Laŭlonge de jardeko tiu koncepto havigis al si forton por ŝanĝi la mondon

BY:Xie RuifengOctober 8, 2023

La ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo" estigis investon de preskaŭ duiliono da usonaj dolaroj kaj liberigis kvardek milionojn da mondaj homoj el malriĉeco; kiam la pandemio de KOVIM-19 furiozis tramonde, ĉinaj vakcinoj kaj medicinaj materialoj estis transportitaj al multaj landoj… Ĉio tio okazis ĝuste per la influo de la koncepto homara komunumo de komuna estonteco, proponita de Ĉinio.


En marto 2013, kiam la ĉina prezidanto Xi Jinping faris paroladon en la Moskva Ŝtata Instituto de Internaciaj Rilatoj, li unuafoje parolis pri tiu koncepto. Poste, la koncepto en la sinsekvaj ses jaroj estis enskribita en rezolucioj de la Ĝenerala Asembleo de UN kaj multfoje menciita en rezolucioj kaj deklaracioj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj de plurflankaj mekanismoj kiel BRICS. La koncepto do estas vaste konata kaj subtenata de la internacia komunumo. En la 26a de septembro oni publikigis la blankan libron Homara komunumo de komuna estonteco: Proponoj kaj agoj de Ĉinio.


En la koncepto oni substrekas, ke la estontecoj de ĉiu nacio, ĉiu lando kaj ĉiu homo estas kunligitaj; estas rekomendite kune konstrui tian mondon, kie troviĝas konstanta paco, ĝenerala sekureco, komuna prospero, malfermiteco kaj toleremo, pureco kaj beleco; kaj por mastrumi mondajn aferojn, ĉiuj landoj sin engaĝas kaj iĝas partoprenantoj, kontribuantoj kaj profitantoj. Robert Lawrence Kuhn, prezidanto de la Usona Fondaĵo Kuhn, diris, ke tiukoncepto "konformas al la bezono de nia tumultoplena tempo".


Laŭlonge de la lastaj dek jaroj, de la iniciato kune konstrui "La Zonon kaj Vojon" ĝis la Tutmonda Disvolva Iniciato, Tutmonda Sekureca Iniciato kaj Tutmonda Civilizacia Iniciato, Ĉinio ĉiam faris sian plejbonon por la homaro kaj alportis grandegan ŝancon al la mondo. La ĝenerala sekretario de UN António Guterres, diris: "Nia celo praktiki plurflankismon estas ja starigi komunumon de la homaro."


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat