Laŭstatistike, la totala sumo de cifereca ekonomio de Usono, Ĉinio, Germanio, Japanio kaj la Korea Respubliko atingis 31 duilionojn da usonaj dolaroj, kaj la cifereca ekonomio okupas 58% de la malneta enlanda produkto de la mondo. Aliflanke, plejparto de la evoluantaj landoj ne plene ĝuas la ŝancojn kaj fruktojn alportatajn de cifereca teknologio. Tio malhelpas la paŝadon al modernigo.


Antaŭ 10 jaroj, Ĉinio proponis la iniciaton "La Zono kaj Vojo". Unu el ĝiaj celoj estas akceli plivastigon de kunlaboroj en cifereca teknologio, konstruado de cifereca infrustrakturo, cifereca merkato kaj tiel plu. Pro la aktiva partopreno kaj antaŭenigo de Ĉinio, la konstruado de "cifereca silka vojo" jam alportis riĉajn fruktojn.


Cifereca ekonomio kaj cifereca teknologio reprezentas niatempe disvolvan direkton, kaj ili ankaŭ koncernas transsaltan disvolvadon de plimulto da evoluantaj landoj. En la nova jardeko de la kunkonstruado de "La Zono kaj Vojo" Ĉinio plue antaŭenpuŝos novigon kaj dividon de cifereca teknologio kaj igos tiujn landojn laŭ "La Zono kaj Vojo" iri sur la "ciferecan silkan vojon" kaj pli frue moderniĝi.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat