Shaanxi helpas kune konstrui "La Zonon kaj Vojon" kaj atingas novan disvolviĝon

BY:Xie RuifengNovember 30, 2023


La 20-an de novembro en la urbo Xi'an finiĝis la 7-a Internacia Ekspozicio pri Silka Vojo kaj Foiro pri Kunlaboro, Investado kaj Komerco de Orienta kaj Okcidenta Partoj de Ĉinio. Por solidigi la fruktojn de la Pintkunveno de Ĉinio kaj Centra Azio, ĉi-jara ekspozicio unuafoje starigis zonon por la kvin centraziaj landoj. Pli ol 20 ambasadorejoj kaj konsulejoj en Ĉinio kaj 72 internaciaj organizoj partoprenis en la ekspozicio, montrante pli ol 100 specojn de produktoj kun karakteroj de siaj landoj. Eksponantoj faris intertraktadojn kaj diskutis pri la ebleco de dudirekta investo kaj kunlaboro.


Entute 1 857 kunlaboraj projektoj estis subskribitaj en ĉi-jara ekspozicio, kun totala investo de 1 220 miliardoj da juanoj. Alvenis 1 217 eksterlandaj invititoj kaj komercistoj el 80 landoj kaj regionoj, kaj ankaŭ 542 reprezentantoj de 62 centraj instancoj, landaj ministerioj, ŝtataj entreprenoj, kaj 24 provincoj kaj urboj. La nombro da eksterretaj vizitantoj superis 200 000, kaj la nombro de vizitoj en la ekspozicia retejo superis 7.5 milionojn.


En la supre menciita pintkunveno, oficiale komenciĝis la konstruado de la projekto de kunlaboro inter Xi'an-a Internacia Haven-Areo kaj Kazaĥa Nacia Fervoja Kompanio. Antaŭ nelonge, la du partioj subskribis kunlaboran interkonsenton kaj kune lanĉis la projekton pri ĉin-kazaĥa loĝistika stacio en Almato, kio plue plibonigos la kapablon de la kanalo por ĉin-eŭropa kargotrajno.


Nun Shaanxi kunlaboras ĉiuflanke, plurnivele kaj amplekse kun pli ol 40 landoj kaj regionoj kaj pli ol 400 organizoj. Kun la platforma efiko kaj disvastiĝo de la ekspozicio, Shaanxi profunde integriĝos en la duoblan ciklon kun pli alta nivelo de pordmalfermo al aliaj landoj, senĉese pliigos la amikaron kaj daŭre antaŭenigos la kvaliton kaj efikon de kunlaboro por internacia produktokapacito.


Raportita de Pan Rui

Redaktoro: Xie Ruifeng








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat