Informoj

Kiajn profitojn "La Zono kaj Vojo" alportas?
Ekde 2013, Ĉinio subtenis pli ol 10 000 junajn sciencistojn el kunkonstruaj landoj kadre de "La Zono kaj Vojo" por fari mallongdaŭrajn sciencajn esplorojn kaj interŝanĝojn en Ĉinio, kaj trejnis pli ol 16 000 teknikistojn kaj administrantojn el landoj partoprenantaj en "La Zono kaj Vojo", starigis 9 platformojn pri transdono de teknologio en la regionoj de ASEAN, Suda Azio, arabaj landoj, Afriko, Latin-Ameriko ktp, helpis pli ol 50 afrikajn landojn konstrui pli ol 20 agrikulturajn centrojn kaj lanĉis la konstruadon de pli ol 50 laboratorioj en la kampoj de agrikulturo, novenergio kaj sano.
Xi Jinping gastigis fremdlandajn gastojn per bankedo
Vespere de la 17-a de oktobro ĉina prezidanto Xi Jinping en Pekina Popola Halo okazigis bankedon por bonvenigi fremdlandajn gvidantojn kaj aliajn gastojn. En la bankedo, Xi Jinping diris, ke altkvalita kunlaboro de "La Zono kaj Vojo" kreos brilan estontecon al la homaro danke al klopodado de ĉiuj partoprenantaj landoj. La historia tajdo de paco, disvolvo kaj komungajna kunlaboro ne estas retenataj, kaj aspiro de popoloj pri pli bela vivo kaj la aspiro de ĉiuj landoj pri komuna disvolvo kaj prospero ne estas retenataj.
Malfermiĝis 3a Forumo pri "La Zono kaj Vojo" por Internacia Kunlaboro
Okazis la malferma ceremonio de la 3a Forumo pri "La Zono kaj Vojo" por Internacia Kunlaboro. La temo de la forumo estas "altkvalita kunlaboro de 'La Zono kaj Vojo': Kunagadi por komuna disvolvado kaj prospero". En la malferma ceremonio ĉina prezidanto Xi Jinping faris ĉefteman prelegon.
Librofoiro Tianfu okazis en Chengdu
La 5-a Librofoiro Tianfu, sub la temo "kunlernado per kulturaj interŝanĝoj kun aromo de libroj", sukcese okazis en la urbo Chengdu de Sichuan-provinco de Ĉinio, de la 13-a ĝis la 16-a de oktobro, en la Nova Internacia Konferencejo kaj Eksponejo Jarcenta Urbo (CCNICEC, laŭ anglalingva mallongigo). La librofoiro donis al lokanoj la eblecon konatiĝi kun la plej novaj eldonaĵoj disponeblaj, aĉeti librojn kontraŭ rabatita prezo kaj partopreni diversajn aktivaĵojn, ekzemple farado de tradiciaj ĉinaj manartaĵoj kaj kolektado de specialaj memoraĵoj, kiel stampoj kaj libromarkiloj. Pluraj eldonistoj aranĝis vivelsendajn sesiojn por ebligi al homoj ekster Chengdu informiĝi pri la eldonaĵoj kaj rete aĉeti la librojn kontraŭ rabatita prezo dum la elsendoj.
Kial iniciato "La Zono kaj Vojo" akiris realajn atingojn en pasinta jardeko?
Antaŭ dek jaroj ĉina prezidanto Xi Jinping proponis la iniciaton pri komuna konstruado de la Silkvoja Ekonomia Zono kaj la Mara Silkvojo de la 21a Jarcento, kiu estas konata ankaŭ kiel la iniciato "La Zono kaj Vojo". Ĝis la fino de junio 2023, pli ol 150 landoj kaj 30 internaciaj organizoj subskribis pli ol 200 kunlaborajn dokumentojn kadre de la iniciato. Pluraj mejloŝtonaj projektoj kiel la ĉin-laosa fervojo, ĝakart-bandunga altrapida fervojo kaj Piraeus-haveno estis finkonstruitaj kaj ekfunkciis sinsekve. La 10an de oktobro Ĉinio publikigis la blankan libron La iniciato "La Zono and Vojo": Granda praktiko de la homara komunumo de komuna estonteco.
Bovlo da hibrida rizo oferata al Yuan Longping, "patro de hibrida rizo" de Ĉinio
En 2006, en la Pekina Pintkunveno de la Forumo pri Ĉin-Afrika Kunlaboro, Ĉinio promesis starigi 10 agrikulturajn centrojn en Afriko. La centro en Madagaskaro estis elektita de ĉinaj fakuloj sub la gvido de Yuan Longping post analizado pri lokaj kondiĉoj en pli ol 20 afrikaj landoj. Krome, Ĉinio sendis fakulojn al Madagaskaro. Ĝis decembro 2022, la totala areo de ĉina hibrida rizo plantita en Madagaskaro atingis 75 000 hektarojn, kun averaĝa rendimento de ĉirkaŭ 7.5 tunoj de ĉiu hektaro.
Artefarita intelekto estas fenestro por observi la ĉinan modernigon
Por la Aziaj Ludoj oni unuafoje metis la ideon de"artefarita intelekto" en la historio de Aziaj Ludoj. Hangzhou havas la titolon de "urbo de cifereco" en Ĉinio, kaj la provinco Zhejiang, al kiu Hangzhou apartenas, estas pioniro de la ĉina modernigo. Ĝuste en tiu ĉi senco "artefarita intelekto" estas bona fenestro por observi la ĉinan modernigon.
Laŭlonge de jardeko tiu koncepto havigis al si forton por ŝanĝi la mondon
La ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo" estigis investon de preskaŭ duiliono da usonaj dolaroj kaj liberigis kvardek milionojn da mondaj homoj el malriĉeco; kiam la pandemio de KOVIM-19 furiozis tramonde, ĉinaj vakcinoj kaj medicinaj materialoj estis transportitaj al multaj landoj… Ĉio tio okazis ĝuste per la influo de la koncepto homara komunumo de komuna estonteco, proponita de Ĉinio.
Video】Ilia Sumilfia Dewi: kunlaboro inter landoj estas ege grava
Ilia Sumilfia Dewi estas prezidanto de Indonezia Esperanto-Asocio kaj aktiva esperantisto en la lando. La fervojo inter Ĝakarto kaj Bandungo baldau oficiale funkcios, kiu estas unu el la gravaj kunlaboroj inter Ĉinio kaj Indonezio kadre de la iniciato, El Popola Ĉinio kaptis la ŝancon intervjui Ilia. Jen ŝiaj respondoj.
Tri tagoj, tri urboj
En la unua semajno de septembro mi estis kontaktita pri intervjuo kun Dauter Oliveira, estro pri disvolvado por Azio de la brazila minkompanio Vale en Ŝanhajo. Lia tagordo estas plena, kaj ni nur estus disponeblaj por la intervjuo en la 14-a de septembro. En tiu tago mi laŭplane devus ĉeesti la Pekinan Kulturan Forumon, dutaga altnivela evento. Mi do kontaktis la organizantojn de la forumo, ili komprenis mian situacion kaj akceptis mian partoprenon nur por la 15-a de septembro. Post du tagoj mi estis informita pri oficvojaĝo al la provinco Henan, por lerni pri la disvolviĝo de ĉina civilizo ĉe la Flava Rivero en antikveco kaj partopreni la Forumon de Civilizoj ĉe Grandaj Riveroj de la Mondo, en la urbo Zhengzhou. Mi akceptis vojaĝi vespere, post la forumo en Pekino, por esti preta por ekskursi al la Flava Rivero la sekvan matenon kaj ekkoni la laboron faratan pri ĝia konservado.
1  2  3  4  5  6