Informoj

【Rafael en Xinjiang】Teoj de Xinjiang!
Tra la antikva Silka Vojo, ĉina teo fariĝis konata eksterlande. Ĉar la ĉefaj vojoj de la Silka Vojo trairis Xinjiang, kompreneble teo ankaŭ populariĝis en tiu regiono kune kun rakontoj pri la bona efiko de teo sur homa sano: en lokaj butikoj oni trovas plurajn kuracajn teojn.
Mathias Kavita: Akrobataĵo de mi lernita en Ĉinio ŝanĝis mian vivon
Antaŭ 40 jaroj, Mathias Kavita, kiu estis 13-jara, lernis akrobataĵon en Ĉinio. Post reveno al sia hejmlando Kenjo, li integrigis la akrobataĵojn kun afrika kulturo, kaj diskonigis ĝin loke.
【Rafael en Xinjiang】Impresoj pri Urumĉio en 2023
Nun, en novembro 2023, mi por la tria fojo revenis al Urumĉio. Mi alvenis per la sama flugo uzita en pasintaj fojoj, ĝi estas tre oportuna, ĉar oni ne bezonas vekiĝi tre frue en Pekino, stevardoj servas al ni tagmanĝon je la tagmanĝa horo, kaj ni atingas Urumĉion sufiĉe frue por iom ripozi aŭ promeni antaŭ la vespermanĝo. Reveninta al la urbo dum vintro, mi imagis la samajn neĝajn pejzaĝojn spertitajn de mi en 2020, sed mi fakte vidis malmulte da neĝo, ĉar ankoraŭ ne estas tiom malvarme kiel pasintfoje.
Shaanxi helpas kune konstrui "La Zonon kaj Vojon" kaj atingas novan disvolviĝon
Por solidigi la fruktojn de la Pintkunveno de Ĉinio kaj Centra Azio, ĉi-jara ekspozicio unuafoje starigis zonon por la kvin centraziaj landoj. Pli ol 20 ambasadorejoj kaj konsulejoj en Ĉinio kaj 72 internaciaj organizoj partoprenis en la ekspozicio, montrante pli ol 100 specojn de produktoj kun karakteroj de siaj landoj. Eksponantoj faris intertraktadojn kaj diskutis pri la ebleco de dudirekta investo kaj kunlaboro.
【Rafael en Xinjiang】Tiel vigliĝas xinjiang-a kamparo
Huocheng-a Anxin-a Kompanio pri Disvolvado de Bestobredado (angle Huocheng Anxin Animal Husbandry Development Co., Ltd.) en urbeto Lucaogou en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio estis fondita en majo 2023 por investi en disvolvado de la tuta ĉeno de produktado de viando.
【Rafael en Xinjiang】Liberkomerca zono ĉe landlimo inter Ĉinio kaj Kazaĥio
La unua liberkomerca zono estigita de Ĉinio kun alia lando troviĝas ĉe ĝia landlimo kun Kazaĥio en Horgos de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. Homoj el ambaŭ landoj povas aĉetumi tie senimposte, kaj diversspecaj varoj estas troveblaj.
【Rafael en Xinjiang】Vojaĝo per altrapida trajno en Xinjiang
Altrapidaj fervojoj kunligas tutan Ĉinion kaj alportis al homoj pli konvenan manieron vojaĝi inter ĉinaj urboj. En Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono ne estas malsame, ĉiutage multaj altrapidaj trajnoj iras inter lokaj urboj.
【Rafael en Xinjiang】Produktado de peltaĵoj en Horgos, Xinjiang
Horgos-a Pelt-industria Kompanio Limigita estas industria ĉeno pri farado de peltaĵoj, fondita en aprilo 2023 en la Ekonomi-disvolva Zono de Horgos en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio.
【Rafael en Xinjiang】Tomatoj el Tianshan-montaro
En Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio, samkiel en aliaj partoj de la lando, modernaj agrikulturaj teknikoj estas uzataj por kreskigi kvanton kaj kvaliton de agrikulturaj produktoj. Ni vizitis forcejon en Urumĉio kie oni produktas tomatojn dum la tuta jaro, eĉ dum vintro. Irigacio estas aŭtomata, speciala grundo provizas al la plantoj ĉiujn nutraĵojn bezonatajn por certigi bongustajn kaj altkvalitajn produktojn.
【Rafael en Xinjiang】Internacia Nodo de Urumĉio
Urumĉia Internacinaba Zono estas grava projekto en la konstruado de la kerno de la Ekonomia Zono de la Silka Vojo. Ĝi situas en la nacinivela Urumĉia Ekonomi-Disvolva Zono, en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, kaj estas industria parko establita surbaze de la geografio, politikoj kaj kutimoj de Urumĉia Ekonomi-Disvolva Zono (Distrikto Toutunhe).
1  2  3  4  5  6