Eŭropanoj alte takas la koncepton pri konstruado de homara komunumo de komuna estonteco

BY:Xie RuifengOctober 8, 2023

La jaro 2023 markas la 10an datrevenon de la unua mencio de ĉina prezidanto Xi Jinping pri la koncepto de homara komunumo de komuna estonteco. En la 26a de septembro, la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la blankan libron Homara komunumo de komuna estonteco: Proponoj kaj agoj de Ĉinio, kiu amplekse diskonigas pensojn kaj praktikojn de la koncepto por la homaro, celante akceli konon kaj interkomprenon de la internacia komunumo kaj kunigi vastajn konsentojn.


Pri tio multaj eŭropanoj diris, ke en la ŝanĝiĝema mondo, la koncepto kontribuas per la saĝeco kaj perspektivo de Ĉinio al reformado de la tutmonda administra sistemo.


Ĝenerala direktoro de Albana Instituto pri Tutmondiĝaj Studoj, Marsela Musabelliu, diris, ke tutmondiĝa vidkampo kaj transkultura vidpunkto povas akceli inkluzivigon kaj komprenon de la homoj. Fine ni komprenos, kie ajn ni troviĝas kaj de kie ajn ni venas, ni estas samaj, ju pli frue ni komprenos tion, des pli frue la homaro solidariĝos.


Esploristo de Esplorejo pri BRICS-landoj de Itala Roma Ekonomia kaj Socia Instituto, Fabio Massimo Parenti, diris, ke realigo de la koncepto estos urĝa bezono de la homaro, kio estas, egale trakti unu la alian per dialogo, interkompreno kaj malfermeco kaj ĉiam respekti disvolvan vojon de malsamaj civilizacioj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat