Artefarita intelekto estas fenestro por observi la ĉinan modernigon

BY:Xie RuifengOctober 8, 2023

Subtenata de 5G-tekniko, interreto de objektoj, granda datumaro, artefarita intelekto kaj similaj teknikoj, ene kaj ekstere de la konkursejoj de la Hangzhou-aj Aziaj Ludoj, ĉie troviĝas altteknikaj faktoroj, kiuj estigis varman diskutadon en la internacia komunumo.



Por la Aziaj Ludoj oni unuafoje metis la ideon de"artefarita intelekto" en la historio de Aziaj Ludoj. Hangzhou havas la titolon de "urbo de cifereco" en Ĉinio, kaj la provinco Zhejiang, al kiu Hangzhou apartenas, estas pioniro de la ĉina modernigo. Ĝuste en tiu ĉi senco "artefarita intelekto" estas bona fenestro por observi la ĉinan modernigon.


Novkreo estas la unua movforto de la ĉina modernigo, kaj Hangzhou-aj Aziaj Ludoj plenaj de artefarita intelekto estas prezento de la atingoj, kiujn faris Ĉinio en sia kreado. En la pasintaj kvin jaroj la investa forto de la ĉina socia esplorado leviĝis de 2.1% ĝis 2.5%, kaj la kontribua proporcio de scienca progreso estis altigita ĝis 60%. La Raporto pri Tutmonda Kreiv-indico 2023, kiun en la 27a de septembro la Monda Organizo pri Intelekta Proprieto publikigis, montras, ke Ĉinio ĉi-jare restas en la 12a loko, kaj ĝi estas la sola mezenspeza ekonomio en la antaŭaj 30 lokoj.


El la Aziaj Ludoj oni vidas ankaŭ la esencon, t.e. la ĉina modernigo servas nur por la popolo. Zhejiang nuntempe antaŭenpuŝas altkvalitan disvolvadon kaj konstruas ekzemplan regionon de komuna riĉiĝo. La konkursejoj de Hangzhou-aj Aziaj Ludoj estis konstruitaj ne nur en la granda urbo Hangzhou, sed ankaŭ en tiuj malpli grandaj kiel Chun'an kaj Tonglu, kio ebligis al pli multaj homoj sperti kaj partopreni la ludojn.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat