Informoj

Fermiĝis Monda Interreta Konferenco 2023
Antaŭtagmeze de la 10-a de novembro fermiĝis la Monda Interreta Konferenco 2023 en Wuzhen de Zhejiang-provinco, Ĉinio. La konferenco okazigis 20 forumojn pri interreta disvastigo kaj interŝanĝo kaj reciproka lernado inter civilizacioj, artefarita intelekto, elektronika komerco, tutmonda disvolva iniciato, interreta protektado al neplenkreskuloj kaj aliaj temoj, pli ol 1 800 gastoj el 126 landoj kaj regionoj partoprenis fizike kaj virtuale en la konferenco.
Komerco de artaj verkoj en 6-a ĈIIE
La merkato pri artaj verkoj en Ĉinio disvolviĝas jaron post jaro, kaj la nombro de ĉinaj aĉetantoj de artaĵoj daŭre kreskas. Pro tio, en la 4-a ĈIIE estis kreita la sektoro de komerco de servoj, specifa areo por muzeoj, artgalerioj kaj aŭkciantoj de artaĵoj. La sukceso de tiu sektoro daŭris pasintjare kaj ĉi-jare montriĝas eĉ pli vigla. Tio donas al komercistoj pri artaĵoj ŝancon fari negocojn en Ĉinio, kaj al vizitantoj la ŝancon vidi majstroverkojn de artistoj el la tuta mondo. Jen kelkaj artaĵoj eksponataj en ĉi-jara ĈIIE.
La Pavilono de Ĉinio en ĈIIE
En ĉi-jara Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) estas areo destinita al naciaj pavilonoj, kie ĉiu partoprenanta lando havas spacon por montri sian kulturon kaj siajn tipajn produktojn al la publiko. La pavilono de Ĉinio en la ekspozicio prezentas kelkajn el la ĉefaj atingoj de la lando en la lastaj jaroj kaj kaptas vastan atenton de la vizitantoj.
Transportkvanto de importo kaj eksporto ĉe la haveno Horgos nombras 30 milionojn da tunoj
En 2023 la ekstera komerco de la urbo Horgos en Xinjiang restas en bona stato. Laŭ statistiko de la loka dogano, de januaro ĝis septembro la transportkvanto de importo kaj eksporto tra la haveno Horgos nombras 31.084 milionojn da tunoj, kreskante je 2% kompare kun la pasintjare sama periodo. Tio reflektas fortan konsumkapablon de la ĉina merkato.
Eŭropanoj alte takas la koncepton pri konstruado de homara komunumo de komuna estonteco
La jaro 2023 markas la 10an datrevenon de la unua mencio de ĉina prezidanto Xi Jinping pri la koncepto de homara komunumo de komuna estonteco. En la 26a de septembro, la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la blankan libron Homara komunumo de komuna estonteco: Proponoj kaj agoj de Ĉinio, kiu amplekse diskonigas pensojn kaj praktikojn de la koncepto por la homaro, celante akceli konon kaj interkomprenon de la internacia komunumo kaj kunigi vastajn konsentojn.
Tipaj produktoj por ĈIIE de Tanzanio, lando de venontjara UK!
En 2024 Tanzanio gastigos la unuan afrikan Universalan Kongreson de UEA, kaj multaj samideanoj entuziasmiĝas pri tio, sed... Kia estas tanzania kulturo? Kiajn produktojn Tanzanio produktas kaj eksportas? El Popola Ĉinio vizitis la budon de Tanzanio en la 6-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) por prezenti al vi ĝiajn tipajn produktojn.
Brazilo en 6-a ĈIIE
En ĉi-jara Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE), Brazilo havas oficialan pavilonon inter la pavilonoj de aliaj landoj. Brazila ĝenerala konsulo en Ŝanhajo Augusto Pestana kaj la guberniestroj de la brazilaj subŝtatoj Matogroso, Mauro Mendes, Rondonio kaj Marcos Rocha ĉeestis la inaŭguron de la pavilono. Augusto substrekis, ke la federacia kaj la subŝtataj registaroj de Brazilo kune klopodas por kreskigi brazilajn eksportojn al Ĉinio, kaj la Brazila Agentejo pri Antaŭenigo de Eksportoj (Apex-Brasil), kune kun aliaj privataj kaj registaraj organizoj, faciligas tion, por ke brazilaj firmaoj -- aparte tiuj mezgrandaj kaj malgrandaj -- sukcese komprenu la bezonojn kaj postulojn de alilandaj merkatoj kaj sukcesu kreskigi siajn eksportojn.
La rolo de universitatoj en daŭripova evoluigo
Kiel institucioj kun la misioj eduki homojn, antaŭenigi sciencan esploradon kaj servi la socion, universitatoj devas ludi ŝlosilan rolon en la konstruado de daŭripova estonteco, sed kion ekzakte ili devas fari? Por diskuti la nunan situacion kaj la perspektivoj por la estonteco de Edukado por Daŭripova Evoluigo, la Instituto pri Edukado de Tsinghua-universitato en Pekino organizis la ĉi-jaran forumon "Supera Edukado por Daŭripova Evoluigo: Mondaj Perspektivoj kaj Praktikoj" en la 28-a kaj 29-a de oktobro.
La unua ĈIIE post la pandemio: Multe pli internacia!
Miaj du antaŭaj partoprenoj en la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) estis en 2020 kaj 2021, dum la pandemio de KOVIM-19. Tiu de 2020 profunde markis min, ĉar ĝi estis mia unua oficvojaĝo en tiu jaro, mia unua vizito al Ŝanhajo, kaj por partopreni en ĈIIE mi unuafoje akceptis nukleacidan teston. Cetere ĝi estis mia unua fojo en ĈIIE kaj mi entuziasmiĝis pri la fakto, ke Ĉinio sukcesis okazigi tiom grandan eventon kaj la ĉiutaga vivo estis jam preskaŭ normala, dum eksterlande homoj ankoraŭ estis evitantaj eliri siajn hejmojn pro la viruso.
Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al 6-a ĈIIE
Xi Jinping diris en la mesaĝo, ke ĈIIE estas sukcese okazigita kvinfoje ekde 2018. Danke al la grandaj merkataj avantaĝoj de Ĉinio, ĝi plene ludas sian rolon kiel platformo por internaciaj aĉeto, investado, kultura interŝanĝo kaj malferma kunlaboro, kaj faris pozitivajn kontribuojn por akceli la konstruadon de nova disvolvo kaj antaŭenigi la disvolviĝon de la monda ekonomio.
1  2  3  4  5  6