Librofoiro Tianfu okazis en Chengdu

BY:Rafael Henrique ZerbettoOctober 17, 2023

La 5-a Librofoiro Tianfu, sub la temo "kunlernado per kulturaj interŝanĝoj kun aromo de libroj", sukcese okazis en la urbo Chengdu de Sichuan-provinco de Ĉinio, de la 13-a ĝis la 16-a de oktobro, en la Nova Internacia Konferencejo kaj Eksponejo Jarcenta Urbo (CCNICEC, laŭ anglalingva mallongigo). La librofoiro donis al lokanoj la eblecon konatiĝi kun la plej novaj eldonaĵoj disponeblaj, aĉeti librojn kontraŭ rabatita prezo kaj partopreni diversajn aktivaĵojn, ekzemple farado de tradiciaj ĉinaj manartaĵoj kaj kolektado de specialaj memoraĵoj, kiel stampoj kaj libromarkiloj. Pluraj eldonistoj aranĝis vivelsendajn sesiojn por ebligi al homoj ekster Chengdu informiĝi pri la eldonaĵoj kaj rete aĉeti la librojn kontraŭ rabatita prezo dum la elsendoj.


Deĵoranto prezentas libron al retanoj per vivelsendo en la librofoiro.


Ĉina Internacia Komunika Grupo, al kiu apartenas El Popola Ĉinio, partoprenis ĉi-jaran foiron per la eldonejoj Blossom Press, Fremdlingva Eldonejo, China Pictorial Press, Sinolingua, New Star Press and Dolphin Books. Aparte atentokaptaj estis la kvar volumoj de la libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio.


Ĉi-jaran foiron partoprenis preskaŭ 30 eldongrupojn kaj amaskomunikilojn, kaj ankaŭ pli ol 300 eldonejojn, pli ol 100 firmaojn pri librodistribuado kaj plurajn kulturajn instituciojn. En la foiro estis subskribitaj kontraktoj pri kunlaboraj projektoj kaj eldonado de novaj libroj, inter aliaj aktivaĵoj.


La kvar volumoj de Xi Jinping: Regado de Ĉinio, en la budo de Ĉina Internacia Komunika Grupo


Inter la invititaj gastoj de ĉijara librofoiro estas la usona aŭtoro kaj tradukisto Bill Porter, kiu delonge publikigas anglalingvajn librojn pri la ĉina kulturo kaj tradukojn de ĉinaj verkoj sub la nome Ruĝa Pinarbo. Naskiĝinta en 1943 en Van Nuys, Kalifornio, Bill kreskis en Idaho, servis en la usona armeo inter 1964 kaj 1967 kaj sekve diplomiĝis en la prestiĝa Kolumbia Universitato, en Novjorko. Dum siaj novjorkaj jaroj, Bill ekinteresiĝis pri budhismo, kaj en 1972 li iris al Taiwan de Ĉinio por eklerni en bonzejo. Post tri jaroj vivanta inter bonzoj kaj bonzinoj, li ekvivtenis sin de anglalingva instruado kaj ĵurnalisma laboro por anglalingvaj radiostacioj de Taiwan kaj Hongkongo de Ĉinio. Post pli ol tri jardekoj en Ĉinio, en 1993 li revenis al Usono, kaj ekde tiam laboras kiel sendependa aŭtoro pri la ĉina kulturo kaj tradukisto de budhismaj verkoj kaj ĉinaj poemoj, ricevinte multajn premiojn pro siaj libroj. Dum ĉi-foja vizito al Chengdu, Bill subskribis interkonsenton kun ĉina eldonejo por verki libron pri la poeto Su Shi (1037-1101), ankaŭ konata kiel Su Dongpo, kiu estis la plej grava poeto de Song-dinastio.


Alia aparte menciinda afero estas, ke bildo kun la skribaĵo "Tianfu Book Fair" estis aperigita sur ekranego ĉe novjorka Times Square, kie poste homoj dufoje spektis vivajn elsendojn rekte el Chengdu. Ĉi-jara foiro substrekis sian internaciecon kaj por la unua fojo havis la internacian pavilionon en la ĉefa halo de la eksponejo. Ankaŭ estis aranĝitaj branĉaj eksponejoj en aliaj landoj, inkluzive de Germanio, Francio kaj Aŭstralio, por diskonigi eksterlande la altnivelajn atingojn de sichuan-a eldona sektoro kaj montri la laboron faratan de la provinca registaro por plivigligi la kulturan vivon de la provinco.


Bill Porter subskribas interkonsenton kun eldonejo por publikigi libron pri la poeto Su Shi.


Kunlernado kaj kulturaj interŝanĝoj laŭlonge de historio havis grandan efikon sur la evoluo de homaj civilizoj. Inter tiuj interŝanĝoj estas la Kvar Grandaj Ĉinaj Inventaĵoj, papero, presado, pulvo kaj kompaso, el kiuj la unuaj du estas esencaj por libroeldonado. Kiel iloj por interŝanĝo kaj diskonigo, libroj ĉiam alportis kaj plu alportos gravan rolon en la konstruado de homara komunumo de komuna estonteco kaj globa civilizacio.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat