Komerco de artaj verkoj en 6-a ĈIIE

BY:Rafael Henrique ZerbettoNovember 10, 2023

La merkato pri artaj verkoj en Ĉinio disvolviĝas jaron post jaro, kaj la nombro de ĉinaj aĉetantoj de artaĵoj daŭre kreskas. Pro tio, en la 4-a ĈIIE estis kreita la sektoro de komerco de servoj, specifa areo por muzeoj, artgalerioj kaj aŭkciantoj de artaĵoj. La sukceso de tiu sektoro daŭris pasintjare kaj ĉi-jare montriĝas eĉ pli vigla. Tio donas al komercistoj pri artaĵoj ŝancon fari negocojn en Ĉinio, kaj al vizitantoj la ŝancon vidi majstroverkojn de artistoj el la tuta mondo. Jen kelkaj artaĵoj eksponataj en ĉi-jara ĈIIE.


Femme à l'ombrelle Verte, pentraĵo de Henri Matisse farita en 1919


Glacons, Environs de Bennecourt, pentraĵo de Claude Monet farita en 1893


Bloodline - Big Family No. 2, pentraĵo de Zhang Xiaogang farita en 2001


Lievre 1, bronza statuo de leporo, verkita de François-Xavier Lalanne en 1998


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat