Senĉese profundiĝis ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj ekonomioj de APEK

BY:Xie RuifengNovember 16, 2023

En la lastaj jaroj senĉese profundiĝis ekonomia kaj komerca kunlaboroj inter Ĉinio kaj aliaj 20 ekonomioj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK). Laŭ la informo el ĉina komerca ministerio, Ĉinio kontinue kontribuas sian forton al konstruado de azipacifika ekonomio.


En 2022 la sumo de importado kaj eksportado inter Ĉinio kaj membrolandoj deAPEK estas 3 739 miliardoj da usonaj dolaroj, okupante 59.7% de la totala sumo de importado kaj eksportado de Ĉinio. 8 el la 10 plej grandaj komercaj partneroj de Ĉinio estas membrolandoj de APEK kaj Ĉinio estas la unua komerca partnero de 13 ekonomioj de APEK.


La ekonomioj de APEK estas gravaj investaj kaj kunlaboraj partneroj de Ĉinio. En 2022 la investo de ekonomioj de APEK en Ĉinio okupis 86.6% de la totala ekstera kapitalo de Ĉinio.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat