La Pavilono de Ĉinio en ĈIIE

BY:Rafael Henrique ZerbettoNovember 9, 2023

En ĉi-jara Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) estas areo destinita al naciaj pavilonoj, kie ĉiu partoprenanta lando havas spacon por montri sian kulturon kaj siajn tipajn produktojn al la publiko. La pavilono de Ĉinio en la ekspozicio prezentas kelkajn el la ĉefaj atingoj de la lando en la lastaj jaroj kaj kaptas vastan atenton de la vizitantoj.


Modelo de la unua krozŝipo disvolviĝinta de Ĉinio kaj lanĉta ĉi-jare


Vizitanto rigardas modelon de la ĉina kosmostacio Tiangong


Modeloj de komercaj aviadiloj fabrikitaj de la ĉina kompanio COMAC


Maketo prezentas Ĉin-Eŭropan Ekspresan Fervojon al vizitantoj


Ĉina kirurgia roboto MedBot estas promesplena tekniko por apliko en medicino


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat