La pavilono de Honduro en ĈIIE

BY:Rafael Henrique ZerbettoNovember 13, 2023

Honduro ĉi-jare starigis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, kaj prezidento Xiomara Castro persone venis al Pekino por inaŭguri la ambasadejon de Honduro kaj renkontis prezidanton Xi Jinping. Ankaŭ ĉi-jare, Honduro unuafoje partoprenis en ĈIIE. Ĝia pavilono kaptis grandan atenton de vizitantoj, kiuj lernis la teknikon pri farado de cigaroj, gustumis kafon el Honduro, spektis prezentaĵojn pri muziko kaj danco, rivevis informojn pri turismo en Honduro kaj lernis la historion kaj naciajn heroojn de la lando.


Multaj vizitantoj amasiĝas por vidi la procezon de cigarfarado.


Reklamo de biero Rebel José, kiu entenas honduran kafon


Muzikistoj el Honduro ripozas post prezentado de muziko kaj dancoj.


Verkoj de kaj pri Francisco Morazán, nacia heroo de Honduro, estas prezentataj al vizitantoj.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat