Informoj

Shaanxi, profunde integrita dum konstruado de "La Zono kaj Vojo"
Ĉe 10-jariĝo de la iniciato "La Zono kaj Vojo", la ĉina provinco Shaanxi formis novan situacion de la regiono, celante bone plenumi reformadon kaj pordmalfermon, plifortigis komunikadon en ĉiu formo kun la kunkonstruaj landoj laŭ "La Zono kaj Vojo", kaj tio helpas al la provinco esti pli malferma al la mondo.
Shangri-la alireblos per trajno!
Antaŭtagmeze de la 15-a de novembro, provtrajno atingis la stacion de Shangri-la, urbo je alteco de 3 200 metroj super marnivelo, kio markas, ke la sekcio inter la urboj Lijiang kaj Shangri-la de yunnan-xizang-a fervojo estos ekfunkciigita. La sekcio ligas Lijiang-urbon kaj Diqing-an Tibetan Aŭtonoman Subprovincon, kun totala longeco de 139.7 kilometroj. Konstruado de la sekcio komenciĝis en 2014 kaj estis finita post 9 jaroj dank' al klopodoj de pli ol 20 mil konstruistoj.
Rekorda partopreno de brazilaj firmaoj en ĈIIE!
Okazinta inter la 5-a kaj la 10-a de novembro, la sesa Ĉina Internacia importa Ekspozicio (ĈIIE) kunigis milojn da eksponantoj el la tuta mondo. Brazilo, kiu partoprenas ĝin ekde la unua fojo, kaptis pli da atentoj ĉi-foje, kun nacia paviliono; budo aranĝita de Apex-Brasil (Brazila Agentejo por Antaŭenigo de Eksportoj) en la sektoro de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, kun partopreno de 23 mez- kaj malgrandaj firmaoj; 11 firmaoj kun propra, memaranĝita budo; 18 firmaoj en la Kreiva Zono; kaj ok firmaoj reprezentataj en la budo aranĝita de la registaro de la subŝtato Matogroso.
Senĉese profundiĝis ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj ekonomioj de APEK
En la lastaj jaroj senĉese profundiĝis ekonomia kaj komerca kunlaboroj inter Ĉinio kaj aliaj 20 ekonomioj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK). Laŭ la informo el ĉina komerca ministerio, Ĉinio kontinue kontribuas sian forton al konstruado de azipacifika ekonomio.
En ĈIIE, Brazilo kaj Ĉinio celebris 50-jariĝon de komercaj rilatoj
La komercaj rilatoj inter Brazilo kaj nova Ĉinio komenciĝis en 1973, kiam unuafoje ŝipo de la brazila minkompanio Vale transportanta ferercon ekiris de Brazilo al Ĉinio. Tio estis la komenco de longa partnereco, kiu kontribuis por la disvolvado de ambaŭ landoj, alproksimigis ambaŭ popolojn kaj faciligis la estigon de diplomatiaj rilatoj inter Brazilo kaj Ĉinio en 1974. Laŭlonge de tiuj 50 jaroj, Vale kaj Ĉinio kreskis kune, kaj por rakonti tiun historion, ĝi alportis tempotunelon al sia budo en ĉi-jara ĈIIE.
Irina Bokova: Ni bezonas diversecan "interretan Silkan Vojon"
La 9-an de novembro en Wuzhen-urbeto okazis Forumo pri Reta Komunikado kaj Reciproka Lernado de Civilizacioj de la Monda Interreta Konferenco 2023. Irina Bokova, iama ĝenerala direktoro de Unesko, diris en sia parolo, ke la hodiaŭa cifereca revolucio devas esti inkluziviga kaj daŭripova. Anstataŭ apartigi, ĝi devas alproksimigi nin pli ol iam ajn antaŭe. Necesas konstrui pontojn por kulturaj interŝanĝoj anstataŭ profundigi fremdecon.
La pavilono de Honduro en ĈIIE
Honduro ĉi-jare starigis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, kaj prezidento Xiomara Castro persone venis al Pekino por inaŭguri la ambasadejon de Honduro kaj renkontis prezidanton Xi Jinping. Ankaŭ ĉi-jare, Honduro unuafoje partoprenis en ĈIIE. Ĝia pavilono kaptis grandan atenton de vizitantoj, kiuj lernis la teknikon pri farado de cigaroj, gustumis kafon el Honduro, spektis prezentaĵojn pri muziko kaj danco, rivevis informojn pri turismo en Honduro kaj lernis la historion kaj naciajn heroojn de la lando.
Jeffrey D. Sachs: Nur kunlaboro povas komune sukcesigi Usonon kaj Ĉinion
Jeffrey Sachs, konata usona ekonomikisto kaj direktoro de la Centro por Daŭripova Evoluigo en Kolumbia Universitato, diris en intervjuo, ke la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio montris signojn de plibonigo lastatempe, kaj li esperas, ke la usona registaro eliros el la malĝusta vojo kaj vere turnos al normala diplomatio kun Ĉinio. La kunlaboro inter Usono kaj Ĉinio estas gravega, kaj ne ekzistas alia maniero ol kunlaboro, per kio la du landoj povos atingi sukceson kune.
Okaze de la dekjariĝo de "La Zono kaj Vojo" venas bondezira mesaĝo de la direktoro de MARX21 Marco Pondrelli
Moderneco donis al la homaro potencon neniam antaŭe viditan en la historio, ni povas uzi ĉi tiun potencon donitan al ni de nia scio por kuraci malsanojn, por forigi malriĉecon (kiel faris la Ĉina Popola Respubliko), por kreski spirite, aŭ ni povas uzi nian teknologion. La uzo de scio por detrui nian planedon, militoj, malriĉeco kaj malegaleco ne estas rezultoj de hazardo, sed de precizaj politikaj elektoj, la Silka Vojo estas la plej bona respondo, kiun oni povas doni por transformi nian planedon.
Fermiĝis 6-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio
Posttagmeze de la 10-a de novembro en Ŝanhajo okazis gazetara konferenco pri fermiĝo de la 6-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE). Laŭ statistiko, en ĉi-foja ekspozicio, la sumo de jara interkonsenta negoco kalkuliĝis al 74.41 miliardoj da usonaj dolaroj, pliiĝante je 6.7% kompare kun tiu de la 5-a ĈIIE.
1  2  3  4  5  6