Bovlo da hibrida rizo oferata al Yuan Longping, "patro de hibrida rizo" de Ĉinio

BY:Xie RuifengOctober 10, 2023

En junio, bovlo da hibrida rizo el Afriko estis metita ĉe la tombo de Yuan Longping, "patro de hibrida rizo" de Ĉinio. La donaco estis alportita de Rakotoson Philibert, iama ĝenerala sekretario de la Ministerio pri Agrikulturo de Madagaskaro.



Lastatempe Philibert diris en intervjuo, ke la hibrida rizo iom post iom helpis Madagaskaron forlasi malsaton, kaj donis esperon al la mondo pri kompleta malaperigo de malsato.


En 2006, en la Pekina Pintkunveno de la Forumo pri Ĉin-Afrika Kunlaboro, Ĉinio promesis starigi 10 agrikulturajn centrojn en Afriko. La centro en Madagaskaro estis elektita de ĉinaj fakuloj sub la gvido de Yuan Longping post analizado pri lokaj kondiĉoj en pli ol 20 afrikaj landoj. Krome, Ĉinio sendis fakulojn al Madagaskaro. Ĝis decembro 2022, la totala areo de ĉina hibrida rizo plantita en Madagaskaro atingis 75 000 hektarojn, kun averaĝa rendimento de ĉirkaŭ 7.5 tunoj de ĉiu hektaro.



Ĉinio daŭre donas teknikan subtenon al afrikaj landoj kaj regionoj, helpante ilin plifortigi agrikulturan povon rilate al hibrida rizo, kio helpas afrikajn landojn redukti malriĉecon.


"Planti hibridan rizon fariĝis grava maniero por afrikaj landoj, inkluzive de Madagaskaro, forigi malriĉecon kaj realigi memsufiĉon." Philibert diris, ke per la iniciato "La Zono kaj Vojo", afrikaj landoj plibonigas siajn agrikulturajn produktokapablojn kaj afrikaj homoj estos liberigitaj el malsato.


Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat