Video】Ilia Sumilfia Dewi: kunlaboro inter landoj estas ege grava

BY:Ilia Sumilfia DewiSeptember 28, 2023


Ilia Sumilfia Dewi estas prezidanto de Indonezia Esperanto-Asocio kaj aktiva esperantisto en la lando. La fervojo inter Ĝakarto kaj Bandungo baldau oficiale funkcios, kiu estas unu el la gravaj kunlaboroj inter Ĉinio kaj Indonezio kadre de la iniciato, El Popola Ĉinio kaptis la ŝancon intervjui Ilia. Jen ŝiaj respondoj.


El Popola Ĉinio: Post 6 jaroj finfine la konstruado de la fervojo inter Ĝakarto kaj Bandungo finiĝis, ĉu vi kaj aliaj indonezianoj multe zorgas kaj atendas ĝian funkciadon?


Ilia Sumilfia Dewi: Antaŭ kelkaj tagoj, mi legis bonan novaĵon, ke la konstruado de la fervojo inter Ĝakarto kaj Bandungo finiĝis kaj la altrapida trajno plurfoje veturis por teknikaj provoj. En la 1-a de oktobro, nia prezidento Joko Widodo prezidos la lanĉ-ceremonion. Mi memoras en la komenco de la konstruado, la registaro vaste diskonigis informojn pri funkciado de la altrapida trajno, kaj kiel ili finance konstruos ĝin en kunlaboro kun la ĉina registaro. Kaj mi opinias, ke multaj indonezianoj kiel mi atendas la progreson de la konstruado kaj esperas, ke tiu ĉi granda projekto estos finita kaj preta ĝustatempe. Mi mem ne ofte vojaĝas al Bandungo, sed kelkfoje mi vizitis tiun urbon per aŭto, trajno aŭ buso, kaj la vojaĝo prenas multe da tempo, ĉirkaŭ 4 horoj, semajnfine aŭ en la feria periodo, kiam multaj homoj el Ĝakarto kaj ĉirkaŭaj urboj iras al Bandungo, la tempo de vojaĝo povas esti pli longa ol normalaj tagoj ĉar la trafiko estas pli densa.


Pro tio, mi opinias, ke la funkcio de la altrapida trajno inter tiuj urboj povas esti bona alternativo al alia veturilo, konsiderante ke la vojaĝa tempo estos multe malpli longa, onidire nur 40 minutojn. Do, mi esperas, ke la funkcio de la fervojo inter Ĝakarto kaj Bandungo helpos tiujn, kiuj bezonas pli mallongan kaj pli komfortan veturadon. La sukceso de tiu ĉi projekto ankaŭ povas esti bona ekzemplo por konstrui fervojon de altrapida trajno inter aliaj urboj en Indonezio.


El Popola Ĉinio: Post ekfunkcio de la fervojo la veturado inter Ĝakarto kaj Bandungo mallongiĝos ĝis 40 minutoj. Ĉu tio donos al la lokanoj konvenon en la vojaĝo inter la du lokoj?


Ilia Sumilfia Dewi: Mi opinias, ke mallongigi la veturadon inter Ĝakarto kaj Bandungo donos bonajn efikojn al la lokanoj, kiuj ofte vojaĝas inter tiuj urboj. Certe, tiu altrapida trajno ne nur donas konvenon en la veturo sed ankaŭ influos la ekonomian disvolviĝon. Mi vidas, ke pli da homoj komencas establi firmaojn aŭ konstrui fabrikojn en Bandungo, kaj aliaj urboj en okcidenta Javo aŭ vidas diversajn komercajn ŝancojn ekzemple en la kampoj de turismo, hejma industrio, edukado kaj tiel plu. Kaj la efikoj povas pli modernigi la vivon de lokanoj kaj plibonigi la vivnivelon. Kompreneble, estas mallongtempaj kaj longtempaj efikoj. Do, ni vidos!


El Popola Ĉinio: La konstruado de la fervojo estas parto de la iniciato "La Zono Kaj Vojo", kiu ankaŭ havas kunlaboroj pri nova energio kaj industria parko en via lando, pri tio kiel vi taksas la iniciaton?


Ilia Sumilfia Dewi: Mi legis pri "La Zono kaj Vojo" kaj ĉina prezidantoXi Jinpinginiciatis ĝin. Mi opinias, ke la iniciato estas brila, ĉar kunlaboroj inter landoj estas ege gravaj, precipe inter tiuj landoj, kiuj situas en la sama regiono aŭ kontinento. Kunlaboroj inter landoj povas akceli ekonomian disvolviĝon en la regiono. Tiel, la malegaleco inter landoj povas esti malvastigita. Pli riĉaj landoj povas investi en diversaj sektoroj de la ekonomia aktiveco rilate al nova energio, industria parko kaj tiel plu. Kompreneble, la kunlaboroj baziĝas sur komuna bono kaj egaleco.


El Popola Ĉinio: Delonge vi diligente laboras por instrui Esperanton, ni esperas, ke ni havos ŝancon kunlabori kun la Indonezia Esperanto-Asocio. Ĉu vi volas diri kelkajn vortojn al ĉinaj esperantistoj?


Ilia Sumilfia Dewi: Mi eklernis Esperanton en 2009 kaj mi amas tiun ĉi lingvon, ĉar ĝi ebligas al mi konatiĝi kun esperantistoj el diversaj landoj, inkluzive de Ĉinio. Tiel, mi havis bonan kialon vojaĝi unuan fojon al Ĉinio en 2016 kaj amikiĝis kun multaj ĉinaj esperantistoj. Estas memorinda sperto. Ekde 2013, mi okupiĝas pri Indonezia Esperanto-Asocio, kiu ĉefe agadas en la kampoj de informado kaj edukado. Ankoraŭ ne ekzistas lerta instruisto de Esperanto en Indonezio, sed mi klopodas/is instrui Esperanton al miaj samlandanoj per mia propra sperto de lernado, ĉar mi opinias, ke Esperanto estas lerninda kaj la beleco de nia komuna lingvo estas disvastiginda. Mi esperas, ke amikeco inter ĉinaj kaj indoneziaj esperantistoj pli fortiĝos, kaj ke ni povos realigi kunlaborojn en diversaj aktivadoj kaj kune ĝui la belecon de nia komuna lingvo.


Koran dankon!


Intervjuis: Chen Ji

Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat