【Rafael en Xinjiang】Tiel vigliĝas xinjiang-a kamparo

BY:Rafael Henrique ZerbettoNovember 30, 2023

Huocheng-a Anxin-a Kompanio pri Disvolvado de Bestobredado (angle Huocheng Anxin Animal Husbandry Development Co., Ltd.) en urbeto Lucaogou en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio estis fondita en majo 2023 por investi en disvolvado de la tuta ĉeno de produktado de viando. La kompanio fokusiĝas pri bredado, naturaj pesticidoj, altkvalita manĝaĵo por bestoj, bredado de ŝafoj en stepo ktp. La kompanio kunligas agrikulturon kaj ŝafobredadon, kaj estigis sistemon kiu kunligas modelan centron pri intensiva ŝafobredado, areon por ŝafobredado kaj industrian sistemon por produkti viandon el ŝafoj breditaj de lokaj familioj. La kompanio kunlaboras kun kooperativoj de ĉirkaŭ mil farmistoj kaj bestobredistoj kaj tiel plie vigligas la disvolviĝon de xinjiang-a kamparo.





Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat