【Rafael en Xinjiang】Vojaĝo per altrapida trajno en Xinjiang

BY:Rafael Henrique ZerbettoNovember 27, 2023

Altrapidaj fervojoj kunligas tutan Ĉinion kaj alportis al homoj pli konvenan manieron vojaĝi inter ĉinaj urboj. En Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono ne estas malsame, ĉiutage multaj altrapidaj trajnoj iras inter lokaj urboj. Inter la urboj Urumĉio kaj Turfano, la vojaĝtempo estas unu horo aŭ eĉ malpli, kaj biletoj estas bonprezaj, sekve multaj turistoj iras per trajno de unu urbo al alia por unutaga ekskurso. Kia estas la sperto vojaĝi per tiu trajno?


Trajno atingis la nordan stacidomon de Turfano, vespere de la 24-a de novembro.


Stevardino deĵoranta en la trajno alportas teon al pasaĝeroj.


Jen kia la vagono aspektas interne


Post skano de dudensia kodo, pasaĝero ricevas en sia poŝtelefono informojn pri la itinero kaj povas ankaŭ mendi manĝaĵojn kaj trinkaĵojn.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat