Yili: Ĉiam bela kaj ĉarma

BY:Rafael Henrique ZerbettoDecember 22, 2023

Yili, ankaŭ skribata kiel Ili (La unua formo estas preferinda en Esperanto por eviti konfuzon kun la pronomo), estas kazaĥa aŭtonoma subprovinco en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio. Tie troviĝas la rivero Yili kaj belegaj stepoj, inkluzive de la stepo Nalati, unu el la plej belaj lokoj kiujn mi vizitis.


Lokaj akordionistoj el malsamaj etnoj koncertas kune en Yining.


En tiu prefektejo vivas multaj aliaj etnoj krom kazaĥoj, interalie hanoj, ujguroj, rusoj, tataroj, mongoloj, ŝibeoj, huioj, uzbekoj kaj taĝikoj. En 2021, dum vizito al Akordiona Muzeo Aleksander en Yining, la plej granda urbo de la prefektejo, mi spektis koncerton de 13 akordionistoj el malsamaj lokaj etnoj, inter ili estis Aleksander Zazurin, fama rus-etna Yili-ano kiu dum sia vivo sin dediĉis al ludado, riparado kaj kolektado de tiu muzikilo. Lia privata kolekto de akordionoj el la tuta mondo, inkluzive de raraĵoj, originis tiun muzeon. Ĉi-jare mi refoje vizitis la muzeon kaj tie koncertis nur sep el la 13 muzikistoj, kaj Aleksander ne estis inter ili.


Tre allogas min tio, ke la etna diverseco de Yili entenas fortan spiriton de malfermeco: tie estas ne nur granda diverseco de etnoj, ĉiu kun apartaj lingvo, festotagoj kaj kulturaj trajtoj, sed ankaŭ multaj geedziĝoj inter homoj de malsamaj etnoj. En tiuj pluretnaj familioj, kutime miksiĝas tradicioj de ĉiu koncerna etno, ekzemple manĝi tipajn pladojn de ĉiu etno kaj kune celebri ĉiujn festotagojn. Mi ne scias detalojn, kiel ili elturniĝas de komunikaj problemoj, sed tie regas plurlingva medio kaj multaj Yili-anoj estas poliglotoj.


Speciala trajto de Yining estas tio, ke ĝia urbocentro estis konstruita laŭ la formo de seslatero, laŭ la plano de germana arkitekto. Ses stratoj komenciĝas ĉe la centra punkto de la urbo, kreante ses sekciojn, kie troviĝas la kvartalo Liuxinjie, nuntempe fama turismejo kaj pro sia unika arkitekturo, kaj pro ĝia pluretna loĝantaro, kiu kreas unikan kaj buntan kulturan etoson. Tie vizitantoj povas vidi kaj aĉeti lokajn manartaĵojn kaj manĝaĵojn. Alia trajto de la kvartalo estas la abundo de blua koloro: lokanoj ŝatas ĝin, ĉar ĝi simbolas feliĉon kaj viglecon. Aŭtomobiloj estas malpermesataj en la areo entenata de la tria ringoforma strato ĉe la urbocentro, kaj en tiu areo -- kie troviĝas pluraj kulturaj hereĵoj -- registaro subtenas disvolvadon de turismo kaj komerco por alporti ŝancojn je dungo kaj entreprenado al la loka loĝantaro.


La kazaĥa estas oficiala lingvo -- kune kun la ĉina -- en Yili, sed en Xinjiang ĝi estas skribata per la persa alfabeto, samkiel la ujgura, do estas malfacile por turistoj distingi inter tiuj du lingvoj. En Kazaĥio, la kazaĥa estas skribata per la cirila alfabeto, kaj en Horgos, urbo inter Kazaĥio kaj Yili, ĉie oni vidas ŝildojn en la kazaĥa skribita per la cirila por faciligi la ĉiutagan vivon de homoj venintaj el la najbara lando, ekzemple ŝoforoj kaj komercistoj.


Ŝibea majstro instruas al mi la bazan teknikon pri arkpafado.


En Yili ankaŭ estas kelkaj etnaj aŭtomataj gubernioj, kie aparta etna lingvo estas oficiala. Ekzemple, en la Ŝibea Aŭtonoma Gubernio Qapqal, la ŝibea lingvo estas oficiala; tio signifas, ke tie oni povas vidi oficialajn dokumentojn kaj ŝildojn en la ŝibea. Kiam mi unuafoje vidis skribaĵon en la ŝibea mi erare supozis, ke ĝi estis en la mongola aŭ manĉuria, ĉar la signoj estas tre similaj.


La gubernio Qapqal de Yili estas la nura ŝibea aŭtonoma gubernio en Ĉinio. Dum la regado de imperiestro Qianlong de Qing-dinastio, multaj ŝibeoj -- origine el nordorienta Ĉinio -- migris al Yili sub malfacilegaj kondiĉoj. Tiel estiĝis komunumo de 4 mil ŝibeoj, kaj nuntempe loĝas 19 mil ŝibeoj.


Ŝibeoj estas aparte famaj pro lerteco pri arkpafado, kaj pluraj ĉinaj arkpafistoj premiitaj en internaciaj konkursoj estas ŝibeoj naskiĝintaj en Qapqal. En la muzeo, kiu prezentas la historion kaj kulturon de ŝibeoj, troviĝas specimenoj de malsamspecaj arkoj kaj sagoj.


Ŝildo en Qapqal-a Ŝibe-a Aŭtonoma Gubernio montras la nomon de strato en la ŝibea, ĉina skribo kaj pinyin.


En tiu gubernio estas publikigata la nura ĵurnalo en la mondo en la ŝibea lingvo, nomita Qapqal-a Novaĵo. Vizito al ĝia redaktejo estas nepra por esperantisto, ĉar ilia flegado por teni vivanta la lingvon kaj la kulturon de ŝibeoj estas ja bonega instigo por ke ni daŭrigu nian agadon por Esperanto. La ĵurnalo estas disponebla surpapere kaj en reta versio, kaj estas ankaŭ legata de ŝibeoj vivantaj en aliaj lokoj.


Mia pasinta vizito al Yili okazis dum printempo, epoko tre oportuna por viziti la belajn pejzaĝojn de lavendokampoj kaj verdaj stepoj kun ŝafoj, ĉevaloj kaj bovoj paŝtantaj kune. Ĉi-foje la pejzaĝo en la kamparo havis alian aspekton, kun homoj okupataj je kolektado kaj stokado de furaĝo por manĝigi la bestojn dum vintro.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat